Ust-Orda Burjata Aŭtonoma Distrikto

El Vikipedio
(Alidirektita el UST)
Saltu al: navigado, serĉo
Усть-Ордын Буряадай автономито округ 1
Усть-Орды́нский Буря́тский автоно́мный о́круг2
Flag of Ust-Ord Buriatia (Ust-Ord Buryatia).png Coat of Arms of Ust-Ord Buriatia (Ust-Ord Buryatia).png
Flago de Ust-Orda Burjatio Blazono de Ust-Orda Burjatio

Situo de Ust-Orda Burjata Aŭtonoma distrikto en Rusio

Ĉefurbo: Ust-Ordinskij
(14 335 as. 2002)
Oficialaj lingvoj burjata kaj rusa
Gubernatoro Valerij Gennadeviĉ Malejev
Areo
22 138,1 km²
 %
Loĝantaro: (2002)
 – entute
 – denseco

135 327
6,1 / km²
Tempa zono
 – somere
UTC+8
UTC+9
Fondita 1937
Retejo Oficiala retejo de Ust-Orda Burjatio
1burjate - Ust Ordin Burjadaj avtonomito okrug
2ruse - Ust-Ordinskij Burjatskij avtonomnij okrug
Ust Orda Buryatia.png

Ust-Orda Burjatio oficiale Ust-Orda Burjata Aŭtonoma Distrikto (burjate Усть-Ордын Буряадай автономито округ, Ust Ordin Burjadaj avtonomito okrug, ruse (Усть-Орды́нский Буря́тский автоно́мный о́круг, Ust-Ordinskij Burjatskij avtonomnij okrug) estas aŭtonoma distrikto en suda parto de Siberio okcidente de lago Bajkalo kaj de respubliko Burjatio en Rusio.

Enhavo

Geografio [redakti]

Ust-Orda Burjatio situas okcidente de la lago Bajkalo kaj estas plejparte montara regiono. Oriente situas Bajkala montaro kaj al la okcidenta parto etendiĝas Sajana montaro. Inter la montaroj estas la valo de rivero Angara.

Mapo de Ust-Orda Burjatio

Loĝantaro [redakti]

Evoluo de loĝantaro [redakti]

Naciecoj [redakti]

En jaro 1989 el loĝantoj de la distrikto 56,5 % estis rusoj, 36,3 % burjatoj, 3,2 % tataroj, 1,7 %, ukrainoj kaj 2,3 % aliaj.

En jaro 2002 el loĝantoj 54,4 % estis rusoj, 39,6 % burjatoj, 3,0 % tataroj, 1,0 % ukrainoj kaj 2,0 % aliaj.

La kvantoj de slavaj loĝantoj malkreskis pro elmigrado kaj malalta kvanto da naskiĝoj.

Ekonomio [redakti]

Administrado [redakti]

En la regiono ne estas urboj. La administra centro estas urbeto Ust-Ordinskij. La regiono estas parto de Irkutska provinco. En la 16-a de aprilo 2006 okazis referendumo pri la kuniĝo de la distrikto kun la Irkutska provinco, kiu verŝajne realiĝos komence de 2007.


Historio [redakti]

La distrikto estas fondita en 1937, kiam la regionoj loĝataj de burjatoj estis dividitaj al diversaj administraj regionoj.