Uzanto:Everybuckwheat/David Gerstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David (Dudu) Gerstein
David Gerstein en sia ateliero
Naskiĝis (1944-11-14) 14-a de Novembro, 1944 (aĝas: 77)



Nacieco Israela
Edukado
Konata pro pentrado, skulptado, desegnado, presado, fotografio
Rimarkindaj Verkoj
  • Impeto, Singapuro
  • Plotona Ondo, Hsinĉu, Sud-Koreio
  • Spirito de Libereco, Tel-Aviva Universitato, Israelo
Movado Pop-arto, Figura arto
Premioj

David (Dudu) Gerstein (hebree: דוד (דודו) גרשטיין) (naskiĝis la 14-an de Novembro, 1944) estas israela pentristo, skulptisto, desegnisto kaj presisto.[3] Li komencis kiel figura pentristo kaj estis ricevinto de la Premio por Ilustrado de la Israela Muzeo.[4] Fine de la 1970-aj jaroj, li deziris pliampleksigi la limojn de la du-dimensia pentrado, kaj pentri tri-dimensie. Li komencis eltranĉi la ĉefajn subjektojn de ĉiu pentraĵo kaj li malfaris la fonon,[5] tiel kreante unikajn kaj ikonajn eltranĉitaj bildoj, libere starantajn space, sen la kutima kaj tradicia kvadrata kadro.[6]

Tio igis lin labori pri skulptaĵoj ĉefe lignaj kaj uzante industrian farbon kiel tegaĵo. Per la uzado de koloroj bazaj kaj temoj de nia ĉiutaga vivo, li kreis varianton de la persona pop-arta stilo, kiun li difinis kiel dua-generacia pop-arto. Sekvante la vojon de Roy Lichtenstein, Tom Wesselmann, kaj David Hockney, Gerstein simile celis krei sian personan post-popan artstilon, kaj forlasis la monokromatan paletron de oleo- kaj akvofarboj kaj li anstataŭe uzis viglajn, dezajn-orientitajn kolorojn.[6]

De 1980 al 1995 li kreis precipe skulptaĵoj lignaj, kiun li poste abandonis kiam li trovis laseran tranĉteknologion. Tiam li estis pioniro de la uzado de laser-tranĉado belarte, kaj li estis la unua artisto kiu kreis multtavolajn ŝtalajn skulptaĵojn.[7]

Samtempe kun siaj murskulptaĵoj, Gerstein kreis grandan intereson je skulptado en publikaj spacoj, li kreis pli ol 40 skulptaĵojn en publikaj placoj nur Israele. Ĉi tio kondukis lin al kreado de multaj pliaj grandmezuraj eksteraj skulptaĵoj en Anglio, Francio, Svedio, Italio, Ĉinio, Sud-Koreio, kaj aliaj landoj.[3][6]

Lia arto estis montrita en muzeoj ĉirkaŭ la mondo, unue en la Israela Muzeo en 1987.[8] En 2016 li gajnis la Premion por Belarta Kreado de Tajvano.[9] Liaj skulptaĵoj de biciklo-rajdantoj estis aĉetitaj de Lance Armstrong, kaj ili estis menciitaj en la verkaĵoj de Stephen King.[10] Lia ekstera skulptaĵo "Impeto" estas la plej alta skulptaĵo publika Singapure.[11]

Fruaj Jaroj[redakti | redakti fonton]

David (Dudu) Gerstein naskiĝis en 1944 en Jerusalemo al gepatroj kiuj enmigris el Pollando. Kaj li kaj sia dunaskita frato, Jonathan (Joni) Gerstein, elmontris artan talenton de frua aĝo. Kiam li aĝis 13, li estis sendita al belarta somerlernejo en Jerusalemo, al kiu li iris plurajn somerojn vice. Poste li lernis ĉe la Belarta Centrejo Beit Zvi en Ramat Gan. [3]

Kiel infano li estis tuŝita de la verkoj impresionismaj kaj de pli fruaj artmovadoj de la historio. Li frekventis galerion proksiman al sia domo kaj li ĉiam volis trovi la novajn pentraĵon tie ekspoziciitajn. Li estis "profunde emocie influita" de la artaĵoj tie.[12]

En 1955, kiam li 11-jaraĝis, David estis enkondukita en la modernan arton kiam li vidis, en gazeto, reprodukton de Guernica de Picasso. La reprodukto estigis lian intereson je modernaj artmovadoj tiaj, kiaj kubismo kaj ekspresionismo. Li daŭre frekventis muzeojn kaj galeriojn kiel adoleskanto.[3]

Dum lia deviga militservo, li pentris serion de oleaj pentraĵoj de fiŝkaptaj dokoj, boatoj kaj kibuc-pejzaĝoj. Post finiĝo de sia militservo, David kandidatiĝis al la Akademio de Belartoj kaj Dezajno Bezalel, kie li renkontis la instruiston Avraham Ofek,[3] kiu rimarkeble influis la stilon de Gerstein.[13]

Edukado[redakti | redakti fonton]

Bebaj Ĝemeloj, prezentante Gerstein kaj lian fraton

En 1965 Gerstein aliĝis la ĉefan belartan akademion de Israelo, Bezalel, ĉe la Grafikdezajna fako, ĉar tiutempe ne ekzistis arta fako. Post du jaroj li ekkonsciis ke lin ne interesis grafika dezajno. Ĉar li ĉiam revis pri vizito al Parizo de juna aĝo, li veladis al Francion kaj, en 1966, li aliĝis la École nationale supérieure des Beaŭ-Arts en Parizo,[13] kie li studis sub Chapelain-Midy [fr].

