Urbodomo de Tokaj
La Urbodomo de Tokaj estas baroka historia monumento en Tokaj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Oni supozas, ke tiu ĉi domo estis konstruita ĉirkaŭ en 1790. Eble komence ĝi estis oficejo de la grekaj komercistoj. En la modernaj tempoj nova unuetaĝa alo kun mansardo estis konstruita.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La unuetaĝa urbodomo kun mansardoj kaj keloj situas laŭ trotuaro inter aliaj domoj (ankaŭ la najbara domo estas posedaĵo de la urbodomo). Ĉe la konstruaĵo estas monumento pri Francisko Rákóczi la 2-a ekde 2003. La urbodomo formas Umajusklon, la fasado estas malsimetria, kie funkcias la granda enireja pordo. En la unua etaĝo malplena niĉo estas videbla. La aloj fermas korton, tie estas videbla ornamaĵo (forĝita krado).
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- oficiala paĝo Arkivigite je 2017-11-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj