Uzanto-Diskuto:TFCforever/Arkivoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uzanto:TFCforever/Menuo

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, TFCforever/Arkivoj!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 08:53, 9. Apr 2008 (UTC)

Futbalteamoj[redakti fonton]

Saluton, kaj tutkoran bonvenon al la Vikipedio !

Via ideo krei 10 artikolojn ĉiutage estas tre bonintenca. Bonvolu tamen atenti, ke ĉiuj viaj artikoloj pri bocvanaj futbalteamoj estas tro mallongaj : tiaj ĝermetoj kun unu frazo estas teorie forigendaj : mi tamen ne proponis ilian forigadon pro tio, ke vi estas novulo. Estus preferinda, ke vi kreu nur ekzemple 2 au 3 artikolojn ĉiutage, sed pli longajn.

Ne hezitu peti konsilojn al mi aŭ aliaj spertaj uzantoj. Amike, Thomas Guibal 08:53, 9. Apr 2008 (UTC)

Justa uzo
Justa uzo
Averto: Vi lastatempe alŝutis dosieron  Euro2004Dosiero.JPG kiu ne havas bezonan ŝablonon pri justa uzo: {{Informkesto justa uzo}}. Laŭ nia regularo, kopirajtita bildo nepre enhavu informon por justa uzo. Se vi havas demandojn pri tio, bonvolu kontakti min.

-- Yekrats 12:31, 28. Jun 2008 (UTC)

Estimata TFC: Ĉiuj kopirajtitaj bildoj nur povas esti alŝutita laŭ la Vikipedio:Regularo pri justa uzo. Laŭ ĝi, por ĉiu kopirajtita bildo, vi plenumu la ŝablonon {{Informkesto justa uzo}} en ĝi. Ĉu vi povas enigi tiun bezonan informon en viaj alŝutitaj bildoj? Bonvolu kontakti min se vi havas demandojn. Dankon pro via helpo. Kore salutas Yekrats 12:36, 28. Jun 2008 (UTC).

Ŝablono:Nacia himno[redakti fonton]

Saluton, TFCforever. Mi ĵus alinomis la ŝablonon Nacia himno en {{Informkesto nacia himno}}. Antaŭ kelkaj monatoj mi proponis nomskemon por informkestoj. Bedaŭrinde mi ne scias, en kiu diskuta arĥivo ĝi troviĝas. - La komenca parto de tia ŝablono estu laŭ ĉi tiu propono "Informkesto". Kore --Tlustulimu 07:29, 3. Jul 2008 (UTC)

Ŝablono:Informkesto transskribo[redakti fonton]

Saluton, TFCforever. Mi ĵus iomete korektis la informan tekston en la dokumentado de {{Informkesto transskribo}}. Nun ĝi povas esti uzata. Kore --Tlustulimu 20:42, 17. Jan 2009 (UTC)

Ŝablono:Landtabelo[redakti fonton]

Saluton, TFCforever. Mi ĵus korektis la fuŝan aspekton de la kaplinio de {{Landtabelo}}. Kore --Tlustulimu 20:43, 17. Jan 2009 (UTC)

  • Dankon, Tlustulimu! Mia Esperanto ne estas tre bona: dankon por via helpo! TFCforever 20:45, 17. Jan 2009 (UTC)
Saluton, TFCforever. Ne dankinde. Mi volonte helpas, se eblas. Krome nun la ŝablono pli similas al aliaj informkestoj. Kore --Tlustulimu 20:56, 17. Jan 2009 (UTC)
Saluton, TFCforever. Mi ĵus vidis ĉe "Lastaj ŝanĝoj", ke vi ŝanĝis la ŝablonojn {{Informkesto lando}} kaj {{Informkesto lando2}} al alidirektiloj al {{Landtabelo}}. Mi nun proponas, ke ni alinomu {{Landtabelo}} al Informkesto lando, krome forigante la samnoman alidirektilon, por adapti ĝin al la iam de mi proponita nomskemo por informkestoj. Krome mi proponas, ke ni forigu la nun tute superfluan ŝablonon {{Informkesto lando2}}. Kore --Tlustulimu 17:41, 25. Jan 2009 (UTC)
Viaj ideoj estas tre bona. Mi ŝatas ilin. TFCforever

Ligo-streko[redakti fonton]

Saluton, kaj bonan sukceson por viaj futbalaj artikoloj!

Via vikipediista paĝo estas bona, kaj ĝi estus eĉ pli bona, se vi skribus "Esperanto-Vikipedio" kun "-". En Esperanto ĉiuj adjektivoj havas la finaĵon "-a". Do oni skribas "esperanta vikipedio" (2 vortoj) aŭ "esperanto-vikipedio" (1 vorto).

