Uzanto:Aretsa/Badalona
Badalona estas kataluna urbo kaj municipo ĉe la Mediteraneo, apud Barcelono. Ĝi apartenas al Barcelonès kaj limas nordoriente la Maresme-n (katalunaj komarkoj).
Historio[redakti | redakti fonton]
Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]
La plej antikvaj restaĵoj trovitaj en Badalona estas el neolitiko: iloj de ŝtono kaj siliko kaj tomboj. Ankaŭ estas kelkaj trovitoj el la epoko de la metaloj en la urbo.
Antikva epoko[redakti | redakti fonton]
La unua restaĵo de la antikva epoko estas ibera vilaĝo, je la tria jarcento a.K.. Sed la origino de la urbo estas kutime datita ĉirkaŭ la jaro 100 a.K. kiam la romianoj fondis la urbon "Bætulo" sur malgranda monteto ĉe la maro.
Mezepoko[redakti | redakti fonton]
La centro de la mezepoka urbo estas la sama ejo kie estis "Bætulo", la romia urbo. Nuntempe tiu areo nomiĝas "Dalt de la Vila", ĝi estas Badalona kvartalo.