Valladolid (Yucatán)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valladolid
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97780–97792
Kodo laŭ INEGI 31 102
Retpaĝaro http://www.valladolid.gob.mx/
Politiko
Urbestro Mario Alberto Peniche Cárdenas
Demografio
Loĝantaro 68 863
Loĝdenso 75 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 37′ N, 88° 8′ U (mapo)20.616666666667-88.133333333333Koordinatoj: 20° 37′ N, 88° 8′ U (mapo) [+]
Alto 25 m
Areo 867,8 km² (86 780 ha)
Horzono UTC -6
Valladolid (Jukatanio)
Valladolid (Jukatanio)
DEC
Valladolid
Valladolid
Situo de Valladolid
Valladolid (Meksiko)
Valladolid (Meksiko)
DEC
Valladolid
Valladolid
Situo de Valladolid

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valladolid Municipality [+]
vdr

Valladolid estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Valladolid. La komunumo situas en la sudorienta parto de Yucatán en la regiono 2 "Oriente", kiu limas al la al la federacia subŝtato Quintana Roo en la oriento kaj sudo, al la regiono 1 "Litoral Oriente" en la nordo, al la regiono 4 "Centro" en la nordoriento kaj al la regiono 5 "Centro Sur" en la okcidento. Eta parto en la sudo krome limas al la regiono 9 "Sur". La komunumo limas norde al Temozón, sude al Cuncunul, Tekom kaj al Chichimilá, oriente al Chemax kaj okcidente al Cuncunul kaj Uayma.

La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31102.

La situo de la regiono 2 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 68863 loĝantojn. El tiuj estis 34031 viroj kaj 34832 virinoj. La komunumo havas surfacon de 867,8 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 25 metroj super la marnivelo. Al la komunumo entute apartenas 223 urbetoj aŭ loĝlokoj. La ĉefaj estas Valladolid (ĉefurbo), Popolá, Yalcobá, Kanxoc kaj Xocem.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 79,8 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25,7 . Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto. Plej ofte la vento blovas de la sudoriento kaj nordoriento.

Hidrogeografio[redakti | redakti fonton]

Sur la komunuma teritorio nek ekzistas riveroj, nek riveretoj. Estas nur subteraj akvofluoj konataj kiel cenotoj. Kelkfoje la tegmento de tiuj subteraj fluoj detruiĝas kaj estas lagoj, kiuj estas aprezataj pro sia natura beleco. Plej konataj en Valladolid estas la cenoto Zací, kiu situas en la ĉefurbo kaj la kaverno kaj cenoto Dzitnup kiu situas proksimume 6 kilometrojn for de Valladolid.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 35462 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 28799 scipovis legi kaj skribi kaj 6609 personoj estis analfabetoj. Do 18,64% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 56776 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 31329 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 55,2% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio estas eksterordinare granda parto de la loĝantaro. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán kaj en Valladolid estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano. En Valladolid tamen ankaŭ estas personoj kiuj parolas alian indiĝenan lingvon kiel ekzemple la mihan lingvon.

La plej granda parto de la loĝantoj de Valladolid estas katolikoj (ĉirkaŭ 80 % de la loĝantaro, kiu aĝas pli ol 5). Ĉirkaŭ 7% estas protestantoj. 13% apartenas al aliaj religioj.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de Jukatanio la komunumo estas la tria plej grava regiono ekonomie, nur post Mérida kaj Tizimín. Ĉefaj aktivecoj estas la agrikulturo maizo, la bestbredado, la produktado de manartaĵoj, komerco kaj turismo. La komunumo havas privilegian situon ĉe la grava strato Mérida - Cancun. Pro tio la tre gravaj arkeologiejoj Chichén Itzá, Tulum kaj Cobá estas tre facile atingeblaj de la komunumo. Krome la komunumo havas proprajn turisme interesajn arkeologiejojn kiel ekzemple Kumal, Xkŭil, Xkakuil, Dzoyolá kaj Xkax (por nomi nur la plej gravajn).

Politiko[redakti | redakti fonton]

La nuna komunuma prezidanto estas Mario Alberto Peniche Cárdenas de la PRI: Revolucia Institucia Partio Jen sekvas listo de ĉiuj komunumaj prezidantoj post 1941:

  • C. Julian Aguilar 1941-1942
  • C. Santiago Centeno 1943-1945
  • C. Manuel J. 1945-1946
  • C. Ermilo Alcocer 1947-1949
  • C. Víctor Mendoza Gomez 1950-1952
  • C. Ramón Escalante A. 1953-1955
  • C. Francisco Alcocer V. 1956-1958
  • C. José Rodríguez H. 1959-1961
  • C. Alvaro Rosado E. 1962-1964
  • C. Francisco Medina Núñez 1965-1967
  • C. Luis Sosa Sabido 1968-1970
  • C. Luis F. Novelo Alpizar 1969-1970
  • C. Juan Alcocer Rosado 1971-1973
  • C. Clemente Orozco Romero 1974-1975
  • C. Victor Gomez Escobedo 1976-1978
  • C. Clemente Alcocer Rosado 1979-1981
  • C. Miguel Rivero Castillo 1982-1984
  • C. Gonzalo Escalante Rosado 1985-1987
  • C. William H. Centeno Machain 1988-1991
  • C. Liborio Vidal Aguilar 1991-1993
  • C. Gonzalo de J. Cervera Bonilla 1994-1995
  • C. Francisco Javier Canton y Godoy 1995-1998
  • C. Miguel Angel Díaz Alcocer 1998-2001
  • C. Roger David Alcocer García 2001-2004
  • C. Jesús Manuel Chacón Vivas 2004-2005
  • ND 2005-2007
  • C. Mario Alberto Peniche Cárdenas 2007-2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]