Uzanto-Diskuto:Yekrats/Arkivo 3

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio


Info Homoj[redakti fonton]

Saluton Yekrats, mi rimarkis vian paĝeton pri la ŝablono. Ĉu vi hazarde ne scias pri ia dosiero de portreto de malhela kapo (povas esti trans ĝi demandsigno), kiun oni povus enmeti en artikolojn kun Ŝablono:Info Homoj, kie ne estas bildoj? Ĉu ĝi ne kuŝas ie en Komunejo? Aŭ ĉu mi serĉu en la reto? Simple anstataŭ bildo estus malhela aŭ nigra silueto de kapo kun suba skribo ekz. Foto mankas. Tiel la ŝablono estus konvena ankaŭ por artikoloj, kiuj ne havas foto de persono. --Petr Tomasovsky 14:42, 3. Jan 2007 (UTC)

Mi alŝutis, se vi trovos pli bonan, bv alŝtuti novan version. --Petr Tomasovsky 16:47, 3. Jan 2007 (UTC)
Ĉu vi vidis mian novan version de Foto mankas? --Petr Tomasovsky 16:59, 3. Jan 2007 (UTC)
Mian foton vi povas vidi ĉi tie. --Petr Tomasovsky 17:12, 3. Jan 2007 (UTC)

Renomado[redakti fonton]

Scott, ĉu vi povus renomi la artikolon pri Ned YOUNG? Ties renomado estas blokita por neadministrantoj. Dankon. --Petr Tomasovsky 12:48, 6. Jan 2007 (UTC)
Scott, vi devas respekti la majuskladon de la familiaj nomoj, kiel rekomendas Vikipedio:Familiaj nomoj kaj majuskligado. Tio estas bonega regulo, por sciigi rapide la familian nomon kaj la personan nomon de iu. Dankon. --Goelano 2007.01.06.

Scott, mi havas por vi ankoraŭ unu peton. Denove renomado de Grazia DELEDDA. Ĝi estas blokata por neadministrantoj. Dankon. --Petr Tomasovsky 09:07, 7. Jan 2007 (UTC)


Saluton Yekrats (tiu mesaĝo koncernas ankaŭ Petr Tomasovsky-n), ankaŭ mi pensis ke estus pli bone skribi la familiajn nomojn tute majuskle, ĝuste pro tiu pli facila distingo disde la individua nomo, sciante ke en diversaj etnoj oni skribas tion alimaniere, ekz. unua estas la familia nomo, dua la individua: Zamenhof Ludoviko, ĉe aliaj unuas la individua kaj duas la familia: Ludoviko Zamenhof. Ĉe kelkaj lingvoj/etnoj, ne estas klare kaj facile konstatebla, kiu el la nomvortoj povas esti la FAMILIA nomo kaj kiu la Individua de tiu persono. Nu, se mi bone komprenas (el la renomado de la familiaj nomoj kiujn mi publikigis), la tuta majuskligo (de vorto, nomo) en tiu ĉi vikipedio estas rezervita al mallongigoj, kiel ekz. CDELI. Ĉu? --Fanoler


interwiki en Ŝablono:![redakti fonton]

Saluton Yekrats! Mi hodiaŭ provis meti intervikian ligilon al la ŝablono Ŝablono:!, sed tio ne eblis. Ĉu vi povus meti la jenon: [[hsb:Předłoha:!]]? Tio estas en la altsoraba vikipedio, kiu ekzistas ekde oktobro 2006 kaj antaŭ kelkaj tagoj superis 300 artikolojn. Multaj salutoj el Meklenburgio-Antaŭpomerio. --Tlustulimu 21:19, 8. Jan 2007 (UTC)

Hanna Schygulla born in Chorzów (ger. Königshütte) not in Katowice. See article in polish newspaper Gazeta Wyborcza [1] . Best regards Paweł Drozd Drozdp

Info Homoj[redakti fonton]

Jes, mi sciis pri tiu ŝablono morgaŭ, sed mi jam havas tute pretajn ŝablonojn... Se ne estas problemo, mi daŭre uzos ilin. Post mi certe uzos novan ŝablonon. Roberto 15:08, 19. Jan 2007 (UTC)


Mi tradukis tion At one point, relief agencies had to give grain to the railroad staff to get their supplies moved. (en:Russian famine of 1921) tiel: Dum la plej akra malsatego, helpaj organizoj disdonis grenojn al la fervoja stabo por ke la provianto estu liverita. (Rusia malsatego de 1921)

Ĉu mi bone kaptis la sencon, ke la usona helporganizo donis nutraĵon por la fervojistoj funkciigi la fervojon? Narvalo 19:02, 23. Jan 2007 (UTC)

