Uzanto-Diskuto:Joliejoker

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Joliejoker!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 07:23, 25. Okt 2008 (UTC)

Saluton Joliejoker,

Se la bildoj estas kopirajtaj kaj se la rajtposedanto konsentis doni la bildojn al Vikipedio, vi prefereble alŝutu ilin rekte en nian Vikipedion, kaj aldonu la ŝablonojn {{justa uzo}} kaj {{atribuo}}. Amike, Thomas Guibal 17:14, 26. Okt 2008 (UTC)

Ŝablonoj[redakti fonton]

Mi gratulas ke vi scivolas kiel trovi ŝablonojn antaŭ krei novajn. Ekestis provoj iom ordigi tiun ĥaoson je Vikiprojekto Ŝablono. Vi povas esplori kategoriojn el Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj kaj ankaŭ per ĉiuj ŝablonoj. Kuraĝon ! (via helpo estas bonvena por partopreni ordigi la ĥaoson ekzemple ordigante ĉiuj novajn ŝablonojn en taŭgan kategorion kaj ankaŭ esplorante pri interlingvaj ligiloj). Arno Lagrange @ 22:20, 12. Nov 2008 (UTC)

Arno jam bone respondis. Vi ankaŭ simple povas ekzameni la artikolojn jam ekzistantajn pri bildliteraturo kaj kontroli, ĉu ili entenas la deziritan ŝablonon aŭ ne. Kore, Thomas Guibal 12:01, 13. Nov 2008 (UTC)

Ŝablono:Informkesto bildrolulo[redakti fonton]

Saluton, Joliejoker. Dankon pro la nova ŝablono. Mi ĵus iomete korektis la novan ŝablono {{Informkesto bildrolulo}}, ĉar la dokumentado estu en aparta subpaĝo. Krome mi aldonis kategorion al la ŝablono. Ĉu vi povus eble aldoni intervikian ligilon, se vi kreis la novan ŝablonon laŭ alilingva versio? Kore --Tlustulimu 13:35, 13. Nov 2008 (UTC)

Forigo de kategorio Bildliteraturo[redakti fonton]

Respondo al vi en mia diskutpaĝo. Moldur 21:14, 13. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Joliejoker. Mi ĵus korektis la artikolon Rat-Man. Pro la vikia programaro mi devis aldoni <div> kaj </div> ĉirkaŭ la koncernataj listoj. Krome la unuaj listeroj ne havis * antaŭ si. Kore --Tlustulimu 21:41, 13. Nov 2008 (UTC)

Baloto pri landnoma unueco[redakti fonton]

Same kiel vi, mi origine voĉdonis por la dua alternativo en la baloto pri landnoma unueco. Bedaŭrinde, estis nur tri voĉdonoj por tiu alternativo, kiam ĉiu el la aliaj tri alternativoj jam havis pli ol dek voĉdonojn. Nur la du plej sukcesaj alternativoj eniros la duan raŭndon de la baloto, do la dua alternativo bedaŭrinde ne plu havas ŝancojn. Mi tial decidis ŝanĝi mian voĉdonon al la tria alternativo, kiu plej similas al la dua alternativo, kaj ankaŭ estas iu kompromisa solvo. Daŭre la tria alternativo havas iom pli da voĉdonoj ol la unua kaj la kvara, do estas risko ke en la dua raŭndo eblas nur decidi inter du ekstremoj, kaj ne plu eblas voĉdoni por kompromisa solvo. Se vi volas helpi eviti tion, vi povas ankaŭ ŝanĝi vian voĉdonon de la dua al la simila tria alternativo. Marcos 14:42, 27. Jun 2009 (UTC)

Pri Dylan Dog Esperantigita (Re)[redakti fonton]

Saluton! Mi estas tradukanta la unua numero de la serio. Fakte, hieraŭ mi parolis pri ĉi tiu al prezidanto de la IEJ (Itala Esperanta Junularo), kiu nomiĝas Michael Boris Mandirola. Oni pensis pri kontaktado de la kreinto, por akiri la rajtigon kaj disvastigi ĝin. Dylan Dog estas tre bela komikso!!! Ĝis!

Ŝablono:KomunumojAdministrado[redakti fonton]

Forigo
Saluton Joliejoker, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ŝablono:KomunumojAdministrado".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

--Tlustulimu (diskuto) 16:13, 7 jul. 2021 (UTC)[Respondi]