Post la franca revolucio de 1968, li translokiĝis al Novjorko kaj studis ĉe la Ligo de Artaj Studentoj, kie li lernis portretpentradon de William F. Draper, kaj oleopentrado de Jacob Lawrence.[3][14]

Instruista kariero[redakti | redakti fonton]

Gerstein revenis Israelen kiam li aĝis dudek ses kaj li komencis instrui ĉe Bezalel. Unue, li instruis pri desegnado kaj li tiam iĝis fakultatano de la fako ĵ0uveldezajno, kiu estis tiam meze de reorganizado procezo; tio reorganizado evoluante el la malnova, tradicia stilo de "Bezalel", en la enkondukon de novigaj konceptoj influitaj de moderna arto. Pro lia eksperienco ĉe la belartoj, Gerstein estis respondeca fermi la breĉon inter ĵuveldezajno kaj la mondo de moderna arto. Li enkondukis siajn studentojn en nuntempajn movadojn tiajn, kiaj Dana dezajno, ekspresionismo, koncepta arto, minimumismo kaj aliaj nuntempaj movadoj.[3] Li volis ke ĵuveldezajno estu konsiderita same kiel nuntempa arto, ne malpli supera pro esti ornama, egala al aliaj artformoj. Post kelkaj jaroj, Gerstein rimarkigis ke lia okupiĝo pri lernado en la fako influis lian transiron el pentrado al skulptado.[3][6]

Li estis Interesita de gravurado, kaj volinte pliampleksigi tiun artformon, li aliĝis la Lernejon pri Arto Saint Martin Londone, kie li sin koncentris sur gravurado kaj kie li Kompletis sian magistran diplomon pri arto. Lerninte pri litografio kaj silkpresado, li volis kombini ambaŭ rimedojn, kiujn tiam ankoraŭ ne estis integritaj. Kiam li finis siajn studojn li gajnis la unuan premioj kaj du aliajn premiojn por elstareco en konkurso jarfina ĉe Saint Martin.[3]

Gerstein revenis al Bezalel kaj aplikis teknikon de presado sur emajlo. Jam tiam, lia tendenco integri diversajn rimedojn kaj avancitajn teknikojn por krei arton jam estis rimarkebla; tiu tendenco estis spegulita pli forte en lia uzado de lasera teknologio en la 1990-aj jaroj. Li restis ĉe sia pozicio kiel supera lektoro ĉe Bezalel ĝis 1985.[3]

Unuaj Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

La unua ekspozicio de Gerstein Israele estis en 1971 ĉe la galerio Engel en Jerusalemo, kaj ĝi konsistis el figuraj pentraĵoj kaj akvokoloraĵoj.[15] Post tio, li ekspoziciis ĉe la Jerusalema Artistoj Domo en 1972 grandajn oleajn pentraĵojn kiuj pritraktis internojn kaj la marbordon, laboro kiu ricevis pozitivajn recenzojn. Inter aliaj, Gerstein estis komparita al David Hockney pro la fakto ke "kiel Hockney, li, ankaŭ, estis unue kaj precipe majstro-desegnisto kun eksterordinara kolorpercepto."[12]

Dum tiuj jaroj, Gerstein strebis legitimi la figuran arton, kiu estis neakceptebla en la ĉefe koncepta israela arta medio.[14] La konceptarta tendenco estis interesa por li kaj li elektis la mapli akceptatan orientiĝon tiutempan, figuran pentradon. Gerstein estis inter la malmultaj artistoj, kiel Avraham Ofek, Uri Lifschitz, kaj aliaj, kiuj sin koncentris sur figura-pentrado.[3]

Samperiode, paralele al koncepta arto, mala tendenco disvolviĝis: hiperrealismo. Malgraŭ tio, Gerstein aspiris al kreado de figurajn pentraĵojn bazitajn sur persona kaj libera stilo, strebante al trovado de sia persona manskribo. Gerstein volis prezenti, per sia arto, asertojn pri la mondo kaj la vivo uzante la spertojn de sia persona vivo.

Gerstein pentris memorojn de sia pasinteco, kiel sian patrinon rajdante sur biciklo, aŭ pentraĵon pri la infanaĝo de dunaskitoj, kiu reprezentis la infanaĝon de li kaj sia frato, feriojn ĉe la Morta maro, ktp. INter liaj ĉefaj inspiroj estis la laboro de Hanoch Levin, kiu prezentis la vantaĵojn de la vivo komik-ironie. Gerstein aspiris fari la samon per pentrado: "Mi provis esprimi pentre tion, kion Levin verkis: interrilatojn inter viroj kaj inoj, ene de familioj... specon de groteska pentradstilo".[16]

Alia inspiro tiutempe estis la pentristo George Gross, por kiu li sentis grandan afinecon kaj kiu ankaŭ pritraktis tion, kion Gerstein nomis "la homan komedion". Aldone, li estis influita de David Hockney, Fernando Botero kaj José Luis Cuevas, ĉiuj el kiuj pritraktis la homan sperton kaj interrilatojn.[3]

