Uzanto-Diskuto:Ordnascrazy

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Ordnascrazy!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 10:32, 12. Jul 2009 (UTC)

Pri Dylan Dog esperantigita[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi scias ion pri la esperantigo de Dylan Dog? Mi jam okupiĝis pri tradukado esperantligven de aliaj italaj komiksoj, do mi vere interesiĝas... dankon. Joliejoker 02:18, 16. Feb 2010 (UTC)

La dosieron Dosiero:Pliigita Realo - Kosmonavedo.jpg, mi forviŝis el Pliigita Realo ĉar ĝi estas kopirajtita verko. Ni havas *du* liberajn fotojn ilustrantajn ĉi tiun artikolon, do kopirajta verko ne taŭgas. Ni devas esti tre zorgema pri dosieroj sub kopirajto, kaj nur alŝuti kaj utiligi ilin se estas absolute bezona. Provu uzi liberan alternativan verkon se eblas. Se vi havas demandojn, bonvolu kontakti min. Kore salutas Yekrats 15:32, 30. Mar 2010 (UTC).

Ankaŭ, ĉu la duobla majuskligo taŭgas? Verŝajne la titolo estu Pliigita realo. -- Yekrats 15:33, 30. Mar 2010 (UTC)

Ĉu ĉi tiu filmafiŝo aperis en Esperanto, aŭ ĉu vi modifis la afiŝon? Ĝenerale vi ne estas permesita ŝanĝi kopirajtitan verkon, kaj nur povas uzi la plej malgrandan parton por ilustri la artikolon. Dankon. -- Yekrats 15:41, 30. Mar 2010 (UTC)

La originala bildo eble estus permesita sub justa uzo, sed ĉi tiu versio estis modifita montri Esperantan tradukon. Justa uzo ne permesas nin modifi bildojn. (Justa uzo nur estas ĉefe usona leĝa ideo, kaj mi opinias ke ĝi estas misuzita ĉi tie, sed tio estas aparta afero!) Ni devas uzi la originalan senmodifitan, aŭ nenion. Pro ĉi tio, mi listigas ĉi tiun bildon por forigado ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Ankaŭ, mi volas sincere peti vin ** ne ** alŝuti kopirajtitajn bildojn al Vikipedio, eĉ sub "justa uzo". Estontece, ni eble volus publikigi kaj vendi Vikipedion sur KD aŭ DVD, sed ni ne povus ĉar ni havus kopirajtitaĵojn en la datumbazo. Mi laboras kiel administranto pri kontraktoj kaj permesiloj, kaj ankaŭ mi laboras kiel ilustristo kaj verkisto, do mi komprenas la gravecon pri neglektado de artistaj kaj verkistaj rajtoj. Eble, Vikipedio povus esti viktimo de mona procezo pro bildoj sub "justa uzo" el lando kiu ne sekvas tiun leĝon. Pliaj kaj pliaj firmaoj iĝas "procezaj maŝinoj", nur ekzistantaj monprocezi kontraŭ viktimoj kun mono. Unu firmao kun advokato povas fermi Vikipedion pro ĉi tiaj bildoj. Mi ne volas soni tro panikan alarmon, sed mi sentas ke kopirajtitaj bildoj estas danĝeraj. Vi alŝutis bildon apartenantan al Sony, kiu dungas milojn da advokatoj, kaj ĝuas utligi ilin. ;-) Pli bona estus simple uzi bildojn en la Komunejo, aŭ plene liberaj verkoj de uzantoj. Finfine, mi dankas vin pro via bona kaj ofta laboro en Vikipedio! Kore salutas Yekrats 14:04, 8. Apr 2010 (UTC).