Ukrainio en la Vintra Olimpiko 1994

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ukrainio en la Vintra Olimpiko 1994
Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer
Flagtenanto:  Viktor Petrenko (arta sketado)
Sportistoj 37 en 10 fakoj
Medaloj
rango: 13
Oro
1
Arĝento
0
Bronzo
1
Sume
2
vdr

La ukraina teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer havis 37 sportistojn. Ili partoprenis en 10 fakoj. Flagtenanto de la ukraina teamo estis Viktor Petrenko (arta sketado). La sportistoj atingis unu oran unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 13-an rangon.

Temis pri la unua apero de sendependa ukraina teamo en olimpiko, ankoraŭ antaŭ la Somera Olimpiko 1996, kie okazis la unua somera apero. Tamen, ekde la Somera Olimpiko 1952 ukrainaj atletoj jam rajtis partopreni olimpikojn kadre de la sovetunia teamo kaj tie konsistigis kutime proksimume kvaronon de ĉiuj teamanoj. En 1992 ili partoprenis kun atletoj de kvin aliaj ŝtatoj en unuiĝinta teamo.

Kunordigis la teamon la Ukraina Olimpika Komitato, fondita fine de 1990 kaj internacie rekonita en 1993.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

ukraina poŝtmarko pri la arta sketistino Oksana Bajul, ora medalo, kaj la bialonistino Valentina Tserbe-Nessina, bronza
emblemo de la NOK
emblemo de la NOK