Uzanto-Diskuto:Leopoldo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Leopoldo!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 20:37, 29. Maj 2008 (UTC)



Saluton, Leopoldo. Gratulon por viaj artikoloj. Mi faros nun etan rimarkon. Vi enmetis kategoriojn, sed ĉiuj kune kio ne taŭgas. Vi devas malfermi po unu fojon por ĉiu kategorio. Vidu ke sub la kadro de Redaktado estas loko kie vi povas klaki sur [[Kategorio:]], do post klaki vi skribu po unu kategorion, ekzemple Montoj, poste iru for kaj al nova linio, klaku denove kaj verku ekzemple Aŭstrio ktp. Aŭ iru al jam skribitaj viaj artikoloj, malfermu la paĝon Redaktado kaj rigardu kiel mi faris. Ĝis.--kani 22:58, 4. Feb 2009 (UTC)

Dankon Kani pro via helpo!

Nedankinde, Leopoldo! Mi ŝatis legi vian artikolon, neniam mi pripensis kiel oni faras orfoliojn, mi multe lernis el via artikolo! Jen mi donas al vi indiketon por subskribi en vikipedio: uzu la butonon "Via butono kun tempstampo" (la 10-a de la maldekstro), ĝi aldonos "--~~~~" en la tekston, kaj tiel aliaj, alklakante vian nomon, tuj alvenos sur vian paĝon. Amike, --Bea 15:32, 25. Mar 2009 (UTC)

Dankon denove pri via helpo! --Leopoldo 20:00, 25. Mar 2009 (UTC)

Ĉu vi povas helpi min??

Kiu/j starigis la buston de Zamenhof en Vieno jaron 1958? Bonvolu skribi al mi!

--Gnagyrobi 10:37, 29 Jan. 2012 (UTC)

Via sendaĵo estas redaktita!

Koran dankon!!!

Bonvolu kontroli kaj signi vian aserton!

--Gnagyrobi 17:41, 29 Jan. 2012 (UTC)

Historipado/Pado de Historioj[redakti fonton]

Saluton Leopoldo, mi vidis la du artikolojn Historipado kaj Pado de Historioj. Ŝajne (laŭ la bildoj) ja fakte temas pri du malsamaj padoj, sed ili havas la saman nomon en la germana, do kial vi tradukis ilin malsame? Mi trovas tion iom konfuza. Ĉu ne eble pli bone trakti ambaŭ (ili ŝajnas rilataj) en la sama artikolo kaj mencii, ke estas du malsamaj padoj tiel nomataj? La nuna solvo ne ŝajnas vere kontentiga. darkweasel94 (diskuto) 22:02, 29 Mar. 2013 (UTC)

Saluton Darkweasel94, laŭ la germana estus la nomo Historiojpado (Historienpfad), sed ĉar oni ŝanĝis mian titolon al Historipado, mi prenis alian titolon. Historioj-pado Malsupra Urbo, Historioj-pado Supra Urbo estus ankaŭ ebla. Ĉar sur ĉiu tabulo estas historio, temas pri historioj-pado.

*Historioj-pado estas gramatike ne ebla, ĉar ne povas esti J-finaĵo inter la elementoj de kunmetita vorto. Do kiu ajn tion ŝanĝis, pravas.
Mi ne certas, ĉu ne eble pli bone trakti ambaŭ en la sama artikolo, sed se ne, tiam mi proponas la titolojn "Pado de Historioj de la Malsupra Urbo" kaj "Pado de Historioj de la Supra Urbo" - ĉu jen ideo? La nuna solvo miaopinie tute ne estas kontentiga. darkweasel94 (diskuto) 10:51, 30 Mar. 2013 (UTC)

Dankon! Tio estas la plej bona solvo. Mi nur prenis "Pado de Historioj", ĉar mi opiniis ke "Pado de Historioj de la Supra Urbo" estas tro longa titolo.

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 21:20, 30 Dec. 2013 (UTC)