Figura pentrado[redakti | redakti fonton]

En la 1970-aj jaroj, Gerstein esploris la integradon de personaj temoj kune kun figura pentrado, speciale en liaj akvofarbaĵoj kaj guaŝoj surpaperaj. Liaj artaĵoj venis ne de politika, natura aŭ scienca rigardo, sed de liaj personaj memoroj pri familio kaj kreskado. Komence, ĉi tiuj laboroj estis pensitaj kiel skizoj por grandaj kanvasaj oleo-pentraĵoj. Malgraŭ tio, kun la tempo, lin interesis labori per akvofarboj nur sur papero, kaj ĉi tiuj rapide iĝis lia ĉefa intereso. Gerstein kreis serion de pentraĵoj kiuj fokusitaj lian infanaĝon bazitaj sur fotografioj kaj memoroj. Alia serio pritraktis la memoron de libereco: lia patrino rajdante biciklon surstrate, temo kiu disvolvĝis en serion pri biciklorajdantoj en la 1990-aj jaroj kaj poste. Alia serio de pentraĵoj ĉefe pritraktis internajn mediojn de personaj vivlokoj tiaj, kiaj salonoj, en la franca tradicio. Ripetita temo en ĉi tiuj laboroj estis tiu de kato kaj ankaŭ de vazo, kiuj por la artisto esprimis "la serenecon de la ĉiutaga hejmvivo,"

Dum li deziris esprimi la internan, intiman vivon de individuoj kaj familioj, Gerstein ankaŭ interesiĝis pri la publika spaco kaj, pli specife, pri la ŝtreco inter la privata kaj la publika spaco. Li estis altirita al la temo de balkonoj, ĉar ili sukcese kaptas tiun ŝtrecon; unuflanke ili estis etendaĵo de la persona hejmo, kaj aliflanke ili estis kiel ekspozicio elmontrita al la publiko malsupre surstrate. Ĉi tiuj estis laboroj kiuj venis de nostalgio kaj sopiro al liaj infanaĝaj memoroj de la balkonoj de Tel-Avivo, kaj al la ĉiutagaj modestaj vivoj de laboristaj mezaĝaj paroj, kiel li memoris la amikoj de siaj gepatroj.[3][6]

David Gerstein - Fortikaĵo, prezentante tipan Tel-Avivan balkonon
David Gerstein - Veturilo, unu el la unuaj skulptaĵoj de la artisto en la 1980-aj jaroj

Kaj la kato kaj la florvazo daŭre akompanis lian laboron dum la postaj jardekoj. Dum li uzis ĉi tiujn temojn, Gerstein volis "eskapi el la politika realo israela en olimpan trankvilecon." En la mezaj 1970-aj jaroj, li faris serion de pentraĵoj de homoj ĉe la plaĝo, influita kaj de la infanaĝo de la artisto kaj de la observado. Alia serio de pentraĵoj inkluzivis la pejzaĝon de la Ejn Kerem kvartalo, kie la artisto vivis tiutempe, kiu estis uzitan kiel fono por komponaĵoj abundaj je interagaj figuroj en grupoj kaj paroj.

La celo de Gerstein prezenti la ĉiutagan sperton realiĝis en la 1980-aj jaroj. Gerstein figure priskribis ĉapitrojn de la israela sperto derivitajn, interalie, de infanaĝmemoroj en Tel-Avivo. La unua serio prezentas Tel-Avivon kun siaj Bauhaus-stilaj balkonoj per humura ironio.[6] La serio estis bazita sur la memoroj de Gerstein de la "eta Tel-Avivo" de la generacio de liaj gepatroj; homoj kiujn li rigardis kun miro kaj kun humuro. Ĉi tiuj pentraĵoj esprimas la ŝtrecon inter la denaske israela generacio de infanoj kaj la relative "ekzila" generacio de la gepatroj.

La serio enhavis aĝulojn kun la "malnova mondo" spegulita en iliaj vizaĝoj kiel vidite de denaske israela infano rigardante la "generacion de la dezerto". La generacio kiu fondis la landon, kiu enmigris junaĝe sed estis ankoraŭ markita de la "diaspora" heredo. Tiuj originoj de la serio povas esti trovataj ĉe la akvofarbajn pentraĵojn kaj guaŝojn surpaperajn de la 1970-aj jaroj, el kiuj partoj estis adaptitaj al kanvasaj oleo-pentraĵoj. En la 1980-aj jaroj, Gerstein disvolvis tion ĉi en alian serion de pentraĵoj. Tiu pri baniĝantoj ĉe la Morta maro pri kiu Avraham Eilat verkis: "la loĝantoj de la balkonoj nur malsupreniris al la Mortan maron. Tie ili kuŝas sur la strando kovritaj de koto, ekxpozante siajn korpon al la sunradioj kaj al la salo kaj malrapide estas fritante".[17]

