Valentin Janin
El Vikipedio
| Valentin Janin | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | Valentin Janin | |
| Dato de naskiĝo | 6-a de februaro 1929 | |
| Loko de naskiĝo | Vjatka | |
| Okupo |
historiisto, arkeologo, filologo kaj fakulo pri historio de la Novgoroda respubliko kaj pri betulŝelaj dokumentoj
|
|
| Aĝo | 84 | |
Valentin Janin (ruse Валентин Лаврентьевич Янин) (naskiĝis la 6-an de februaro 1929 en Vjatka) estas rusa historiisto, arkeologo, filologo kaj fakulo pri historio de la Novgoroda respubliko kaj pri betulŝelaj dokumentoj
Janin estas ano de la Rusia akademio de sciencoj, membro de la Komisiono pri aparte valoraj kulturaj objektoj ĉe Prezidento de Rusia Federacio, prezidanto de la Rusia fondaĵo pri kulturo, membro de la konsilantaro ĉe la Ministerio pri kulturo, honora civitano de Velikij Novgorod, redakciano de kelkaj sciencaj revuoj (inter kiuj Rusia arkeologio kaj Informilo de la Moskva universitato).