Uzanto-Diskuto:Bartrez

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tre koran bonvenon al vi Bartrez ! --Arno Lagrange @ 20:59, 27. Jan 2009 (UTC)

Kiam mi ŝaltas mian komputilon, ĝi aŭtomate malfermiĝas sur la paĝo Lastaj ŝanĝoj, kaj mi trarigardas ĉu io nova interesas min. Mi rimarkis ke aperis via persona paĝo, vizitis ĝin kaj trovis ĝin tre alloga. Tial mi emis bonvenigi vin! AL @ 01:30, 28. Jan 2009 (UTC)

Bonvenon kaj bonan kuraĝon! Bea 21:47, 27. Jan 2009 (UTC)

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Bartrez!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 10:40, 28. Jan 2009 (UTC)

Saluton Bartrez, mi sugestas al vi post korektoj aŭ aldonoj unue alklaki la butonon "Antaŭrigardi", kaj nur post kiam vi konstatis, ke ĉio estas en ordo, alklaki la butonon "Konservi ŝanĝojn". Tiel vi evitas, ke pluraj versioj estas kreitaj unu apud la alia. Dankon! --PaulP - Disk. 15:37, 30. Apr 2009 (UTC)

Mi iom reorgnizis la bildojn kaj aldonis ĉapitron "Fotogalerio". Ne eblas meti tro da bildojn en la tekston mem, kiu iĝus malfacile legebla. Tamen, vi povos interŝanĝi la fotojn, se vi deziras. Ne forgesu forviŝi troajn blankajn liniojn en la teksto - ununura sufiĉas. Amike, Bea 08:38, 27. Nov 2009 (UTC)

Por retrovi viajn mesaĝojn, alklaku la tekston "mia diskuto", supre apud "Bartrez"! Ĝis, Bea 09:24, 27. Nov 2009 (UTC)

Viaj novaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton, Bartrez! Gratulojn pro viaj novaj artikoloj! Provu plibonigi iomete la artikolon Klervi jene: en la unua frazo, parolu pri Klervi, ne pri ŝiaj gepatroj (ekzemple: Klervi (nasiĝis en la 5-a jarcento) estis ino el Kornvalo, kiu elmigris al Bretonujo kun ...). Aldonu referencon. La lastan parton metu en ĉapitron "Legendo". Je la fino aldonu la ŝablonon "vivtempo|5-a jarcento||Klervi". En la artikolo Gouët aldonu la saman ŝablonon kiel en Gouessant. Ktp. Amike, Bea 10:09, 4. Dec 2009 (UTC)

Jes, mi provos, sed ne hodiaŭ ĉar mi nun metas novajn bildojn en la artikolo de Sankta Briego Vidu!

Saluton, mi ĵus korektetis tiun artikolon kaj ankaŭ antaŭe aliajn viajn. Mi konsilas al vi:

  • 1) kiam venos miraklo (ekzemple Dio parolante kun sanktulo) aldonu "laŭdire", "laŭlegende" aŭ pli komplike la referencon kaj paĝon de iu libro, kiu estas nur en la fino. Tiele oni ne trudas religian kredon en enciklopedio.
  • 2) kiam venos "en Urbo" foje falas la litero no de la prepozicio, ne faligu ĝin.

Ĝis.--kani 00:01, 5. Jan 2010 (UTC)

Saluton al vi el Bretonujo kaj dankon pro via helpo. Bartrez

Saluton! Kie estas la statuo kiun oni vidas en la Dosiero:St Frégant 2.jpg ? Amike, --Llydawr 21:40, 6. Jan 2010 (UTC) Saluton! la statuo situas je la fonto de Keravezan en St Frégant. Amike Bartrez

Dankon! --Llydawr 14:37, 9. Jan 2010 (UTC)

Saluton. Mi ĵus korektetis tiun vian artikolon kaj mi trovis ripetatajn erarojn ankaŭ en aliaj viaj artikoloj, nome:

1.- La vorto kneeli ne ekzistas en Esperanto, sed surgenuiĝi.

2.- Vi uzas _ en dialogoj ktp anstataŭ -

3.- Ne estas ligoj al aliaj lingvoj. Mi supozas, ke se tiu temo estas grava, estas ties artikoloj ankaŭ en franca, bretona aŭ aliaj lingvoj.--kani 19:59, 14. Jan 2010 (UTC)

Saluton. Se vi ne scias kiel oni aldonas al artikoloj la ligojn al alilingvaj versioj vidu ĉe la redaktopaĝo de Aberystwyth kion mi ĵus faris. Tion oni kopias de la originala versio kaj oni aldonas ankaŭ tiun. Por aliaj okazoj. Dankon. Ĝis. --kani 22:27, 18. Feb 2010 (UTC)

Vikipedia konkurso: Lastaj du tagoj[redakti fonton]

Saluton! Mi ĝojas pro via partopreno en la vikipedia konkurso "Monato de Vikipedio". Bonvolu atenti, ke la konkurso finiĝas la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC. Tio signifas, ke vi ankoraŭ dum preskaŭ du tagoj povas redaktadi la konkursajn artikolojn kaj tiel plialtigi vian ŝancon gajni premiojn. Bonvolu tamen nepre definitivigu ĉiujn viajn deziratajn redaktojn antaŭ la supre menciita limdato, ĉar ni bedaŭrinde ne povos akcepti ajnajn redaktojn faritajn poste. Ankaŭ rimarku bone, ke nur artikoloj kiujn vi listigis apud via nomo en la konkursa paĝo kalkuliĝos kiel via kontribuo (ĉu eble vi dum aprilo redakt(et)is ankaŭ aliajn artikolojn kiuj estas en la listo, sed ne sciis pri tio kaj tial ankoraŭ ne indikis ilin?). En majo, post analizo de ĉiuj ricevitaj kontribuoj fare de la ĵurio, mi denove kontaktos vin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:25, 29. Apr 2010 (UTC)

