Una estrella y dos cafés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Una estrella y dos cafés
filmo
Originala titolo Una estrella y dos cafés
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2006
Ĝenro filma dramo, amafera filmo
Reĝisoro(j) Alberto Lecchi
Scenaro Alberto Lecchi
Rolantoj Gastón Pauls • Ariadna Gil
IMDb
vdr

Una estrella y dos cafés (Unu stelo kaj du kafotasoj) estas argentina drama filmo premierita en 2006 kaj reĝisorita de Alberto Lecchi. Ĝi rakontas la historion de arkitekto kiu amikiĝas kun 13-jarulino, kiu rigardas lin alimaniere.​ Stelulis Gastón Pauls, Marina Vilte kaj Ariadna Gil. La filmon oni premieris tutmonde la 18an de marto 2006 en la Festivalo de Latinamerika Kino de Tuluzo, kaj komerca premiero en argentinaj kinejoj okazis la 15an de junio 2006.​

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Carlos estas arkitekto kiu venas al vilaĝo de norda Argentino por konstrui kabanaran komplekson. Dum sia restado tie, li konas Estela, soleca 13-jarulino, kun kiu li amikiĝas, sed ŝi sentas anstataŭe platonan amon al li. Ĉio ŝanĝiĝas kiam alvenas tie Ana, la edzino de Carlos.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Ariadna Gil kiel Ana
  • Gastón Pauls kiel Carlos
  • Marina Vilte kiel Estela
  • Silvia Gallegos kiel pensionestrino
  • Rubén Fleita kiel Tomás
  • Gabriela Bertolone kiel patrino de Estela
  • Rosa Raina kiel avino de Estela
  • Gerardo Albarracín kiel funkciulo
  • Faustino Flores kiel Pedro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]