Ulfilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ulfilo estis gota episkopo-misiisto el Konstantinopolo el la 4-a jarcento, tradukis Biblion el la greka en la gotan. Por tio li disvolvigis la gotan alfabeton. Li aliĝis al Arianismo kiu estis iam majoritata en la Romia Imperio kaj konvertis multajn visigotojn kaj ostrogotojn al tiu tendenco; pro tio ili konfliktiĝis kun katolikoj kiam ili alvenis al Sudokcidenta Eŭropo, nome aktualaj Iberio, Francio kaj Italio.