Uzanto-Diskuto:Iurigaspar

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Iurigaspar!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 04:52, 26. Aŭg 2009 (UTC)

RE: Pri kategoria nomo (Kuracista fako)[redakti fonton]

Saluton, vi estas la kuracisto. Se vi pensas, ke ĝi estas malkorekta, bv korekti ĝin :) Mi tradukis laŭvorte el la itala Specialità mediche (mi tradukis mediche kiel "kuracista", malkorektante) --→ Airon 05:42, 27. Aŭg 2009 (UTC)

--→ Airon 16:21, 31. Dec 2009 (UTC)

Saluton, kolego (vi vidas ke ankaŭ mi kuracistas).

Mi volas unue dividi kun vi malgrandan atentigon, ke en la kategorio "medicinaj fakoj" ĝis nun forgesiĝis inter alie la kategorioj pediatrio, infana kaj junula psikiatrio kaj psikiatrio (eble ankaŭ aliaj, sed pri tiuj tri mi tuj konsciiĝis). Sed tio nur estas flanka rimarketo. Mi dividas vian intereson pri nia studfako kaj pri medicino, kaj vidas ke vi vikipedie diligentis en aŭtuno 2009, sed poste ŝajne enŝovis grandan vikipedian paŭzon. Estus bedaŭrinde se tiel restus.

Krom medicinaj kaj muzikaj temoj, min ekzemple ŝokas ke - dum estas bonaj artikoloj pri la provincoj/distriktoj kaj urboj de multaj eŭropaj landoj - en la esperantlingva vikipedio tute mankas prezentaj tekstoj pri la distriktoj de Portugalio kaj pri multaj grandaj urboj de la lando (ekzemple Vila Real, inter multaj citeblaj ekzemploj). Jen truo eĉ pli baza ol iuj pli fakaj medicinaj aŭ muzikaj temoj, ĉar en plej diverstemaj artikoloj povas esti mencioj pri tiu aŭ jena urbo, kaj principe devus ankaŭ esti eble doni ligilojn al la koncernaj portugaliaj distriktoj. Se vi konsiderus reaktiviĝi vikipedie, estus bona tasko zorgi pri tiuj bazaj vialandaj artikoloj. Eble mi povas jen iom kuraĝigi vin...

Sincere, ThomasPusch 09:17, 17 Jun. 2011 (UTC)