Universitato Corvinus de Budapeŝto
La Universitato Corvinus de Budapeŝto (hungare Budapesti Corvinus Egyetem[1]) estas unu el la plej grandaj universitatoj de Budapeŝto.
Historio
Oni fondis la Universitaton en 1948 el kelkaj fakoj de Jozefo Teĥnika Universitato, en 1953 ĝi alinomiĝis post Karl Marx (Ekonomika Universitato Karl Marx). Post multfoja traorganizado, post 1991 portis ĝi la nomon Ekonomika Universitato de Budapeŝt (Budapesti Közgazdaságtudományi Egyetem). Dum la altlerneja, universitata integrado en 2000 ĝi estis kunfandita kun la Ŝtatadministra Altlernejo (Államigazgatási Főiskola) kaj baptiĝis kiel Budapeŝta Ekonomika kaj Ŝtatadministra Altlernejo (Budapesti Közgazdaságtudományi és Államigazgatási Egyetem). En 2003 oni aligis la budapeŝtajn fakultatojn de Universitato Reĝo Sankta Stefano de Gödöllő (Szent István Egyetem) (pli frue Ĝardenkulturika Universitato), post tio nomiĝis Universitato Corvinus de Budapeŝto (Budapesti Corvinus Egyetem).
La elstaraj profesoroj de la Universitato kunlaboris en prilaboro de la ekonomiaj reformoj de 1968.
George Bush parolis en la Universitato (1989?) antaŭ Marx-statuo kaj tiel li deklaris la venkon de la kapitalismo.
Famaj iamaj studentoj (elekto)
- Imre Boros
- Sándor Burány
- László Csaba
- Imre Dunai
- Szabolcs Fazekas
- Ádám Ficsor
- István Gyenesei
- László Herczog
- Ágnes Horváth
- Zsigmond Járai
- Gábor Juhász
- Béla Katona (ministro)
- György Matolcsy
- Lajos Molnár (ministro)
- Ferenc Somogyi
- Péter Szijjártó
- György Szilvásy
- György Szabó (ministro)
- Pál Szabó (ministro)
- Erika Szűcs
- István Varga (ministro)
- Mihály Varga
- János Veres