Ust-Orda Burjata Aŭtonoma Distrikto
| Усть-Ордын Буряадай автономито округ 1 Усть-Орды́нский Буря́тский автоно́мный о́круг2 |
|||||
|---|---|---|---|---|---|
|
|||||
| Ĉefurbo: | Ust-Ordinskij (14 335 as. 2002) |
||||
| Oficialaj lingvoj | burjata kaj rusa | ||||
| Gubernatoro | Valerij Gennadeviĉ Malejev | ||||
| Areo 22 138,1 km² % |
|||||
| Loĝantaro: (2002) – entute – denseco |
135 327 6,1 / km² |
||||
| Tempa zono – somere |
UTC+8 UTC+9 |
||||
| Fondita | 1937 | ||||
| Retejo | Oficiala retejo de Ust-Orda Burjatio | ||||
| 1burjate - Ust Ordin Burjadaj avtonomito okrug 2ruse - Ust-Ordinskij Burjatskij avtonomnij okrug |
|||||
Ust-Orda Burjatio oficiale Ust-Orda Burjata Aŭtonoma Distrikto (burjate Усть-Ордын Буряадай автономито округ, Ust Ordin Burjadaj avtonomito okrug, ruse (Усть-Орды́нский Буря́тский автоно́мный о́круг, Ust-Ordinskij Burjatskij avtonomnij okrug) estas aŭtonoma distrikto en suda parto de Siberio okcidente de lago Bajkalo kaj de respubliko Burjatio en Rusio.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Ust-Orda Burjatio situas okcidente de la lago Bajkalo kaj estas plejparte montara regiono. Oriente situas Bajkala montaro kaj al la okcidenta parto etendiĝas Sajana montaro. Inter la montaroj estas la valo de rivero Angara.
Loĝantaro [redakti]
Evoluo de loĝantaro [redakti]
Naciecoj [redakti]
En jaro 1989 el loĝantoj de la distrikto 56,5 % estis rusoj, 36,3 % burjatoj, 3,2 % tataroj, 1,7 %, ukrainoj kaj 2,3 % aliaj.
En jaro 2002 el loĝantoj 54,4 % estis rusoj, 39,6 % burjatoj, 3,0 % tataroj, 1,0 % ukrainoj kaj 2,0 % aliaj.
La kvantoj de slavaj loĝantoj malkreskis pro elmigrado kaj malalta kvanto da naskiĝoj.
Ekonomio [redakti]
Administrado [redakti]
En la regiono ne estas urboj. La administra centro estas urbeto Ust-Ordinskij. La regiono estas parto de Irkutska provinco. En la 16-a de aprilo 2006 okazis referendumo pri la kuniĝo de la distrikto kun la Irkutska provinco, kiu verŝajne realiĝos komence de 2007.
Historio [redakti]
La distrikto estas fondita en 1937, kiam la regionoj loĝataj de burjatoj estis dividitaj al diversaj administraj regionoj.
