Uzanto:Fojnejo/provejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uzanto:Fojnejo/provejo 2


Siriuso
Vera DUOPA STELO

Situo de Siriuso en la vintra ĉielo.
Situo de Siriuso en la vintra ĉielo.

Historio de esploro
Trovinto AGC 1 (Alvan Graham Clark)
Dato de trovo 1862-01-31
Indikoj treege malfacile observebla
Duopa eco
(Jaro 2020)
Orientiĝo θ 68,07 °
Interspaco ρ 11,193 "
Observaj datumoj por ambaŭ
(Epoko 2000)
Rektascencio α 06h 45m 08,92s
Deklinacio δ -16° 42' 58.0"
Videbla magnitudo (m) -1,46
Konstelacio Granda Hundo
Distanco 8,6 ± 0.04 lj
2,64 ± 0,01 pc
Paralakso 379,21 ± 1,58 mas
Radia rapido -5,50 km/s
Movo:
 je rektascensio -546,01 mas/j
 je deklinacio -1 223,07 mas/j
Aĝo 238 000 000 j
Fizikaj ecoj A
Videbla magnitudo (m) -1,46
Absoluta magnitudo (M) 1,43
Speco Ĉefa sekvenco
Spektroklaso A1Vm
Kolorindico (B-V) 0,01
Maso 2,12 ± 0,06 
Radiuso 1,711 ± 0,013 
Lumeco 25,4 ± 1,3 
Surfaca temperaturo 9 900 ± 200 K
Kvanto de pezaj elementoj 0,5
Fizikaj ecoj B
Videbla magnitudo (m) 8,53 ± 0,05
Absoluta magnitudo (M) 11,43 ± 0,05
Speco Blanka Nano
Spektroklaso DA2
Kolorindico (B-V) -0,120
Maso 0,978 ± 0,005 
Radiuso 0,00864 ± 0,00012 
Lumeco 0,027 
Surfaca temperaturo 25 193 ± 37 K
Orbitaj ecoj

Orbito 2017
Orbito 2017

Periodo 50,1284 j
Nomoj kaj Numeroj
Diversaj nomoj el
diversaj kulturoj
Hundostelo, Aschere, Canicula, Al Shira, Sothis, Alhabor, Mrgavyadha, Lubdhaka, Tenrösei
Priskribo far Bayer α CMa (α Canis Majoris)
Priskribo far Flamsteed 9 CMa (9 Canis Majoris)
Bonner Durchmusterung BD -16°1591
Katalogo de brilaj steloj HR 2491
Katalogo far Henry Draper HD 48915
Katalogo de Smithsonian 
Astrophysical Observatory
SAO 151881
Hipparcos-a katalogo HIP 32349
Tycho-a katalogo TYC 5949-2777-1
FK5-a katalogo FK5 257
LHS-a katalogo LHS 219
GJ-a katalogo GJ 244
Katalogo : Aitken 
Double Stars
ADS 5423
Katalogo : Washington
Double Stars
WDS J06451-1643
vdr
La Vintra Triangulo kunligas Siriuson (malsupre), Procionon (supre maldekstre) kaj Betelĝuzon (supre dekstre)

Siriuso estas la ĉefstelo de la konstelacio Granda Hundo (α Canis Majoris = α CMa).

Ĝi havas luman videblan magnitudon de −1,46, kaj tial estas la plej brila stelo de la ĉielo. Pro tio ĝi estas fonto de mitoj kaj legendoj.

Ĝi apartenas al la suda parto de la tera ĉielo, sed estas videbla ĝis latitudo de 73 nordaj gradoj. Plej bona videblo estas en decembro kaj januaro, kiam ĝia pozicio kontraŭas tiun de la Suno.

Kvankam Siriuso aperas kiel unu stelo, ĝi vere konsistas el du steloj: Siriuso A estas ĉef-sekvenca stelo, Siriuso B estas blanka nano kun malforta lumo.

Ĝi estas unu el la steloj plej proksimaj al Suno (ĉirkaŭ 8,6 lumjaroj).



Fizikaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Siriuso A[redakti | redakti fonton]

Siriuso A estas stelo de la ĉefa sekvenco de spektrotipo A1 en la lumokategorio V kun aldona m por metalriĉa. Ĝia maso estas ĉirkaŭ 2,1 oble pli granda ol tiu de la Suno. Dank al interferometraj mezuroj, ĝia diametro estas 1,7 oble pli granda ol tiu de la Suno. La lumpotenco de Siriuso estas 25 oble pli granda ol tiu de la Suno. La temperaturo de la plej supraj tavoloj atingas 10 000 K (Suno: 5 778 K).

La rotacio de la stelo dikigas la spektrajn liniojn pro la Doppler-efekto. Tiu fenomeno eblas ekmezuri la ekvatoran rapidecon. Ĝi estus ĉirkaŭ 16 km/s, kio signifas ke ĝia rotacio daŭras ĉirkaŭ 5,5 tagojn. Tiu ega malrapideco forigas ĉiujn eblecojn mezuri polusan platiĝon. Male la simile granda stelo Vego havas ekvatoran rapidecon je 274 km/s, multege pli rapide, tiom ke aperas ŝveliĝo ĉe la ekvatoro.

Komparo de la diametroj de la du paroj : Suno-Tero kun la duopa stelo Siriuso.

La lumspektro de Siriuso A montras dikajn metalajn liniojn. Tio estas pro riĉiĝo de ĥemiaj elementoj pli pezaj ol heliumo, kiel la videblaj sorbaj linioj de la fero. La kvanto de fero kompare al tiu de la hidrogeno en ĝia atmosfero estas tri oble pli granda ol tiu de la atmosfero de la Suno (tiel nomata metalkvanto de [Fe/H]=0,5). Oni supozas ke la granda propocio de pezaj elementoj observitaj en la stela atmosfero ne reprezentas la proporcion en la tuta stelo sed estas pro la supreniro de la pezaj elementej en la maldikan tavolon de la supra parto de la konvekta regiono.

La gas- kaj polv-nuboj, kiuj transformiĝos samtempe en Siruson A kaj Siriuson B, kongrue kun la stela evolua modelo, atingos tiun transformiĝon post ĉirkaŭ 4,2 milionoj da jaro, dum kiu la produkto de energio pro la malrapide komencanta kernofuzio malsuperas, ĉirkaŭ la duono, la liberiĝo de energio pro malvastiĝo. Post dek milionoj da jaro fine ekvilibriĝas la tuta produktita energio pro la kernofuzio. Siriuso A estas hodiaŭ ordinara stelo de la ĉefa sekvenco en kiu hidrogeno brulas. Ĝia energio fontas ĉefe pro la Bethe-Weizsäcker-Ciklo en kerna temperaturo ĉirkaŭ 22 000 000 K. Pro la altega temperatur-kondiĉio de la fuzi-meĥanismo, la transporto de la produktita energio en la kerno estos plej parte konvekta. Ekster la kerno, la transporto de energio estas radia, ĝis sub la plej supra stela tavolo en kiu ĝi denove estas konvekta (vidu ankaŭ stela strukturo).

Siriuso A finuzos sian hidrogen-stokon dum la venonta miliardo da jaro, Ĝi iĝos tuj poste ruĝan giganton kaj ĝi finiĝos kiel blanka nano 0,6 sun-masa.


Siriuso B[redakti | redakti fonton]

Prezento[redakti | redakti fonton]

Siriuso B, la treege malbrila kunstelo de Siriuso A, estas la plej proksima blanka nano apud la sun-sistemo. Ĝi estas nur tiel granda kiel la Tero kaj, pro ĝia proksimeco, ĝi estas unu el la plej studitaj blankaj nanoj. Ĝi havis gravegan rolon en la malkovro kaj la priskribo de la blankaj nanoj. Ĝia observado estas bedaŭrinde treege malfaciligita pro blindigeco de la tuj najbara Siriuso A. Siriuso B havas 98 % mason de la Suno sed nur 2,7 % ĝian brilecon.

