Uzanto-Diskuto:Reni porter

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos (malfari) ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro !

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomigi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu pli spertan uzanton fari tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Tlustulimu (diskuto) 19:18, 27 Feb. 2016 (UTC)

JJ Cale‎[redakti fonton]

Saluton, Reni. Mi ĵus iomete korektis JJ Cale‎. Tamen ĝi ankoraŭ estas polurinda. Mankas referencoj, fontindikoj kaj la formatigo ne estas laŭ Vikipedio:Gvidilo por biografioj. Sed mi malcertas, ĉu vi kiel novulo kapablus mem poluri ĝin. Tial mi metis markan ŝablonon al la fino de la artikolo. Eble ja iu alia pli sperta uzanto emas plibonigi la artikolon. Ĉar mi ne interesiĝas pri rokmuzikistoj kaj tro malspertas pri la temo, mi ne povas fari tion. --Tlustulimu (diskuto) 19:22, 27 Feb. 2016 (UTC)

@Tlustulimo: Koran Dankon por via rapida k tre helpema laboro. Mi kopiis la informon el la angla artikolo en Wikipedia. Ĉu mi nur diris tion por referenco? Mia denaska lingvo estas la angla - mi loĝas en Kanado. Videble, la ŝablonoj estis novaj nekonataj aĵoj por mi. Mi pli zorge poluras mian unuan artikolon... lau mia ebleco. Dankon denove. —La komenton aldonis, sen subskribo, Reni porter (diskuto • kontribuoj)

Saluton, Reni. Mi ĵus vidis, ke vi provis aldoni referencindikojn, sed bedaŭrinde ne ĝuste. Por tio ekzistas la aparta sintaksa elemento <ref>Referenco</ref>, kies priskribo legeblas sur Helpo:Referencoj kaj piednotoj. --Tlustulimu (diskuto) 09:31, 28 Feb. 2016 (UTC)