Uzanto-Diskuto:Pliiganto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Pliiganto!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 13:09, 27 Feb. 2011 (UTC)

Saluton. Mi korektis viajn du lastajn artikolojn pri futurologoj. Bonvolu aldoni al ili la ligojn de la aliaj vikipedioj kaj tiun de via artikolo al almenaŭ unu el la originaj versioj, ĉu la angla? Se vi ne scias kiel faru, bv demandi al mi kaj mi helpos.--Seminario 08:01, 28 Nov. 2011 (UTC)

Interkonsentas same Narvalo 14:54, 30 Nov. 2011 (UTC)
Tion ne faris la robotoj, kiel vi respondis al mi. La aldonon de alilingvaj ligoj faris mi. Sed estas pli facile ke vi faru ĝin dum redakto de la artikolo.--Seminario 11:29, 2 Dec. 2011 (UTC)
Poste mi devis fari ĝin ankaŭ ĉe Julian Sorell Hŭley.--Seminario 11:33, 2 Dec. 2011 (UTC)

Kara Pliiganto - Dankon pro via laboro en biografiaj artikoloj. Mi aldonis kelkajn redaktojn al Kevin Warwick por fari ĝin pli norma biografia artikolo ĉi tie. Mi -

  • aldonis foton el Vikimedia-Komunejo
  • aldonis ligilon por la data
  • aldonis kategoriojn ĉe la fino de la artikolo
  • aldonis ŝablonon {{ĝermo}} al la artikolo, por montri ke ĝi bezonas plian informon
  • aldonis ŝablonon {{vivtempo}} por enkategoriigi la artikolo en la ĝusta kategorio por naskiĝa jaro
  • kaj aldonis ligilojn al aliaj vikipedioj (en aliaj lingvoj, kopiita el la angla vikipedio).

Se vi havas demandojn pri ĉi tiuj aldonaĵoj, bonvolu mesaĝi min. Dankon pro via helpo. Kore salutas Yekrats 15:45, 30 Nov. 2011 (UTC).


Min tedas jam, ke mi devas ĉiam aldoni la intervikiajn ligilojn al viaj artikoloj, do vi tradukas surbaze de alilingvaj artikoloj. Narvalo 10:49, 4 Dec. 2011 (UTC)

Mi devis aldoni la alilingvajn ligilojn. Kial vi mem ne faras tion?--kani 21:30, 4 Dec. 2011 (UTC)

Mi devis aldoni la alilingvajn ligilojn ankaŭ ĉe Kognoscienco. Kial vi mem ne faras tion?--kani 16:17, 5 Dec. 2011 (UTC)
Mi devis aldoni la alilingvajn ligilojn ankaŭ ĉe Ray Kurzweil. Kial vi mem ne faras tion?--kani 18:55, 5 Dec. 2011 (UTC)
Mi devis aldoni la alilingvajn ligilojn ankaŭ ĉe Socia psikologio. Kial vi mem ne faras tion?--kani 19:45, 5 Dec. 2011 (UTC)

Vi ne kontrolis ke jam ekzistis en esperanta Vikipedio artikolo pri tiu temo nome Integra cirkvito, tiele mi igis vian artikolon alidirektilo al la jam ekzistinta. Se vi konsideras, ke io da via iam artikolo devas esti enmetita en tiu ekzistinta, bv fari.--kani 21:37, 4 Dec. 2011 (UTC)

Vi daŭre enmetas artikolon kiuj certe estas en alilingvaj vikipedioj sed ne metas la alilingvajn ligojn kiaj ĉe Primo Posthuman, Transhumanisto, Transhumano. Krome ne ĉiam la teksto estas komprenebla. Krome ĉe Primo Posthuman, kio certe estas tute galimatia, la titolo de kio devenas? Ankaŭ la titolo estas nekomprenebla kaj neesperanta (primo laŭ PIV rilatas al matematiko). Ankaŭ la strukturo ne estas enciklopedieca: kanario estas birdo, tablo estas meblo ktp. Mi konsilas al vi ne kuru kaj kontroli tiujn ĉiujn erarojn por ke via laboro en Vikipedio estu akceptebla.--kani 16:10, 5 Dec. 2011 (UTC)

Antaŭdankon[redakti fonton]

Saluton!

Antaŭdankon por via kunlaboremo! Robotoj povas agadi, se vi aldonas minimume unu ligilon al/el Esperanta Vikipedio. Ofte ankaŭ mi aldonas unu ligilon kaj robotoj kompletigas tion. La ligilo en la E-a vikipedio gravas, ĉar ni povas korekti, aldoni, kompletigi laŭ la alilingvaj versioj. Amike deziras al vi bonan laboron kaj petas atente prilabori la tradukaĵojn per GramTrans!:) Narvalo 13:01, 7 Dec. 2011 (UTC)

Ne malatentu, ke mi aldonis pli frue la ligilon al la angla vikipedio! Bv. vidi historion de la artikolo, mi aldonis inter alie "en:Group dinamics", tiel helpis la roboton! Sen homa helpo eĉ roboto ne povas labori):). Narvalo 13:20, 7 Dec. 2011 (UTC)

Bonan Novjaron[redakti fonton]

Bonan Novjaron al vi. Adu de kontribui sur Vikipedio. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:00, 30 Dec. 2011 (UTC)