Váchartyán
Váchartyán (vAchartjAn) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Vác. Ŝajnas, hartyán estas la praa hungara horka (=moŝto).
Bazaj informoj
- 47° 43′ 29″ N 19° 15′ 34″ O / 47.72472 °N, 19.25944 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 43′ 29″ N 19° 15′ 34″ O / 47.72472 °N, 19.25944 °O (mapo)
- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 1700
- Poŝtkodo: 2164
- Telefonprefikso: 27
Situo
Váchartyán situas laŭ traira flankovojo kaj laŭ fervojo inter Aszód kaj Vác.
Historio
La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste avaroj setlis. Dum la turka erao la vilaĝo senhomoĝis. Poste alvenis hungaroj kaj slovakoj. La copfa kalvinana preĝejo en 1785 konstruiĝis, sed estas ankaŭ katolika preĝejo. Kastelo de Rudnai en 1882 konstruiĝis, en la kastelo de Gosztonyi (gostonji) kulturdomo funkcias. En 1949 Ruĝa Pugno, en 1951 Konstitucio kolĥozoj formiĝis.