Uzanto-Diskuto:Pawla

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Pawla!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi 


Ĉi vi volas traduki la artikolon pri termoso? tiam mi proponas kaŝi la tekston per ..., legu sub redakto. Kaj ankaŭ tion {{redaktata}}

Kian vi havas motivon redirekti Asmat al nomo Asmatoj (popoloj). Ĉu estas angloj (popolo), germanoj (nacio) ktp.? Petro 13. Jun 2006 08:12 (UTC)

Saluton, kompreneble vi pravas pri "angloj (popolo)...", sed kaŭzo de redirektigo estas: "Asmat" havas nenian esperantlingvan finiĝon, tial por mi estas tre konfuziga. Laŭ la alilingvaj artikoloj mi komprenis, ke Asmat signifas kaj la popolon kaj la regionon, kie tiu vivas.

(Peto pri helpo: mi ne bone komprenis, kie oni prefere diskutu: ĉu en via, ĉu en mia diskutpaĝo? Kio estas la kutimo?) Amike Pawla

Same kiel tio okazas dum leterpoŝto aŭ ĉe retmesaĝoj. Ĉu vi respondante enmetos leteron por adresato en vian leterkeston kun via nomo. Poste adresato neniam ekscius, ke vi respondis. Ĉiam vi sendas ĝin al adresato kun ties nomo. Ankoraŭ al Asmat: Asmat estas certe nur unu nomo por tribo, kiel estas skribite en la artikolo. Mi ne scias pri alia nomo Asmat, kiu signifus objekton, aferon, aĵon, geografian objekton... Tiel simple nomiĝas la tribo de (eble eksaj) kanibaloj. Petro.
Bonvolu bone legi la unuan frazon de la artikolo. Tie estas skribite, kie ili vivas. Pri ia regiono asmat estas nenia mencio. Petro
Mi legis kaj ankaŭ serĉis aliajn artikolojn pri asmatoj. Bedaŭrinde mi nenie (krom la via) trovis informon pri tio, ke lando, kie ili vivas, nomiĝas "Asmatio". Se jes, do vi povas krei artikolon pri Asmatio. Mi legis kelkajn artikolojn en la angla kaj tie estas mencio pri "Asmat region", kion mi ne bezonas traduki, ĉu? Simile regiono, kie vivas belgoj, estas Belgio, sed ne estas ĉiam tiel. Regiono, kie vivas eskimoj, ne estas Eskimio. Tio estas ankaŭ afero de asmatoj. Ili vivas en Papuo-Barato komune kun aliaj pluaj triboj kaj "ilia" teritorio ne nomiĝas laŭ ilia triba nomo. Vidu la artikolon pri Papuo-Barato. Mi certas, ke la temo estas iom komplika eĉ por indonezanoj, do ni lasu paĝon pri Asmat nomita tiel, kiel ĝi nomiĝas. Se vi spite al tio volas korekti artikolojn, bonvolu trovi aliajn. Estas da ili ĉi tie miloj, kiuj estas korektendaj kaj kompletigendaj. Vi povas ekz. korekti komunumojn en Rumanio kaj kompletigi ilin, se tiaj artikoloj ravigos vin.
Mi volis fakte ĉesi redakti en Vikipedio, ĉar ne havas signifon plu resti ĉi tie (vikipedia sistemo ne estas perfekta), sed hazarde mi ekvidis, ke vi volis fari ion kun asmatoj. Vi faris tion per tia maniero, kiun oni ĝenerale ne faras, nome, ke vi kopiis la tekston, kiun vi volis enmeti en la nova (permane kreita, ne per la sistemo) redirektita paĝo, kaj subite vi estus la unua kaj unusola redaktinto, ĉu mi pravas? Petro 13. Jun 2006

Ruĝa karto[redakti fonton]

Vi kreis paĝon kun nomo rugxa karto. Bonvolu kopii ĝin kaj krei normalan kun esperanta titolo Ruĝa karto. Petro

Majuskligo - ĉu aŭ ĉu ne? (Ruĝa Karto?)[redakti fonton]

Dankon pro via komento. Mi ne sciis, ke vi intence uzis la vorton "opona"; por mi la vortoj "kontraŭulo", "kontraŭa" ktp. bone taŭgis, kaj la PIV-a difino de "oponi" ("esprimi opinion kontraŭan al la opinio de iu alia…") ŝajnis al mi netaŭga. Mi iusence estas konservemulo kaj volas konservi E-on facila. Sed se vi preferas "opona", mi certe ne komencos redaktomiliton.