Foto far Teleskopo Hubble.
Siriuso A estas le plej brila stelo en la centro kun la lumaj difraktaj kruco kaj ringoj pro la teleskopo mem.
Siruso B estas la tre eteta blanka punkto sube, maldekstre, proksime de unu el la branĉoj de la kruco.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Friedrich Bessel rimarkis en 1844a, post sintezo de plurjaraj observadoj, ke la propra movo de Siriuso ne estis laü linio. Li ligis tiun fuŝmovon al la influo de najbara stelo kiu rondiras ĉirkaŭ ĝi kaj kies rondiro daŭras duonjarcenton. Mirinde, kvardekon da jaro post la antaŭvido de William Herschel, oni montris la ekziston de fizike ligita duopaj steloj. Sed la ĝisnun konataj duopaj steloj havis du aŭ pli da videblajn komponantojn. Ke la supozita kunstelo de Siriuso ne estu ĝisnun vidita de iu ajn ne timigis Bessel : « Ke aro da steloj estu videblaj, pruvas evidente nenion kontraŭ la ekzisto de aro da nevideblaj steloj. »

Christian Peters, en 1851a, proponis, en sia tezo, la rondirad-daüron de la kunstelo je 50,093 jaroj kaj ĝian mason pli ol ses Jupitermaso, konstatis fortegan ekscentrecon de la orbito kaj kalkulis efemeridon kiu antaŭvidis ĝian estontan pozicion. Eĉ per tiu helpilo, neniu ekobservis ĝin, ĝis la 31a de januaro 1862a kiam Alvan Graham Klark, unu el la filoj de Alvan Klark, Boston-a instrument-konstruisto, provis ĵus finkonstruitan lenson por objektivo celante Siriuson kaj konstatis : « Patro, Siriuso havas kunstelon ». Ekde tiam li plu observadis Siriuson B, kiu laŭ sia orbito, malproksimiĝis ĝis 1870a kaj denove proksimiĝis al Siriuso A ktp. Ekde tiam li observadis diverse kaj multe, li malkovradis kaj li mezuradis.

Nunaj konoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam la du globoj havas kvazaŭ la saman diametron, Sirius B (stelo) havas densecon proksimume 350 000 oble tiun de la Tero (planedo)

Siriuso C[redakti | redakti fonton]

Siriuso A kaj B kiel duopa stelo[redakti | redakti fonton]

Desegno de la vera orbito de Siriuso B ĉirkaŭ Siriuso A laŭ la modelo de 2017, se eblus flugi super la norda parto de la orbito. Dekstre, la distancoj en la Sunsistemo je la sama skalo.

Siriusaj movoj[redakti | redakti fonton]

Propra movo[redakti | redakti fonton]

Siriusa stelamaso[redakti | redakti fonton]

Movo rilate al la Suno[redakti | redakti fonton]

Videblecoj[redakti | redakti fonton]

Komparo de ĝia brilo kun tiu de aliaj steloj[redakti | redakti fonton]

Siriuso tra la tempo[redakti | redakti fonton]

Origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

La plej malnova tradicia mencio de Siriuso (helene Σείριος, Seirios) aperas en la 7a jarcento a.K. en la Heziod-a verko Laboroj kaj Tagoj. La origino de la nomo estus ligita al diversaj signifoj : Leŭkozo (la blankulino) nomas unu el la sirenoj (Seirenes) de la helena mitologio. La ebla ligo de Siriuso al trembrila blanka lumo estas tiom diskutita kiom la traduko de Seirios kies senco estus trembrile varmega kaj fajra. Laste estus alia ligo kun la hindeŭropa radiko *tueis-ro kies senco estus svingiĝitrembrilegi. Sed kelkaj fakuloj tute ne konsentas kun tiu lasta ebleco.

Siriuso sine de aliaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

Egiptoj[redakti | redakti fonton]

Sumeroj kaj Mezopotamio[redakti | redakti fonton]

Helena kaj Romia periodoj[redakti | redakti fonton]

Nordameriko kaj Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Insuloj de la suda hemisfero[redakti | redakti fonton]

Siriuso ĉe la Dogonoj[redakti | redakti fonton]

Siriuso aperas mirige kiel gravega stelo ekde la prahistoria epoko en la mitoj, en religioj kaj en la kutimoj de diversaj kulturoj en kiuj nur maloftaj spuroj nun atingeblas.

Ĉiela mapo el Ĉinio desegnita en 1052 laŭ la tradicioj.
Siriuso videblas ĉe la centro, iom pli maldekstre kaj iom sube, celita per la sago de la arko iom sube
Redesegnaĵo de ĉi-supra mapo laŭ okcidentaj,nunaj kutimoj.
Male al la Ĉina mapo, hodiaŭ estas kutimo desegni brilajn stelojn kiel dikajn punktojn, kaj malbrilajn kiel maldikajn.


