L'Àgora • L'Hemisfèric • Muzeo de Scienco Princo Felipe • Oceanogràfic • Palau de les Arts Reina Sofia • Assut de l'Or Bridge • Pont de Montolivet • L'Umbracle vd
La Urbo de la artoj kaj sciencoj (Ciutat de les Arts i lesCiènciesvalencie, Ciudad de las Artes y las Ciencashispane) estas kultura konstruaĵaro lokata en Valencio. Ĝi estas publika firmao kiu apartenas al la Generalitato de Valencio.
La konstruaĵaro, desegnita de la arkitekto kaj inĝenieroSantiago Calatrava, kaj ankaŭ de Félix Candela, estis inaŭgurita la 16-an de aprilo 1998 kun la malfermo de la Hemisfèric. La palaco de la Artoj Reĝino Sofia estis prezentita la 9-an de oktobro 2005, la tagon de la Valencia Komunumo. La ponto de la Assut de l'Or estis inaŭgurita la 11-an de decembro 2008. La lasta elemento de la Urbo de la artoj kaj sciencoj, la Ágora, estis inaŭgurita novembre de 2009.
Post la granda inundo de Valencio de 1957, la fluejo de la rivero Turia kiu trairas Valencion estis devojigita. Ekde la 1980-aj jaroj, la eksa urbocentra parto estis transformita en ĝardenoj kaj promenejo por la urbanoj. La riverbuŝo de tiu antaŭa fluejo estas la konstruejo de la Urbo de la artoj kaj sciencoj. La komplekso situas en surfaco de 350 000 m².
En la filmo Morgaŭlando (Tomorrowland), unu el la scenoj havas la Urbon de la artoj kaj sciencoj kiel filmlokon. Kiel aspekte estonteca loko, la Urbo estis ankaŭ uzita en la sciencfikcia serio Westworld (tria sezono), en kiu la rakonto okazas en 2052.
la Umbracle : botanika ĝardeno de pli ol 17 500 m², kovrita de arkoj. Ene troviĝas la "promenejo de la skulptaĵoj" (Paseo de las Esculturas), ekstera artgalerio.
la Ágora: kovrita placo. La konstruaĵo, metala strukturo alta je 80 metroj kaj okupanta areon de 5 000 m², estis inaŭgurita bonvenigante la tenisturniron de la Valencia Komunumo, novembre de 2009.