Frua Skulptado[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la pozitiva respondo kiun liaj pentraĵoj elvokis, kaj de la kritikistoj kaj de la arta mondo, Gerstein sentis bezonon renoviĝi, trovi novajn direktojn kaj ampleksigi siajn artajn limojn. Dum 1980-1987, dum li daŭre cxefe pentris, Gerstein provis fari lignajn skulptaĵojn, kiuj estis "tri-dimensiaj kaj samtempe konservante du-dimensian kvaliton".[3] Gerstein provis "pligrandigi la limojn de pentrado" al la kampo tri-dimensia. Nekontentigite de siaj malmultaj skulptado-provoj, la artisto malkovris ke li povis tranĉi kaj kunmeti la elementojn en specon de skulptaĵo en spaco. La ideo envenis lin dum rezervista devo kiam li malmuntis kartonajn skatolojn kiuj enhavis kartoĉojn. Li pentris en la ena parto de la skatolo kaj tiam ĝin remuntis. De ĉi tio evoluis la ideo pentri en grandmezuraj kartonoj el kiu skulptaĵo estis konstruita. Post nombro da skulptaĵoj kartonaj, Gerstein uzis lignon kaj maldikan aluminion. Gerstein difinis tiujn jarojn kiel "lukto" inter pentrado kaj skulptado. La artisto komparante sian rilaton al pentrado kiel havi edzinon, kontraŭstare al lia rilato al skulptado kiu estis alloga amanto.[18]

Gerstein unuafoje montris ĉi tiujn skulptaĵojn ĉe la Galerio Horace Richter en Tel-Avivo en 1981. Ĉi tio estis aŭdaca paŝo por la 36-jaraĝa pentristo kiu ne estis antaŭe konata kiel skulptisto. Liaj verkoj estis faritaj de aluminiaj kaj lignaj, kaj la temoj estis daŭrigo de tiuj de la 1970-aj: lia patrino rajdante biciklon, katoj, florvazoj kaj pluraj senmovaj vivelementoj.

Dum la sekvantaj jaroj, Gerstein ekspoziciis ĉe du ĉefaj galerioj, Sara Gilat kaj Ruth Debel, kaj lia laboro spegulis la daŭran "serĉadon" de la artisto pri nova lingvo kiu integru pentradon kaj tridimensiecon.

En 1984 Gerstein vojaĝis Novjorken, unuafoje ekde la konkludo de siaj studoj tie dekkvin jarojn antaŭe, kaj li komencis labori kun la artaĵkomercisto Marilyn Goldberg. Sxi ordonis la kreadon de ses limigit-eldonaj aluminiaj presaĵoj titolitaj "Artaj Katoj". La serio inkluzivis eltondaĵojn de katoj inspiritaj de tiuj de dekdu konataj artistoj, de van Gogh al Picasso kaj Lichtenstein. Post la estiĝo de ĉi tiuj artaĵoj, Gerstein estis invitita ekspozicii ĉe la Israela Muzeo Jerusaleme. La ekspozicio en 1987 estis presentita sub la titolo "De Dudu al 3-D" kaj ĝi konsistis el skulptaĵoj "buntaj, gajaj, amuzaj kaj rememorigaj pri ludiloj aŭ paper-eltondaĵoj".[5] La ekspozicio estis resumo de la tridimensia laboro de Gerstein dum la antaŭaj sep jaroj kaj ĝi estis granda sukceso por la artisto. La plejparto de la ekspoziciita laboro estis aĉetita de internaciaj kolektistoj kaj Gerstein estis poste invitita ekspozicii Usone kaj Kanade.

Evoluado de stilo[redakti | redakti fonton]

David Gerstein - Klostrofobio, kreita en Parizo dum restado de Gerstein ĉe la Cité internationale des artoj, 1990–1991

Dum li daŭre disvolvis sian vojo kiel skulptisto en la 1990-aj jaroj, Gerstein daurigxis pentri per stilo kiu estis rekta ligo al la serioj pri balkonoj kaj la Morta maro, prezentitaj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. La serio pri aŭtomobiloj kreita dum tiu ĉi periodo montras homojn veturante aŭtomobile de la perspektivo de observanto "kaŝa" kiu rigardas la vojaĝantojn tra la antaŭa glaco. Simile al la temo de "kaŝa" observado de la Tel-Avivaj balkonoj, ĉi tie Gerstein ankaŭ elektis la perspektivon de eksterulo rigardante la stiranton tra la antaŭa glaco. Samtempe li respegulas la ĉirkaŭaĵojn en la antaŭa glaco - La streĉiĝo inter la interno kaj la ekstero. La serio estis kreita en Parizo dum la restado de Gerstein ĉe la Cité Internationale des Arts, 1990-1991.[3]

En 1995, post jaroj de laborado per ligno, Gerstein malkovris la teknologion de lasertranĉado. Li komencis tranĉi metalojn kaj ilin pentri per glaceaj farboj prenitaj de la aŭtomobilindustrio. Li kunlaboris kun la Rosenfeld Galerio en Tel-Avivo por krei ĉi tiujn verkojn.[3]

Unue, li komecnis laborente per unu-tavola ŝtalo. Pro la fakto ke la metalo bezonis industrian farbon, precipe bazitan sur bazaj koloroj, li estis precipe allogita al la brilaj bazaj koloroj.

