Universitato de Tubingeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:University of Tübingen - logo 2010.svg
universitata emblemo

Universitato de Tubingeno (Eberhard Karls Universität Tübingen) estas universitato en Tubingeno, Germanio, kaj membro de la Matariki Network of Universities. Ĝi fondiĝis en 1477.

Esperanto en Tubingeno

Estante universitata urbo plena je junaj intelektuloj, Tubingeno ekde la komenco de la 20-a jarcento havas Esperanto-grupon, tra la jardekoj foje malpli kaj foje pli aktivan. Inter pluraj eventoj, de la 27-a de decembro 1994 kaj la 3-a de januaro 1995 la 38-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Tubingeno kaj pritraktis la ekologian temon "Rubo".

Eksteraj ligiloj

greke retejo de Universitato Tubingeno