Vértestolna
El Vikipedio
Vértestolna (vErteŝtolna) estas malgranda vilaĝeto en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Tata. Vértes estas nomo de la monto.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 17 km²
- Loĝantaro: 500
- Poŝtkodo: 2833
- Telefonprefikso: 34
Geografio [redakti]
Vértestolna situas laŭ traira flankovojo. Tata 12, Tatabánya 16, Tarján etendiĝas 4 km.
Historio [redakti]
Loko de Vértestolna estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el 1337 en formo Tolma. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1733 grafo Esterházy invitis germanojn, kiuj refondis la vilaĝon.
Apartenas al la vilaĝo eksvilaĝo nomata Kovácsi (kovAĉi), kiu en dokumentoj aperis en 1364 en formo Marco de Koacy. Post la turka detruo ĝi neniam renaskiĝis.
Vidindaĵoj [redakti]
- rombaroka katolika preĝejo el la 18-a jarcento
- kapelo