Mallonge post kiam li komencis prilabori unu-tavolajn laserajn eltranĉaĵojn, li komencis provi meti aldonan metalan eltranĉitan tavolon. Li fiksis la duan tavolon al la unua pere de ŝraŭboj kaj li estis tuj "ravita" de la tekniko: "De frue mi provis krei tridimensiajn pentraĵojn, tio estas kio min igis krei lignajn skulptaĵojn en la fruaj 1980-aj jaroj. Subite, post la dekkvin jaroj de mia sercxado, mi finfine trovis la perfektan manieron krei tridimensian pentraĵon, kiu ŝvebantas super la muro, spiranta, vivanta. Por mi, ĝi estis momento de granda malkovro. Mi sciis de tiu momento ke mi ŝatus daŭre disvolvi ĉi tiun art-metodon."[3]

Baldaŭ post tio, Gerstein komencis krei ĉi tiujn plurtavolajn skulptaĵojn en limigitaj eldonoj. Ĉi tiuj limigitaj eldonoj estis, malgraŭe, manpentritaj, kaj ili ĉiuj estis unike originalaj.[19]

David Gerstein - Senfineca Ralio

Subĉielaj Skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Impeto, Singapuro
Eskalo de temoj

Gerstein estas konata pro siaj subĉielaj skulptaĵoj, el kiuj multaj estas instalitaj en urbaj placoj aŭ proksime al publikaj konstruaĵoj. Liaj skulptaĵoj troveblas ĉie Israele: dek skulptaĵoj en Netanja, dekdu skulptaĵoj en Herzliya, grandmezuraj skulptaĵoj en la universitatejoj de la Hebrea Universitato de Jerusalemo kaj la Universitato de Tel-Avivo, Avdat, la Skulptaĵo-ĝardeno Joav Dagon en Ramat Hasharon, monumenta skulptaĵo en Yahud kaj monumenta skulptaĵo en Beit Hashanti en Mitzpe Ramon, en la fakultato de Agrikulturo de la Hebrea Universitato en Reĥovot, Raanana, Ramat Alon en Ĥajfo, Holon, Kiryat Yam, Ramat Gan, Aŝkelon, Mevaseret, Modi'in, kaj aliaj.

Ekster Israelo, Gerstein farigxis konata pro siaj grandmezuraj buntaj skulptaĵoj, inkluzive de La Romia Militisto kiu estas en Bromford, Londono. En Raffles Place en Singapuro. La atletika stadiono kaj komerca centro en Hsinĉu,Tajvano, la Muzeo pri Nuntempa Belarto en Tajnano,Tajvano; dekunu skulptaĵoj en la Scienca Parko en Tajĉungo,Tajvano, ses subĉielaj skulptaĵoj en la Morgan Stanley konstruaĵo en Seulo, Sud-Koreio; Stelurbo en Seulo. Kvin skulptaĵoj en parko en Gŭiĝoŭo, Ĉinio; skulptaĵoj en malsanulejo ĉe Tajkang, Pekino, Ĉinio; kaj "Teo por Du" en la provinco Fuliang, Ĉinio.

Lia skulptaĵo en la negoca kvartalo Singapure havas alton de 18.5 metroj kaj ĝi estas konsiderita la plej alta skulptaĵo en Singapuro.

Belartaj Konceptoj[redakti | redakti fonton]

La Lasta Granda Fumanto
Skulptaĵo de David Gerstein en Skulptad-ĝardeno en Ramat Hasharon, Israelo

De la 1970-aj jaroj, Gerstein aspiris al kreado de arto kiu alparolu al la artan mondon, kaj samtempe estas restante komprenebla por la nefakuloistoj, laikoj. Lia uzado de koloro venis el deziro "kopii la naturon"; Ĉi tiu influencis la  koloruzado de li. Gerstein klarigis ke tiel, kiel la brile kolora frukto aŭ floro allogas insektojn nature, tiel ankaŭ celas lia laboro esti alloga por la observanto; kaj tiel, kiel la frukto ne nur estas alloga objekto, sed estas ankaŭ fonto de vitaminoj, tiel ankaŭ lia laboro enhavas aldonan valoron. "Mia uzado de kolor estas strategia," li eksplikis. "Ekzemple, mia verko "Ŝuomanio", kiu prezentas virinon kies hararo estas farita el ŝuoj, estas bunta kaj alora, sed ĝi esprimas kritikon pri la okcidenta konsumismo.

Gerstein asertas ke "povas esti arto por plezuro, en kiu sin kaŝe trovas ĝia pli profunda mesaĝo."

Alia gvidprincipo en la laboro de Gerstein estas eliri el la limoj de la galerio: "Mi volas detrui la nenaturan dividon inter muzeo kaj strato."