Bilidigo de la vidpunkto de Tomaso de Akvino. La sago ligas la Tri Reĝojn al Siriuso

Tiu graveco daŭris ĝis la Mezepoko dum kiam Tomaso de Akvino klopodis reordigi la stelaron laŭ kristana vidpunkto. Interalie li vidis la tri stelojn de la Balteo de Oriono kiel la Tri reĝojn kaj Siruson kiel la Stelon de Bet-Leĥem.

La nunaj astronomoj asertas ke la ŝajna lumeco de Siriuso ŝanĝiĝis vere malmulte en la antikveco kaj restis je -1,41 mag. La tiama malproksimeco ĉirkaŭis 8,8 lumjaroj. Tiu graveco aspektas kiel granda mistero.

Se la antikvaj aŭtoroj pravas, la homaro estis atestantoj de la evoluo de Siriuso de brilege ruĝa stelo (ĉirkaŭ -13 mag (tiom kiom la plena Luno) antaŭ 15 000 jaroj) al nuna blankeca stelo. Tiu graveco tuj klaras.

Problemo de la koloro de Siriuso[redakti | redakti fonton]

Nun ĝi aspektas blanka-blua. Sed laŭ diversaj fontoj ĝi aspektis ruĝa.

Mitoj de la Ĝemeloj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Mircea Eliade, la mitoj respegulus ia-maniere neklarigeblajn observaĵojn.

Nome la mito de la ĝemeloj kiu inter alie aperas sub la formo de la legendo de Gilgameš. Tiu rakonto priskribas la vivon de du ĝemeloj unu blanka kaj eterna la alia ruĝa kiu mortas. Ĉu ne priskribo de la eterna stelo, nome la Suno kaj la ŝanĝo de la koloro de treege videbla ruĝa stelo al blanka-blua stelo videbla nur nokte, nome Siriuso?

Aliaj legendoj priskribas ruĝegan stelon, videblan dum la tago apud la Suno, kiu iom post iom malaperis.

Interalie la mito de la Ĝemeloj, Kastoro kaj Polukso, Laŭ pluraj aŭtoroj, Kastoro mortis kaj Polukso plu vivis. En la ĉielo, la du steloj estas najbaraj, kiel iam Siriuso kaj la Suno, kaj apartenas al la konstelacio Ĝemeloj. Kial ne ligi la sorton de Kastoro al la ne klariglebla evoluo de la lumeco de Siriuso?

Praobservadoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la Egiptoj la inundoj de la Nilo estis anoncitaj post la kosmoapero de Siriuso. Tio eblis nur se Siriuso estis multe pli brila ol hodiaŭ (kvazaŭ tiom kiom la plena Luno).

Laŭ Marcel Griaule, la popolo Dogono jam konis, nudokule, la ĉeeston de Siriuso B, malkovrita nur ek la XIXa jarcento en Eŭropo per teleskopo. Sed Siriuso B estas blanka nano do restaĵo de ruĝa giganto. La Dogonoj konstatis nur ke ĉiuj 50 jaroj ĝia lumeco forte ŝrumpis kaj revenis al la antaŭa lumeco post unu jaro. Ilia klarigo estas ke doktoro kuracis tiun gravegan stelon dum unu jaro. La nunaj pristudoj montras ke ruĝa giganto iĝas pirforma pro la proksima najbareco de la kunstelo. Do dum la rondiro, la pinto de la piro celas nian observdirekton. Ĉar ĝi pli malproksimas al la centro de la ruĝa giganto, ĝi varmas malpli ol la cetero de la ekstera tavolo do ĝi malpli brilas. Tiu ŝrumpo de brileco estis videbla dum proksimume unu jaro. Hodiaŭ eblas rekonstrui la situacion sed kompreneble tute ne plu estas observebla por Siriuso, sed sur aliaj duopaj steloj kiuj estas nun en la iama stato de Siriuso.

La nunaj astronomoj asertas ke la ŝanĝo de koloro tute ne eblas en nur 2 000 jaroj. Sed se Siriuso estis de ĉiam ruĝa stelo ek de kiam la homaro observis la ĉielon kaj ŝanĝiĝis dum la lastaj 12 000 jaroj kaj eĉ pli antaŭe, tio estas kredebla ĉar tiu limo ne plu ekzistas. -->