Ĉion bonan,

Aisano 21:24, 17. Jan 2009 (UTC)

Ŝablono:Informkesto Organizo[redakti fonton]

Saluton, TFCforever. Mi ĵus korektis la ŝablonon {{Informkesto Organizo}}. Ĉe via kodigo la parserilo iel ignoris la tabelajn formatojn por la linioj de la du bildoj kaj tial fuŝis la informkeston. Kore --Tlustulimu 22:09, 27. Feb 2009 (UTC)

  • Dankon. TFCforever 22:10, 27. Feb 2009 (UTC)
    • Tlustulimu, via lasta ŝanĝo estis tre helpema ! Dankon! TFCforever 22:26, 27. Feb 2009 (UTC)
Nedankinde. Mi volonte helpas, se iu ŝablono ne funkcias laŭdezire. Kore --Tlustulimu 22:28, 27. Feb 2009 (UTC)
Mi proponas, ke ni eble metu la originalan nomon de la organizo el la tabela titolo, do, sub ĝin en propran linion. Tiam la aldonaj titoloformatigoj pli bone funkcias kaj iam eblus tiam aldoni eĉ fonan bildeton per CSS-formatigo. Sed momente tia bildeto ankoraŭ ne ekzistas. Krome la titolo tiam ne plu aspektas tiel plenŝtopita. Kore --Tlustulimu 22:33, 27. Feb 2009 (UTC)
  • Vi havas tre bonan ideon. Mi ŝatas ĝin. TFCforever 22:36, 27. Feb 2009 (UTC)
Nu bone. Mi ĵus ŝanĝis la ŝablonon, tiel ke nun la originala nomo staras sub la titolo. Se organizo havas pli ol unu tian nomon, la titola linio alikaze estus tro granda, ĉu ne? Kore --Tlustulimu 22:41, 27. Feb 2009 (UTC)
  • Unu ideo: en Ŝablono:Landtabelo, la nomo en la loka lingvo estas super (kaj tre granda ke) la nomo en Esperanto. Ĉu vi scias, ke ni metu la oficiala nomo kie la nomo en Esperanto estas nuntempo, kaj inverse? TFCforever 22:47, 27. Feb 2009 (UTC)

Vikipedio:Informkestoj‎[redakti fonton]

Saluton, TFCforever. Mi ĵus vidis vian aldoneton de Vikipedio:Informkestoj‎. Sed la koncernataj formatoj ne ekzistas en la paĝo MediaWiki:Common.css. Krome la menciita grafiko (Dosiero:Picto_infobox_football.png) ne havas konvenan altecon de 45 pikseloj. Se vi povus krei version de la bildo, kiu nur altas 45 pikselojn, mi ja povus aldoni la CSS-formatojn al MediaWiki:Common.css. Sed bonvolu ne rekte ŝanĝi la ekzistantan bildon, ĉar aliaj vikipedioj ankaŭ uzas ĝin. Do storu sub alia titolo, sed en la komunejo, ĉar tiam ankaŭ aliaj vikipedioj povus uzi ĝin. Se vi ne povas prilabori bildeton, mi ja povas demandi en Vikipedio:Diskutejo. Kore --Tlustulimu 18:28, 13. Mar 2009 (UTC)

Ŝablono:Informkesto futbala turniro[redakti fonton]

Saluton, TFCforever. Mi ĵus korektis skriban erareton de unu parametro de Ŝablono:Informkesto futbala turniro. La vorto dorsiero ne ekzistas, sed dosiero (Ĝi estas ankaŭ nomo de unu el la vikipediaj nomspacoj). Nun mi okupiĝas pri la artikoloj, kiuj enhavas la artikolon. Kore --Tlustulimu 08:23, 21. Apr 2009 (UTC)

(+) Mi jam korektis la koncernatajn artikolojn. Ĉu mi forigu la 3 ne bezonatajn alidirektilojn, kiuj kondukas al la ŝablono? Kore --Tlustulimu 08:56, 21. Apr 2009 (UTC)

Vikipedio:Informkestoj[redakti fonton]

Saluton, TFCforever. Se vi interesiĝas pri la uzeblaj fonaj bildetoj por informkestoj, vi povas legi la paĝon Vikipedio:Informkestoj. Krome vi povas proponi pliajn bildetojn sur la tiea diskutopaĝo. Sed bonvolu atenti, ke la bildetoj devas plenumi certajn kondiĉojn, ĉar tiaj bildetoj ankaŭ estas uzataj en alilingvaj vikipedioj kaj tial troviĝas en la komunejo. Kore --Tlustulimu 09:16, 21. Apr 2009 (UTC)

Virinaj naciaj teamoj de futbalo[redakti fonton]

Kara TFCforever,

mi konscias ke vi estas inter la vikipediistoj plej entuziasmaj pri futbalaj temoj. Intertempe nia vikipedio kontentige bone traktas multajn futbalajn turnirojn, naciajn teamojn kaj urbajn klubojn ... de viraj futbalistoj. Tiaj temoj de virinaj futbalistoj apenaŭ traktiĝas - la sola vera artikolo estas Virina Futbala Mondpokalo. Konsiderante vian futbalemon, ĉu vi ne eble emus "adopti" la temon de plej gravaj/sukcesaj virinaj naciaj teamoj de futbalo, por povi pli bone raporti pri la morgaŭ komenciĝonta ĉi-jara turniro pri la Virina Futbala Mondpokalo? Modelo estu la koncernaj artikoloj pri viraj naciaj teamoj... Ĉu vi emus??

Sincere salutas,

ThomasPusch 13:55, 25 Jun. 2011 (UTC)