La uzado de Gerstein de viglaj, brilaj koloroj estis nomita "ornama" kaj "komerca." Gerstein diras: "La formoj kaj koloroj en mia laboro estas maniero komuniki. Tiuj kiuj gustumas la frukton malkovros ke ĝi ne nur belas, sed ĝi ankaŭ plenas je vitaminoj. Mia laboro La Homa Cirklo similas grandegan floron aŭ bukedon, sed subsurface estas silenta kritiko de la homa vivo; la kompreno ke ni venas el nenio, iras nenien, kaj dume, ni iradas cirkle, postkurante niajn vostojn. Kiu ajn elektu vidi la laboron kiel bukedo ornama, estas bonvenita. Sed se vi vidas la rolulojn kiuj konsistigas la Homan Cirklon, vi vidos ke ili ne estas belaj. Fakte, ili estas eĉ malbelaj. Sed la bildo estas entute bela kaj alloga."[19]

Elektitaj solludaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

 

  • 1971 Galerio Engel, Jerusalemo.
  • 1972 La Artista Domo, Jerusalemo.
  • 1980 Galerio Horace Richter, Tel-Avivo.
  • 1982 Galerio Horace Richter, Tel-Avivo.
  • 1984 Radius Galerio, Tel-Avivo (membro de Radius Grupo).
  • 1987 Israela Muzeo, Jerusalemo ("De Dudu al 3-D") Albert White Galerio, Toronto.
  • 1988 Ĥajfa Muzeo de Nuntempa Arto ("Kadroj").
  • 1989 Herzliya Muzeo ("Totemoj") - Albert White Galerio, Toronto - "Art 20" Internacia Arta Foiro, Basel.
  • 1992 Yavneh Arta Ateliero ("Pupiloj") - "Art Frankfurt" Internacia Arta Foiro.
  • 1993 Ashdod Muzeo ("Etenditaj Pupiloj").
  • 1994 Rosenfeld Galerio, Tel-Avivo ("Eltranĉaĵoj").
  • 1995 "Art Multiple", Düsseldorf Conzen Galerio, Düsseldorf.
  • 1997 "Ĉirkaŭitaj Homoj", Rosenfeld Galerio, Tel-Avivo - Conzen Galerio, Düsseldorf
  • 1999 Newbury Belarta Galerio, Boston - Stricoff Galerio, New York - Aduko Francio Fine Art, Lyon - Art Symbol, Parizo - Art Seiler, St Paul de Vence.
  • 2001 Galleria Silecchia, Sarasota, New York - Newbury Fine Art, Boston.
  • 2001 "Tango Sur Seine", pentraĵoj, Artista Domo, Jerusalemo.
  • 2001 "Pixul", Arta Galerio ĉe La Memora Centro, Kiryat Tivon.
  • 2001 "La Privata Sektoro", Meirov Municipa Arta Galerio, Holon.
  • 2002 Osklen Multimedia Space, Ipanema, Rio-de-Ĵanejrio, Brazilio.
  • 2002 Galerio de Peter, Nikozio, Kipro.
  • 2002 "Sen Preferata Koloro", Street Instalaĵo during Documenta, Kassel, Germanio.
  • 2003 Nord L/B Galerio, Hannover, Germanio.
  • 2003 Clube A Hebrica, Sao-Paulo, Brazilio
  • 2004 Galerie Am-Dom, Wetzlar, Germanio
  • 2004 "En konstanta movado" Municipa Galerio, Ness-Tsiona, Israel
  • 2004 Galeria Kreisler, Madridp, Hispanio
  • 2006 Due-Diligence, Städtische Galerie im Park, Viersen, Germanio
  • 2007 Gana arta Galerio, Seulo, Koreio
  • 2007 Galerio Ermanno Tedeschi, Milano, Italio
  • 2007 Catto Galerio, Anglio
  • 2008 Gana art Galerio, Seulo, Koreio
  • 2008 Ermanno Tedeschi Galerio, Romo, Italio
  • 2008 Mairie de Hesperange - Lŭembourg
  • 2008 Gana Galerio, Busan - Koreio
  • 2009 Momentum Art Galerio, Knokke, Belgio
  • 2010 "Sea, Mud & Salt", Drawings exhibition, The National Maritime Muzeo, Ĥajfo, Israel
  • 2010 Celebrating Forms And Colors, Galerio Ostendorff, Münster Germanio
  • 2010 Mathematician Muzeo, Gissen, Germanio
  • 2010 National Muzeo, Brasilia, Brazilio
  • 2010 Guang Xiang, Taipei, Tajvano
  • 2012 Guzzini Center, Milan, Italio
  • 2013 Belle Art Galerio, Danio
  • 2013 "Synergy" National Tsing Hua Universitato Arts Center, Hsinĉu, Tajvano
  • 2013 Gana Art Galerio, Seoul, S. Koreio
  • 2013 Guzzini Center, Milano, Italio
  • 2013 Ermano Tedeschi, Romo, Italio
  • 2014 Galeria de Arte Salduba, Saragoza, Hispanio
  • 2014 HTC Galerio, Taipei, Tajvano
  • 2014 Galerio Momentum at Bocholtz, Liege, Belgio
  • 2014 The Visual Arts Center Galerio, New Delhi, India
  • 2014 "Poezia Spegulo", ARTN SPACE, Ŝanhajo, Ĉinio
  • 2014 Catto Galerio, Londono, Anglio
  • 2014 Biac Art, Pekino, Ĉinio
  • 2014 Ostendorf Galerio, Munster, Germanio
  • 2014 Galerio Natura de Cinghua Universitato, Tajvano
  • 2014 Salduba, Zaragozo, Hispanio
  • 2015 "Farita en Germanio", Kunlabora verko - Gerstein / Otmar Alt Foundation, Bochum, Germanio
  • 2015 Galerie Dárt Perbet, Annecy, Francio
  • 2015 Galerie Montmartre, Parizo, Francio
  • 2015 Miva Galerio, Stockholm
  • 2016 Shenzhen Mix C, Ĉinio
  • 2016 Gana Galerio, Pusano, S. Koreio
  • 2016 Galeria D`Art Mar, Barcelono
  • 2017 "Tavoloj" - Hodiaŭa Arto Muzeo, Pekino, Ĉinio
  • 2017 Kellerman Galerio, Dusseldorf, Germanio
  • 2017 Kpopulous Galerio, Mykonos, Greece
  • 2018 Froots Galerio at 978 Pekino, Ĉinio
  • 2018 "XYZ" Galerie Duret, Parizo, Bruselo, Francio[20]
  • 2019 "SMALL IS BEAUTIFUL" - Froots Galerio, Ŝanhajo, Ĉinio
  • 2019 "BACK & FORTH" - Miva Galerio, Gothenburg / Malmö, Sweden
  • 2019 Belle Galerio, Danio
  • 2020 "Movanta Arto", Galerie Duret, Parizo & Bruselo, Francio & Belgio[21]
  • 2020 "U-Turn", Artists' House, Tel-Avivo
  • 2021 "Urba Sonĝo", Galerie Duret, Bruselo & Parizo, Belgio & Francio[22]

