Financa krizo de 2008
El Vikipedio
La Financa krizo de 2008 (aŭ Usona hipoteka krizo aŭ Subprime-krizo) estas banka kaj financa krizo, kiu komenciĝis en frua printempo de 2007 en la Usono. Ĝin kaŭzis la stagnado aŭ falo de prezoj, valoroj de la usonaj nemoveblaĵoj, kiuj estis la garantiaĵoj pro repago de kredito (hipoteko).
Multaj usonanoj estis konvinkitaj por ŝuldiĝo, atestante, ke la valoro de la nemoveblaĵoj daŭre kreskas, tiel oni povas aĉeti unu eĉ se ili ne havas bonajn kreditkapablecojn. Kiam tiuj homoj ne povis repagi la ŝuldojn, inter alie pro la kreskantaj interezoj kaj falantaj nemoveblaĵaj valoroj.
Tiuj malfortaj hipotekoj estis refinancitaj en ka kapitala merkato kaj la repago-postuloj estis venditaj ne nur al rizikopretaj Hedgefonds, sed al konzervativaj investaj fondusoj. La rizikaj repago-postuloj ofte estis false kvalifigitaj kiel nerizikaj. La kolapso de la nemoveblaĵa merkato kondukis al bankroto de Hedgefonds kaj al financaj malfacilaĵoj ĉe multaj monfondusoj.
Pro la financaj problemoj, la investaj bankoj ne plu volis doni monon al hipotekoj kaj oni kvalifikos pli strikte la rizikofaktorojn, la monprocento altiĝis, labankoj ne volis oferti monon.
Por solvi la problemon, la Eŭropa Centra Banko en kelkaj tagoj pumpis pli ol 200 miliardojn da eŭro en la merkaton. La usona Federal Reserve ofertis en novembro 2007 ĉ. 40 miliardojn da USD.
La Bankoj, fondusoj perdis miliardojn, ekz. investa banko Merrill Lynch devis 8,4 md USD amortizi per novvalorigo de la investaj produktoj.
La Fed dum du monatoj (januaro-marto 2008) sinkis la centran procenton de 4,25% al 2,25%.
En marto de 2008, JPMorgan Chase & Co. - per apogo de usona Notbanko - apogis savon de kvina plej granda investa banko de Usono, Bear Stearns.
En juli de 2008, la Usona Senato kaj Domo de la Reprezentantoj apogis la t.n. Housing Bill, en kiu ĝi donas rajton al usona financa ministerio, helpi la hipotekajn bankojn Fannie Mae kaj Freddie Mac per kreditoj aŭ propra kapitalo — okaze de krizo. Por kovri ankaŭ tion, oni altigis la ŝtatŝuldon per 800 md USD al 10.600 miliardoj.
[redakti] kronologio de la financa krizo
- junio 2007: du Hedgefonds de la Novjorka Investa Banko Bear Stearns faletas pro misaj spekuladoj en la usona nemoveblaĵa merkato.
- julio/aŭgusto 2007: la krizosignoj atingas Eŭropon: En Germanio krizo trafas la bankojn IKB, Sachsen LB, WestLB kaj BayernLB.
- septembro 2007: zorgemaj klientoj ŝturmas ejojn de la brita banko Northern Rock.
- oktobro 2007: La protito falegas ĉe la usona financa konzerno Citigroup. Post tio la grandaj financaj institutoj sciigas pri miliardaj amortizoj kaj grandaj malprofitoj.
- januaro 2008: La svisa grandbanko UBS anoncas por 2007 amortizon de pli ol 18 miliardoj da USD, pro la problemoj en la usona nemoveblaĵa sektoro. En aprilo aldoniĝas plusa sumo de 19 miliardoj.
- februaro 2008: La usona kongreso aprobas konjunkturan programon en sumo de 150 miliardoj da USD.
- marto 2008: Bear Stearns staras antaŭ kolapso kaj devas akcepti je premo de la usona Notbanko mizervendon al grandbanko J.P. Morgan Chase. La usona registaro donas garantiojn.
- julio 2008: La kalifornia hipoteka banko IndyMac kolapsas. La usonaj hipotekaj gigantoj Fannie Mae kaj Freddie Mac venas sub premo.
- septembro 2008: La usona registaro transprenas kontrolon ĉe Fannie Mae kaj Freddie Mac. La krizo de la investa banko Lehman Brothers iĝas akra. Ankaŭ aliaj financaj konzernoj kiel investa banko Merrill Lynch, la asekura giganto AIG aŭ la plej granda usona sparkaso Washington Mutual.
- 15-an de septembro 2008: La "nigra lundo". Lehman Brothers devas anonci insolvencon, Merrill Lynch estis mizeraĉetita kaj AIG bezonas transiran krediton en sumo de miliardoj.
- 29-a de septembro: Usona Domo de Reprezantantoj rifuzas akcepton de financa savpakaĵo en valoro de 700 miliardoj da USD. Samtage en Eŭropo tri ŝtatoj aĉetas duonon (49%) de banko Fortis, brita ŝtato helpas al Bradford & Bingley, germana ŝtato al Hypo Real Estate.

