Uzanto-Diskuto:Bakgiwan

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Bakgiwan!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  —Supernabla🪰 22:58, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kaj bonvenon en Vikipedion. Kelkaj uzantoj estos pretaj helpi vin en aldono de informoj kaj kreado de artikoloj. Tamen mi rekomendas unue esplori kiel funkcias Vikipedio kaj kiaj estas kaj artikoloj kaj materialo. Ekzemple vi kreis du artikolojn nenecesajn. Bak Giwan estis nenecesa ĉar jam ekzistis Giwan Bak kun simila enhavo. Do, unue oni devas certigi, ke kreota artikolo ne jam ekzistas laŭ alia literumado. Kaj same ĉe Pohang. Mi konvertis ambaŭ en alidirektiloj. Oni povas ŝanĝi la titolon de artikolo (alinomado), sed diskuteblaj alinomoj oni debatas en aparta diskutejo, nur evidentaj tajperaroj eblas rekte korekti. Pri koreaj nomoj mi ne fakas, ĉu Bak GiwanGiwan Bak plej ĝustas. Tion mi povas aranĝi se necese. Kaj ĉiuokaze mi restos je via dispono. Dankon. kani (diskuto) 14:04, 7 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Koran dankon por via kunlaboro. Jen iom pri la koreaj homnomoj. En la korea lingvo ni uzas la familian nomon unua, kaj poste ni uzas la personan nomon. BAK (=Bak) estas familia nomo, kaj Giwan estas mia persona nomo. Laŭ mia sperto, ekzemple en bibliografio, oni metas la familian nomon unua kaj post ĝi metas komon, kaj poste oni metas la personan nomon. Kaj tial mi ofte uzas mian nomon en tiu maniero, ekzemple, "BAK, Giwan (aŭ Bak, Giwan).
Mi persone preferas al la skribado "Bak Giwan (aŭ Bak, Giwan) por mia nomo. Koran dankon, denove~~ Bakgiwan (diskuto) 14:25, 8 nov. 2023 (UTC)[Respondi]