Elektita arto en publikaj spacoj[redakti | redakti fonton]

  • 1985 "Bicycle Rider", Hebrea Universitato, Mount Scopus, Jerusalemo.
  • 1988 Skulptita infanludejo, Parko Weiller, Jerusalemo.
  • 1989 "La Blanka Rajdanto", Urbo Lod.
  • 1992 "Kiosk", Israela Muzeo, Jerusalemo
  • 1992 Ses skulptaĵoj ĉe la arkeologia loko Avdat, la Negev.
  • 1993 "Granda Arbo", reklampanela projekto en Ramat Hasharon
  • 1994 "Ŝtupetaro de Motivoj", Malferma Muzeo, Tefen.
  • 1995 Du muraĵoj por Banko Leumi, Tel-Avivo - "La Florvazo", Banko Leumi, Rehovot
  • 1995 "La Eskalo de Jakobo", Israela Festivalo, Jerusalemo.
  • 1995 Arbo de Donantoj, La Scienca Muzeo, Jerusalemo.
  • 1996 "Scienca Oranĝo", Rehovot komerca & centra busstacio & Urbdomo
  • 1996 "Kapo ene de Kapo", la Hebrea Universitato, Jerusalemo
  • 1996 "Insulo de Floroj", Brigada Street, Herzliya.
  • 1997 "Super la kapo", Instalaĵo, Hebrea Universitato Givat Ram, Jerusalemo
  • 1997 "Pupiloj", Dizengoff Strato, Tel-Avivo.
  • 1998 "Bovino", Raanana Parko, Raanana.
  • 1998 "Romia Militisto", Bromford, Londono
  • 1998 "Monto de Katoj", Neve Amal, Herzliya.
  • 1999 "Tuta Mondo", Hebrea Universitato, Jerusalemo
  • 1999 Omaĝo al Nathan Alterman, Dizengoff Strato, Tel-Avivo.
  • 2000 "Spektantaro", Jerusalema Teatro, Jerusalemo.
  • 2000 Sep grandmezuraj murskulptaĵoj, Azrieli komerca centro, Tel-Avivo.
  • 2001 "Tago kaj Nokto", Azrieli Centro, Tel-Avivo.
  • 2001 "Koloroj el Naturo", Horev Centro, Ĥajfo.
  • 2001 "Aferoj kiuj venas de la Koro", Ramat Alon Parko, Ĥajfo.
  • 2002 "Anima Birdo", Holon.
  • 2002 "Digitala Sabra", Waddi Nisnass, Ĥajfo.
  • 2002 "Sen Preferata Koloro", Kassel, Germany.
  • 2002 "Ŝalom ĉe Israelo", Rabin Konstruaĵo, Centro pri Judismo, Hebrea Universitato, Jerusalemo.
  • 2003 "Blua Sireno", Kiryat Yam, Ĥajfo.
  • 2003 "Pinta Horo", Hebrea Universitato, Jerusalemo, Israelo
  • 2004 "Vojaĝo en la Korpon" Murinstalaĵo kaj ankaux sep etaĝoj kun murskulptaĵoj ĉe la Shaha Konstruaĵo, Rabin Medicincentrejo, Petah Tikva, Israelo
  • 2004 Skulptaĵoj por la "Rabin Medicincentrejo", Israelo
  • 2005 "Sunleviĝo" Mezlernejo, Aŝkelono, Israelo
  • 2005 "Papilioj", Mevaseret, Israelo
  • 2007 "Ohel Moed", Skulptado Parko, kibuco Hatzerim, Negev, Israelo
  • 2008 "Impeto" CBD, Singapuro
  • 2008 "Stelurbo", Seulo, Koreio
  • 2008 Ses skulptaĵoj ("Sportinsulo"), Netanya, Israelo
  • 2011 Hyundai Vendejo, Seulo, Koreio
  • 2014 Taikanga Loĝejo por Aĝuloj, Pekino, Ĉinio
  • 2014 Tri Memstarantaj Skulptaĵoj por Atletika Stadiono, Hsinĉu, Tajvano
  • 2014 Dekunu skulptaĵoj en la scienca parko en Tajĉungo, Tajvano
  • 2015 "Presence-Present", Gerstein / Alana Ruben, Jerusalemo Bienalo de Nuntempa Juda Arto
  • 2016 "Fenestroj" - kvar skulptaĵoj en Modiin, Israelo
  • 2017 Kvin Skulptaĵoj en Nacia Parko, Gŭiĝoŭo, Ĉinio
  • 2017 "Vojaĝo tra Miaj Ĝardenoj", Tajkanga Loĝejo, Pekino, Ĉinio
  • 2020 Vitraj Fenestroj, Ekstermuroj de la Tajkanga Arta Muzeo, Suĝoŭa Parko, Suĝoŭo, Ĉinio
  • 2020 "Boatoj" Suĝoŭa Parko, Suĝoŭo, Ĉinio
  • 2021 Arbo de Donantoj, Soroka Malsanulejo, Gdolim MeHahaim konstruaĵo, Be'er Sheva, Israelo
  • 2021 "Tornado", Hsinĉu, Tajvano
  • 2021 Ses subĉielaj skulptaĵoj en la Morgan Stanley konstruaĵo en Seulo, Koreio
  • 2021 "Teo por Du" en Fuliang Provinco, Ĉinio