Pri majuskligo mi opinias, ke "ruĝa karto" kaj "Blanka Domo" ne estas kompareblaj. Ekzistas nur unu "Blanka Domo", sed multaj blankaj domoj kaj multaj ruĝaj kartoj. Tial la reguloj de Esperanto diras, ke oni uzu minusklojn, kvankam kelkaj ruĝaj kartoj estas futbalaj kaj multaj ne. Ĉu vi konas aliajn lingvojn, kiuj majuskligas ruĝajn kartojn?

Sincere, Umberto 17:29, 17. Jun 2006 (UTC)

Vizelo ne estas mustelo nivala[redakti fonton]

Pawla, de kie vi scias, ke vizelo ne estas mustelo nivalo (Mustela nivalis). Vizelo estas lutro. Rigardu musteledojn! Petro 6. Jul 2006 17:00 (UTC) Kontrolu la paĝon vizelo. - Ĉiukaze "mustelo nivalo" ne taŭgas, ĝi estu aŭ simple "nivalo" aŭ "mustelo nivala". Pawla

En PIV estas, ke mustelo estas ermeno, lutreolo, putoro, vizono. Vizelo entute ne estas en PIV. Eble vizelo estas mistajpita titolo. Petro
Prave - ne en PIV. Sed konsidere al angla, sveda, germana (ĉiuj enhavas "vizel") ne maltaŭga vorto kaj certe ne mistajpita. La alternativo "nivalo" (neĝulo, vintrulo) estas ne tro specifa por ĵus tiu specio. Restus tria elekto: "neĝmustelo", ankaŭ ne maltaŭga. Pawla
Pawla, eble ni ambaŭ pravis. Mi faris redirektilon. Eble ekzistas ambaŭ nomoj por tiu ĉi besto. Petro

varianco -> <- disperso[redakti fonton]

mi miras kial en ĉiuj lingvoj estas vorto kun la radiko "dispers-" nur en Esperanto estas "varianco". Ĉu vi povas klarigi al mi?

Ne, mi ne povas klarigi ĉar ne scias. Vorton "varianco" mi vidis en vortaroj, ekzemple en ReVo.
Plu, ŝajne vi ne tute pravas, se rigardi intervikiajn ligilojn de artikolo varianco videblas ke vortoj similaj al "disperso" estas nur en el: kaj ru:.
Maksim 21:13, 7. Jan 2007 (UTC)

Saluton Pawla, vi kreis mistitolitan nomon de paĝo, sed oni ne povas renomi ĝin alie ol kopii ĝin kaj enmeti ĝin en la novan paĝon kun la ĝusta nomo - do Stelŝprucilo. Se vi volas esti skribita en la historio de redaktoj, ĉu vi povus kopii ĝin kaj enmeti la enhavon en la novan titolon? Alie faros tion iu alia. Dankon. --Petr Tomasovsky 16:36, 27. Feb 2007 (UTC)

Brankulo[redakti fonton]

Dankon pro via korekto al Tupia lingvo. Bill O'Ryan 15:59, 30. Jul 2007 (UTC)

Viaj alidirektoj estas tute sensencaj. Bonvolu krei artikolon, ne alidirekti ilin. Ĉu oni analoge alidirektu ĉiun vilaĝon de iu lando al la koncernita lando? Narvalo 16:30, 9. Aŭg 2007 (UTC)

??? Pawla 16:51, 9. Aŭg 2007 (UTC)

Saluton. Ĉu la dosieron Dosiero:Futbalejo.gif kreis vi? Se jes, bonvolu aldoni tiun informon, kun taŭga licenco (ekz. {{PD-mem}}, se vi volas tute liberigi ĝin sen ajnaj kondiĉoj por reuzado), al la priskriba paĝo. Dankon. darkweasel94 19:58, 25 Jul. 2013 (UTC)