Saltu al enhavo

Uzanto:Linsenesser/ludejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ne tre pluŝa urso "Wilbär"
La granda verda domo de Wilhelma.

Wilhelma estas la nomo de la zoologia-botanika ĝardeno en Stuttgart (Stutgarto), Germanujo, kiu estas konata pro sia plenkreskigodomo por idoj de homedoj („homsimioj“), kiujn ties patrinoj en iuj zooj de Eŭropo rifuzis akcepti.

La zoologia-botanika ĝardeno Wilhelma troviĝas en historiisma kastelparko samnoma, el la jaro 1846, en la urboparto Bad Cannstatt, kiun oni transformis kaj kompletigis por la bezonoj de la zoo kaj botanika ĝardeno. La ideon, uzi la historian parkon por zoo, iniciatis la stutgarta ĝardenisto kaj aŭtoro Albert Schöchle, kiu ankaŭ fariĝis la unua direktoro de la zoo.

Wilhelma montras sur proksimume 30 ha ĉirkaŭ 8.900 bestojn el la tuta mondo kaj kun siaj preskaŭ 1.100 specioj ĝi estas la dua plej speciriĉa zoo de Germanujo, post la Zoologia ĝardeno de Berlino. Krome Wilhelma prezentas ĉirkau 5.800 plantospeciojn el ĉiuj klimatozonoj de la Tero.

En la jaro 2007 pli ol du milionoj da gastoj vizitis la zoologia-botanikan ĝardenon Wilhelma.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]