Zog la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zog la 1-a
prezidento de Albanio kaj reĝo de la Albanoj
Persona informo
Ahmet Zogu
Naskiĝo 8-an de oktobro 1895 (1895-10-08)
en Burgajet,  Otomana Imperio
Morto 9-an de aprilo 1961 (1961-04-09) (65-jaraĝa)
en Suresnes,  Francio
Mortis per malsano vd
Tombo Pariza tombejo de Thiais vd
Religio sunaismo vd
Lingvoj albana vd
Ŝtataneco Otomana Imperio • Sendependa Albanio • Albana PrinclandoAlbana RespublikoAlbana Reĝlando vd
Alma mater Galatasaray High School vd
Partio senpartia vd
Subskribo Zog la 1-a
Familio
Dinastio House of Zogu vd
Patro Xhemal Pasha Zogu vd
Patrino Sadije Toptani vd
Gefratoj Xhelal Bey Zogu • Princess Senije Zogu vd
Edz(in)o Queen Geraldine of Albania vd
Amkunulo Tania Visirova vd
Infanoj Leka Zogu vd
Profesio
Okupo politikistomonarko vd
Aktiva en Tirano vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zog la 1-a ankaŭ Ahmet ZoguAhmed Zogu (naskiĝis la 8-an de oktobro 1895 en la Burgajet-kastelo, Albanio, mortis la 9-an de aprilo 1961 en Suresnes, Francio) estis en la jaroj 1922 - 1924 albana prezidanto de registaro, poste en la jaroj 1925 - 1928 prezidento kaj fine ekde la jaro 1928 ĝis fino de okupacio de la lando fare de Italio en aprilo de 1939 reĝo. En la 30-aj jaroj li orientiĝis al senpera kunlaborado kun Italio. Ekde la jaro 1939 li vivis kiel ekzila reĝo en Unuiĝinta Reĝlando.

Li apogis dum la Unua Mondmilito Aŭstrion, post la milito iĝis gvidanto de la reformisma Popola Partio. Li estis ekde junio ĝis decembro de 1924 en ekzilo, kiam li hejmenvenis per jugoslava helpo.

Dum lia regado, la lando havis internan trankvilon - danke al monsumoj el Italio, kiuj fakte pli kaj pli dependigis Albanion al Italio. Li subskribis la Tirana-pakto-jn en 1926 kaj 1927. Albanio iĝis itala saltopunkto sur la balkano, la lando iĝis fakte protektorato de Italio, la 7-an de aprilo 1939. Ekde tiam la reĝo iĝis Viktoro Emanuelo la 3-a, Zogu devis ekziliri.

Li oficiale abdikis pri la trono la 2-an de januaro 1946.

Lia edzino estis la hungara grafino Geraldine Apponyi. Lia filo estis Leka Zogu.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]