Estimata ! en via konkursa kontribuaĵo pri Cartier, vi provizis liston da eksteraj ligiloj kiuj ne estas uzeblaj. Bonvolu korekti tion! Cetere via kontribuo estas tute gratulinda. Arno Lagrange @ 13:38, 4. Maj 2010 (UTC)

Nur saluti[redakti fonton]

Saluton, Bartrez. Mi ĵus legis vian uzantpaĝon (tra via bona artikolo pri la laboroj de Heraklo), kaj trovis ĝin tiel alloga ke ne povis eviti almenaŭ saluti vin. Ankaŭ mi malkovris la interesan mitologian mondon per la stelaro, kaj mi ankaŭ loĝis en kamparo... do via paciga rakonteto pri via vivo enviigis min! Brakumon el Hispanio.--Fimako 18:13, 26. Aŭg 2010 (UTC)

Saluton. Mi korektetis iome en tiuj artikoloj. Bonvolu revizii miajn korektojn por akcepti aŭ malakcepti ilin kaj ĉiukaze esti kohera kun tio por venontaj artikoloj. Ekzemple mi fortranĉis francajn finaĵojn de Ilitio aŭ Nicipo. Krome ne forgesu meti alilingvajn ligilojn. Se vi ne scias fari tion, diru kaj mi helpos. Ĝis. --kani 21:54, 20. Nov 2010 (UTC) Saluton kaj dankon pro via helpo! Mi printis viajn korektojn kaj relegos morgaŭ miajn artikolojn Alkmeno, Heraklo, Eŭristeo kaj Nemeo. Amike Bernadette

Saluton denove. Mi denove kontaktas vin ĉar mi denove devis serĉi la alilingvajn ligilojn. Se vi ne scias kiel fari tion, mi klarigos. Kiam vi kopias ion el ekzemple franca paĝo, vi devas malfermi la redaktopaĝon en la franca versio por (krom kopii la koncernan tekston): 1, kopii el la fino la alilingvajn ligilojn inter [[]] kun du (aŭ pliaj) literoj por la lingva kodo kaj la du punktoj, 2, tion oni kopiu en la fino de la redaktopaĝo de la esperanta nova versio, 3, oni aldonu la ligon al la franca versio kiu logike ne aperas en la franca redaktopaĝo, tio estas interkrampe fr, la du punktoj, plus la titolo en franca, 4, oni konservu perklake "Konservi ŝanĝojn" ĉion tion en la esperanta versio, 5, en la franca redaktopaĝo kiu ankoraŭ estas malferma oni enmetu en la koncerna loko (kutime post la angla en) la esperanta ligilo, tio estas inter duoblaj krampoj eo, la du punktoj kaj la esperanta titolo. Sufiĉas fari tion nur en unu versio ekzemple en la franca, poste roboto faros tion por la aliaj versioj. Tion mi faris ĉe Hidro (mitologio). Kiam oni faras tion aperas en la esperanta versio la listo de alilingvaj artikoloj maldekstre. Ĝis. Kani.
Saluton denove. Mi denove kontaktas vin ĉar mi denove devis serĉi la alilingvajn ligilojn rilate la artikolon Monto Erymanthe kiu preterdire mi alinomigis al Monto Erimanto, ĉar validas la esperantiga nomo pli ol la franca. Vi povas vidi en la redaktopaĝo kion mi faris.--kani 23:13, 23. Nov 2010 (UTC)
Saluton denove. Mi denove kontaktas vin ĉar mi denove devis serĉi la alilingvajn ligilojn rilate la artikolon Omfalo. Krome mi devis aldoni iom ĉar alimaniere estus konsiderata ĝermeto kaj povas esti forviŝata se ne havas almenaŭ tri frazojn.--kani 01:10, 28. Nov 2010 (UTC)
Saluton denove. Mi denove kontaktas vin ĉar mi denove devis serĉi la alilingvajn ligilojn rilate la artikolon Hipolite.--kani 01:16, 28. Nov 2010 (UTC)
Saluton denove. Mi jam ne kontaktas vin ĉar mi denove devis serĉi la alilingvajn ligilojn rilate la artikolon Geriono, kio vere estas sufiĉe facila, sed ĉiam estos pli facila por vi, kiu faras tiujn ĝermojn. Pri tio mi jam lacas. Mi kontaktas vin ĉefe por anonci ke ĉar vi nek respondas miajn helpoferojn kaj nek sekvas la vikipedian labormanieron, mi sekvos la regularon pri ĝermoj kaj ĝermetoj: tiuj artikoloj kiuj ne havas almenaŭ tri frazojn, estu markataj kiel forviŝeblaj. Heraklo ne faris tian laboron kiun mi faras ĉe vi.--kani 20:10, 28. Nov 2010 (UTC)

Kara Bartrez! Mi legis vian artikolon pri Briego, gratulon! Antaŭnelonge, mi kreis artikolon Tri Martolod kiu estas bazita sur la franca WP - mi dezirus aldoni esperanto-tradukon al tiu fama bretona kanzono (tre populara hodiaŭ, ĉar kantata de Nolwenn Leroy) - ĉu vi povus helpi min tiurilate? Amike --Dominik 11:20, 12. Jan 2011 (UTC)

Bildokreinto[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi estas la kreinto de Dosiero:Brahec.jpg? ~nmaia d 00:45, 7 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Bartrez, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]