Ĉu vi rimarkis la supran mesaĝon? Narvalo 21:22, 25. Jan 2007 (UTC)

Pluredroj[redakti fonton]

Saluton Scott, mi renomis pluredrojn, sed restas renomi pluredron Dosiero:Small icosicosidodecahedron.png. Mi farus tion, sed bedaŭrinde mi ne scias, kio estas la nomo icosicosi en icosicosidodecahedron. Kia ankoraŭ ĝi do estas tiu malgranda dekduedro? Ĉu vi helpos? --Petr Tomasovsky 10:47, 27. Jan 2007 (UTC)

Zog la 1-a[redakti fonton]

Scott, ĉu vi povus skribi al mi, kiel vi vidas en ŝablono Info Homoj daton de naskiĝo de Zog la 1-a? Mi vidas ne veran daton, sed skribaĵon Dato de naskiĝo ambaŭflanke en tri krampoj. Kvankam la vera dato estas skribita en la paĝo en la ŝablono. Dankon. --Petr Tomasovsky 16:37, 31. Jan 2007 (UTC)


jam pli frue interkonsentita, ke li

  • estas nekonata
  • negrava
  • propra spamo
  • tiel forigenda Narvalo 12:33, 3. Feb 2007 (UTC)

la diskuto

Renomado[redakti fonton]

Dankon Yekrats ! Tiel la mistera intelektulo "Troll King" ne plu tedos min. :=) Thomas Guibal 12:20, 4. Feb 2007 (UTC)

Reĝoj ktp.[redakti fonton]

Saluton Yekrats! Mi vidis ke vi poluris en la artikolo pri Karlo la 14-a Johano (Svedio). Mi investis multe da tempo lastatempe, polurante (kaj aldonante) diversajn eŭropajn reĝojn kaj imperiestrojn ktp., interalie provis unuecigi nomformojn kaj paĝaperon. Interalie mi provis sisteme uzadi la ŝablonon "Antaŭuloj-Posteuloj": en multaj artikoloj aldonis ĝin kie ĝi mankis, kaj en kelkaj mi anstataŭis per ĝi la ekzistantan "Sukcedan tabeleton". Ne havas multan sencon se vi nun malfaras ĝuste tiujn ŝanĝojn kaj reŝanĝas al la alia ŝablono... Tial mi afable petas ke vi lasu la "Antaŭuloj-Posteuloj" kie mi metis ilin. Dankon! Afable salutas Moldur 15:28, 6. Feb 2007 (UTC)

Dankon! Mi nun eksperimentis iom pri la paĝ-aranĝo. Plaĉas al mi la pli granda portreto dekstre supre, tiel kiel vi metis ĝin. La "sukceda tabeleto" kvazaŭ ŝvebis meze de la paĝo; la paĝo aspektis kiel disa kolekto de nekonektitaj partoj. La "Antaŭuloj-posteuloj" havas plenan larĝecon kaj tiel pli bone integriĝas en la tutan paĝ-aspekton. Nu, detaletoj... Amike, Moldur 17:57, 6. Feb 2007 (UTC)

Saluton, mi petas helpon. Mi volis enskribi en mia paĝo ke mi parolas makedonan lingvon en 3-a nivelo, sed ne eblas, kie mi eraris? Ĉu vi povas helpi? Mi antaŭdankas.--Printempo 11:50, 5. Mar 2007 (UTC)

Mi forestas de 15-a marto ĝis 18-a de marto. Bonvolu kontroli redaktojn de anonimuloj. Dankon. Narvalo 17:50, 13. Mar 2007 (UTC)

Jackwonsover/Snifferanto[redakti fonton]

Saluton!

Mi, fakte, ankaŭ pensas ke Snifferanto estas malgravega planlingvo. Mi, tamen, volis aldoni tion al la Vikipedio, NUR ĉar tio ekzistas, tial ke por tion (iu ajn) enciklopedio estas. Vi pravas tion , ke tiu ne estos rimarkinda artikolo. Sed, mi esperas ke tiu lama provo (malartikolo) povos esti en Vikipedio, kaj ĝuste en la listo de Esperantidoj. Ĉi-rilate, kial povis aliaj planlingvoj (kiel Esperando, Baza, Volapuko, Danovën, Neo) esti en Vikipedio? Mi esperas viajn respondojn kaj reagojn. Jackwonsover 02:03, 19. Mar 2007 (UTC)

Jackwonsover[redakti fonton]

Ne, mi ne estas la kreito de tiu lingvo.

