Usona signolingvo
La usona signolingvo (angla nomo: American Sign Language, mallongigo ASL) estas la ĉefa signolingvo uzata inter kaj kun surduloj en Usono, anglalingva Kanado kaj partoj de Meksiko.
Oni taksas, ke ekzistas inter 200 000 ĝis 2 000 000 homoj, kiuj uzas la usonan signolingvon kiel sian ĉefan lingvon.