Uzanto-Diskuto:217.8.209.96

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Forigo
Saluton 217.8.209.96, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Umbert' (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Wolfgang Gleissberg".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Mi estas scivolema: ĉu vi estas germano, kiu supozas-kredas kio estas bona por ĉinoj kaj Esperanto? Narvalo 20:06, 12 Apr. 2011 (UTC)

dupunktitaj vokaloj (Bruenig)[redakti fonton]

Ĉu vere oni germane prononcas "ü" kiel Esperantan "ue"? Mi ne scipovas paroli la (svis)germanana flü ;-) sed mi dubas pri tiu literumŝanĝo. Krome, kial la pasejo havas dupunkton kaj la nepaseja artikolo havas duliteron? Mi ne scias, kial Narvalo menciis ĉinon, sed ankaŭ pri lia demando mi scivolemas. --Haruo 19:57, 6 Aŭg. 2011 (UTC)


Oni devas skribi kun la alfabeto de internacia lingvo. La alfabeto ne konas dupunktajn vokalojn, sed la prononco estas simila, oni komprenas la vorton. Uzanto 217.8.209.96 6 Aŭg. 2011

(En germana lingvo oni povas (helpe) skribi la "ä"-n kun "ae", ankaŭ la ö-n kun oe, la ü-n kun ue). Oni havas multajn dialektojn en germana lingvo, oni povas doni la prononcon ankaŭ kun IPA, sed la persono ofte ne konas la IPA-signojn. Helpe oni skribas la prononcon kun la alfabeto de internacia lingvo. Uzanto 217.8.209.96 7 Aŭg. 2011

Pri tio mi tute konsentas kun forigo aŭ forbaro de tiu kontribuanto kiu tute ne atentas avertojn kaj ne registriĝas por agi kontraŭante.--kani 20:33, 26 Aŭg. 2011 (UTC)

Korektu fuŝaĵojn[redakti fonton]

Ne estas visto, sed en esperanto "vidaĵo". Ne forgesu akuzativojn.--kani 20:33, 26 Aŭg. 2011 (UTC)

Bona artikolo ! Daŭru vian kontribuadon ĉi tie. Vi ĉiam povas plibonigi artikolojn kiujn vi kreas (kaj ankaŭ de aliaj). Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 16:05, 7 Apr. 2012 (UTC)

Stadiono de Svisujo[redakti fonton]

Pri "Stade de Suisse" La oficiala lingvo en Berno estas la germana lingvo, la oficiale nomo de la stadiono estas en franca lingvo: Stade de Suisse, ne estas Stadion der Schweiz en germana lingvo. Pri la vorto Svislando: La vorto Svislando ne estas bona traduko, oni uzis "Schweizerland " (-n) en ironia senso en germana lingvo, aŭ en angla lingvo oni skribas switzerland,sed en ĉiuj svisaj lingvoj on skribas kaj parolis "Schweiz" (-n), en franca lingvo Suisse aŭ "la Suisse" , en itala lingvo svizzera kaj rumantsch svizra, ĉiufoje sen "lando". La traduko "Svisujo" estas korekta. Pri Stadiono de Svisujo mi skribis ankaŭ la aldirektan paĝon Stade de Suisse, oni devas trovi la paĝon "Stadiono de Svisujo". Oni plendis sen koni la korektajn informojn. - Mi provas kaj provis korekti erarojn. Oni devas skribi la paĝojn komune ne sole. Mi skribis nur necesajn simplan paĝojn, ne estas belartaĵojn. Saluton. 217.8.209.96 (komento) 7 aprilo 2012 18:31

Fakte, Svislando, Svisio estas traduko de Schweizerland (Svislando) kaj Suisse (Svisio). Ke vi skribu SvislandoSvisio, ĉiuj estas ĝustaj. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 16:37, 7 Apr. 2012 (UTC)

Kara anominmulo[redakti fonton]

Unue mi tre dankas vin, ke pri provadas subteni vikipedion per viaj kontribuoj. Tamen evidente via lingva nivelo estas ankoraŭ tre baza kaj vi bezonas lertiĝi. Mi fakte petas vin, ke vi antaŭ ol regule kontribui registriĝu en vikipedio kun uzantonomo (prefere sub via vera nomo). Tiam tre grava estas ke almenaŭ la titoloj de novaj artikoloj estu en korekta Esperanto. Se vi intencas verki novan artikolon, mi tial estas volonte je via dispono. Mi ĵus nun korektis vian artikolon Blümlisalp (ŝipo). Rilate la nomon: Oni esperantigu nur nomojn de gravaj urboj, aŭ nomoj, kiuj jam tradicie havas esperantlingvan formon. Kiam ekzistas agnoskita formo en Plena Ilustrita Vortaro (kiel ekzemple por la urbo Zuriko oni nepre ĝi uzu. Same Svislando fakte estas la ĝenerale uzita formo por nia lando. La formoj Svisujo kaj Svisio ne estus malkorektaj, tamen ne kutimaj). Kun amikaj salutojDidiWeidmann (diskuto) 20:23, 21 Apr. 2012 (UTC)


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.