Jackwonsover[redakti fonton]

Mi trovis la videofilmetojn antaŭ ĉirkaŭe du semajnoj, kiam mi serĉis iu ajn videofilmon pri Esperanto en Youtube. Mi komencis lerni Esperanton antaŭ 6 semajnoj, kaj ŝatis al mi ne nur la temo de Esperanto, sed ankaŭ la de planlingvoj kaj internaciaj helplingvoj. Tamen, mi preferis Esperanton, tial ke estas la plej konata kaj internacia lingvo. Pri la Snifferanto, por mi tio estas esperantan ¨dialekton¨, kiun tute ne estos grava. Tamen, mi pensis ke (kiel mi jam diris) povus havi ¨artikoleton¨ (ne artikolon, ĉar tio ne estas tiel grava) kiun dirus ke tiu afero (snifferanto) estas, sed neniam por alia afero. Ĉar, kiu sciis pri alia esperantido kaj lernis tion por meti en praktikon? Rilate, mi voĉis ĉiun videofilmetojn pri snifferanto kun unu steleto por ĉiu. Ĝis poste!

70.000-a artikolo[redakti fonton]

Yekrats, mi lasis mesaĝon interesan por ĉiuj, sed speciale celitan al vi, en la Diskutejo. Bonvolu legi ĝin tie kaj respondi al mi. Dankon. Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:04, 22. Mar 2007 (UTC)

Animaciaj titoloj[redakti fonton]

Saluton Scott, nenio okazis, bv legi [2], kie mi skribis pri ili. --Petr Tomasovsky 10:43, 31. Mar 2007 (UTC)

This picture probably needs to be deleted as it has no licensing information, I replaced it on the Bill Clinton article with an image from commons. Yonatan 15:21, 4. Apr 2007 (UTC)

Same with Dosiero:Silvio Berlusconi.jpg except it wasn't uploaded by you. You can find an alternative on commons. Yonatan 15:23, 4. Apr 2007 (UTC)

Ŝablono:Taksonomio[redakti fonton]

Scott, dankon por viaj korektoj en la ŝablono, kien mi ne bone aldonis la dosieron pri informoj. Ĝi senĉese ne volis obei min. Mi volis anstataŭi per ĝi demandsignon kaj vi bone finis mian neintencan fuŝadon. --Petr Tomasovsky 14:44, 10. Apr 2007 (UTC)

Hierarkio en gramatikaj vortoj[redakti fonton]

Saluton Yekrats ! Mi lasis mesaĝon por vi en mia diskutpaĝo. Bonvolu legi kaj konsideri mian argumenton. --Algoviano 18:57, 11. Apr 2007 (UTC)

A peto por la Administranto[redakti fonton]

Saluton! Mi petas Vin por la forigo de mia vikipediista paĝo kaj por la forigo de mia diskuto pago. Mi intencas forlasi la Vikipedion. Informu min kiel estas la Esperanta versio por la angla vikipedio ŝablono: Ŝablono:User EX-WP [3]. Dankon! --Riva72 18:28, 12. Apr 2007 (UTC)


Belarta Muzeo tute ne meritis forigon. Ekzistas miloj da artikoloj kun malpli da informo. Ĝi havis alilingvan version. Narvalo 12:43, 15. Apr 2007 (UTC)

Pedro Salinas[redakti fonton]

Hello... well I wanted to ask you to do me a favour. I'm writing on the German articel about Pedro Salinas and the Esperanto article is the only one with a picture. As I am quite new here on wikipedia I do not exactly know how to fit this picture in the German article. Please could you help me. Because to fit it into this German article I have to give some information about the picture I cannot find... the reason might be that I do not understand Esperanto... Thank you best wishes azafata

Thank you for your help. I will check about the copyrights... azafata

Pri WikiCharts[redakti fonton]

Leon skribis tie ĉi: [4] ke oni devas kontakti lin per IRC. Li verŝajne (laŭ lia diskutpaĝo) nenion faras antaŭ oni kontaktas lin tie.--Denizo 17:18, 25. Apr 2007 (UTC)

Ĉu mi petas vian redakto-sperton?[redakti fonton]

Saluton Scott, bedaŭrinde mi ne scias, pri kio temas, sed se vi sendos ion, mi certe legos tion. --Petr Tomasovsky 14:18, 26. Apr 2007 (UTC)

Formika laboro[redakti fonton]

Saluton Scott, ekvidinte la tagojn en la jaro mi devas konstati, ke vi faris formikan laboron rilate al la aldonoj de informoj pri naskiĝoj kaj mortoj de homoj. Gratulojn! Sincere --Petr Tomasovsky 17:04, 25. Maj 2007 (UTC)

Alidirektiloj[redakti fonton]