Libroj pri Gerstein[redakti | redakti fonton]

  • David Gerstein "Pasinteco kaj Nuno" (2012) Skira ISBN 978-88-572-1064-3
  • Balkonoj, David Gerstein (1984) Domino Eldonejo, Israelo
  • David Gerstein, "Laboroj" (2010) ISBN 9659149123
  • Gerstein Skulptaĵoj (2008), Adar Eldonejo, Israelo
  • David Gerstein Pentras La Hagadon, Rabin Medicincentra Eldonejo, 2015

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Vidaj artoj en Israelo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Ministry of Culture-Local Happenings". Archived.
  2. In 1980 Gerstein was awarded the Ben-Yitzhak Israel Museum Prize for illustrations for book by Uri Orlev, Siamina and the Cats of Yemin Moshe, Am Oved Publishers, Tel Aviv 1979. See: The Big Book of Illustrators, Nurit-Shilo Cohen, ed., Israel Museum, pub., 2005.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 Naomi Aviv, David Gerstein Sculptures, Catalogue, Rosenfeld Gallery, pub., 1997
  4. In 1980 Gerstein was awarded the Ben-Yitzhak Israel Museum Prize for illustrations for book by Uri Orlev, Siamina and the Cats of Yemin Moshe, Am Oved Publishers, Tel Aviv 1979. See: The Big Book of Illustrators, Nurit-Shilo Cohen, ed., Israel Museum, pub., 2005.
  5. 5,0 5,1 Dana Gilerman, "True to the Original", Ha'aretz, Nov. 14, 2008
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 Avraham Eilat, Sea, Mud and Salt, National Maritime Museum, Haifa, pub., 2010
  7. Irena Gordon, Introduction to David Gerstein, Sculptures, Studio Gerstein pub., 2006
  8. "מוזיאון ישראל מרכז מידע לאמנות ישראלית - תערוכות: גרשטיין, דוד (דודו)". museum.imj.org.il. Retrieved 2021-05-04. https://museum.imj.org.il/artcenter/newsite/he/exhibitions/?artist=%D7%92%D7%A8%D7%A9%D7%98%D7%99%D7%99%D7%9F,%20%D7%93%D7%95%D7%93%20(%D7%93%D7%95%D7%93%D7%95)&list=%D7%92
  9. https://www.moc.gov.tw/en/information_261_77657.html
  10. See, for example, Duma Key by Stephen King
  11. Wong Mun Wai, Singapore's tallest public sculpture in the CBD is completed, Channel NewsAsia, at: http://www.channelnewsasia.com/stories/singaporelocalnews/view/320058/1/.html, retrieved: 09.10.2011
  12. 12,0 12,1 Meir Ronen, The Jerusalem Post, March 13, 1978
  13. 13,0 13,1 Yona Fisher, Balconies, Domino Pub., 1984, p.3
  14. 14,0 14,1 See for example: David Gerstein, Long Live Pluralism", Yediot Achronot, March 2, 1978
  15. Amnon Barzel, Ha'aretz, Feb. 19, 1971
  16. David Gerstein, Balconies, Domino Pub., 1984
  17. Irena Gordon, Boundless Painting, David Gerstein Sculptures, Gerstein Pub., 2008
  18. Ruti Rubin, "From Eli Ohana To Marcel Duchamp", Hadashot, March 24, 1987
  19. 19,0 19,1 {{http://www.mouse.co.il/CM.articles_item,1050,209,29730,.aspx
  20. "XYZ" https://www.galerieduret.com/fr/expositions/xyz-2018-827
  21. "Art in Motion". https://www.galerieduret.com/fr/expositions/art-in-motion-2020-816
  22. Urban Dream 2021, https://www.galerieduret.com/fr/expositions/urban-dream-2021-842

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

[[Kategorio:Paĝoj kun nereviziitaj tradukoj]]