Saluton Scott, vi skribis en diskutejo, ke alidirektiloj ne estas kalkulataj en nombron de paĝoj. Mi volas demandi vin, se tio estas tiel, kaj iu kreos el alidirektilo novan paĝon (sed fakte ĝi ne estas markata en Lastaj ŝanĝoj kiel nova), ĉu la sistemo alkalkulos tiel ĉi kreitan paĝon al la suma kvanto de novaj artikoloj. Kiel ekzemplo mi skribas al vi paĝon Titolo, kiu estis unue alidirektilo kaj nun ĝi estas memstara paĝo. Ĉu la sistemo alkalkulis ĝin en la kvanton? Kiel ĝi "ekkonas", ke ĝi estas nova, memstara artikolo? Mi supozas, ke estas pli multe de tiel kreitaj paĝoj. Amike --Petr Tomasovsky 14:19, 1. Jun 2007 (UTC)

Jes. Se oni refaras alidirektilon al nova paĝo, tiel ĝi estos rekalkulata inkluzivante la refaratan paĝon. Mi pensas ke la paĝo-kalkulilo estas blinda al artikolo kun la #REDIRECT-marko. -- Yekrats 15:02, 1. Jun 2007 (UTC)

Pri troaj iterligiloj ĉe dato-artikolo[redakti fonton]

Certe, Yekrats! Laŭnorme mi ne plu faros tion. Tamen mi revenis al 9-a de junio por realdoni la artikolon Medeiros e Albuquerque al la sekcio Mortoj. Dankas pro via averto kaj samideane salutas Fernando Maia Jr. 20:13, 16. Jun 2007 (UTC).

Saluton!,

mi estas itala vikipediisto kaj mi vedis vian lastan intervenon en la artikolo Markio. Ĉar mi estas aktiva vikipediisto ĉe la itala vikipedio, sed mi ankoraŭ ne konas la kutimojn kaj la tradiciojn de la esperanta versio, mi volus starigi demandon pri via agado:

Vi forigis la unua linio, kiu estis "Geografio > Eŭropo > Itala duoninsulo > Italio > Markioj". Ĉu tiaj linioj estas heredaĵo de pasinta kutimo? Mi vidis ĝin en multaj aliaj artikoloj, kaj ne scias se mi devus ĝin enmeti en la aliaj, aŭ ĝin forigi, kiam ĝi ankoraŭ ĉeestas.

Dankon pri via respondo! Ĝis ;-) --WinstonSmith 14:24, 25. Jun 2007 (UTC)

Dankon, do mi forigos tiajn liniojn el la aliaj artikoloj pri italaj regionoj plejbaldaŭe. Ĝis, --WinstonSmith 15:39, 25. Jun 2007 (UTC)

Dankon Yekrats, vere ne havas sencon militi pro bagatelaĵoj. Estas necese lerni la ĝustan ortografion de la lingvo kaj ne toleri malĝustajn lingvaĵojn de la "unuaklasanoj". "Ke mi scias Esperanton" ne signifas, ke mi povas alŝuti malĝustaĵojn esperante, ke oni permesos al mi tion nur tial, ke temas pri internacia lingvo. Estime restas --Petr Tomasovsky 15:08, 25. Jun 2007 (UTC)

La forigitaj paĝoj[redakti fonton]

Yekrats, mi vidis, ke denove ia ŝercemulo kreas la paĝojn (dm aod, .dm aid ...) kiuj estis forigitaj. Por ke oni ne plu povu rekrei ilin, necesas bloki ilin daŭre. Tio signifas denove krei ilin, enmeti ŝablonon {{forigita}} kaj ŝlosi la paĝojn per tia ŝlosilo, ke nur la administrantoj povu redakti ilin. --Petr Tomasovsky 16:26, 26. Jun 2007 (UTC)

Eksteraj ligiloj[redakti fonton]

Eble mi havas eraran impreson, almenaŭ koncerne la Esperanta vikipedio: Oni konsideras eksplicitajn retadresojn evitindaj kaj preferas "kaŝi" ilin en ligiloj per "|".

En artikolo Fizika relativeco vi, en efiko, simple malfaris antaŭan redakton de Vikipediisto:S3o3b3e3l sen klarigo (reenkondukante fuŝan ekstran "[", do temis pri konscia malfaro). Lia tiama redakto montis senrilatan problemon troa bluigo, kion mi poste riparis, sed lia redakto neniel konstituis vandalismon. Laŭ mi, laŭ bona vikipedia etiketo, ŝuldiĝus al kolego S3o3b3e3l klarigeto en la redakta koment-linio se ne aliloke. Afable, Bill O'Ryan 18:06, 2. Jul 2007 (UTC) Pardonon, evidente mi halucinis la daŭran ekziston de tiu ekstra "[", pri kiu mi nun vidas, ke ĝi estis tiam mia propra fuŝo! Mi forstrekas. Bill O'Ryan 19:32, 2. Jul 2007 (UTC)