Valverde del Fresno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Valverde del Fresno

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Ana Isabel Pérez López (PSOE)
Retpaĝaro www.valverdedelfresno.es
Demografio
Loĝantaro 2.509  (2009)
Geografio
Areo 197.29
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la municipa teritorio de Valverde del Fresno en la nordokcidenta pinto de sia provinco
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Valverde del Fresno (Verda valo de la Frakseno) (Valverdi du Fresnu en loka lingvo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas valverdeños. La censita populacio en 2009 estis de 2.509 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Valverde del Fresno estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Gata, je altitudo de 498 m; je 120 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 180 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed nur je 16 km de la landlimo kun Portugalio.

Ĝi limas okcidente kun Penamacor (Portugalio), norde kun Navasfrías (provinco de Salamanko) kaj oriente kaj sude kun Eljas, San Martín de Trevejo, Villamiel kaj Cilleros. La portugala lima teritorio formas parton de nautra rezervejo dediĉata al zorgo de malprobabla ekzisto de Iberia linko.

Lia geografia situo, en valo orientita sude al la deklivo de la Centra Sistemo kaj de tre malfacila aliro laŭ ŝoseo ĝis komencoj de la 1990-aj jaroj, favoris la konservadon de pejzaĝo, propra lingvo, tradicioj kaj formoj de vivo kampara en stato multe pli sentuŝa ol en aliaj lokoj de la Nordo de Ekstremaduro. Lia ŝirmita situo ĝin donas privilegiitan mikro-klimaton kun freŝaj someroj kaj vintroj de malmulta malvarmo, kio favoras kultivojn malfacile troveblajn en aliaj tre proksimaj lokoj. Valverde del Fresno troviĝas sub unu el la atmosferoj lumaj malpli poluitaj de Eŭropo, estante loko tre agnoskita por la observoj astronomiaj.

La areo de ties teritorio estas de 197.29 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

En la ĉirkaŭaĵo estas homoformaj tomboj, restaĵoj de orminejoj de prakistoria epoko kaj restoj de mezepokaj setlejoj.

Propra lingvo[redakti | redakti fonton]

En Valverde del Fresno kaj ĝenerale en la valo de Xálima ekzistas ĉu dialekto ĉu lingvo kiu ekzistas el la 13a jarcento pro koloniigo fare de enmigrantoj de la nordo de la duoninsulo. Ĉi tiu lingvo estas konata per multnombraj nomoj: Xalimés, Valegu, A Fala , A Nossa Fala; ĝi estas parolata de ĉirkaŭ 5000 personoj en la propra valo krom pli da ĉirkaŭ 3000 elmigrintoj. En Valverde ĉi tiu propra lingvo ricevas la nomon de "Valverdeiru" aŭ "chapurrau", en la apuda loko de Eljas estas nomata "lagarteiru" kaj, en San Martín de Trevejo, "mañegu". Ekzistas granda diskutado pri ties origino, sed certas la sociologia fakto de la ekzisto de multnombraj familinomoj, nomoj de lokoj, arkitekturo kaj inkluzive gastronomio de origino evidente astur-leona kaj galega-portugala.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tipaj domoj de Valverde del Fresno

Agrikulturo kaj brutobredado. Iame tradicie kontrabando: nun rura turismo.

La ĉefa ekonomia fonto de la zono estas la olivoleo. Aliaj ekonomiaj fontoj estas la brutobredado, la vinberoj, la ligna industrio kaj en plej malgranda mezuro, sed kreskanta, la sektoro de rura turismo. Valverde estas pro sia situo kaj grandeco la vilaĝo kun plej granda koncentriĝo de privataj kaj publikaj servoj de la tri kiu laŭigas la Valon de Xálima. Inter la jaroj 40-aj kaj 80-aj Valverde subtenis gravan ekonomian aktivecon ĉiam ligitan kun la trafiko de varoj kun la apuda lando: la kontrabando estis la savo por la malgranda parto de la loĝantaro kiu ne vidiĝis devigita elmigri al zonoj pli prosperaj de la Nordo de Hispanio kiel Eŭskio kaj Katalunio, kaj eĉ al Francio, Svisio kaj Germanio, kio okazis amase en aliaj vilaĝoj de la regiono.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La reveno de la enmigrintoj, dum la 1980-aj jaroj, havis kiel konsekvenco furiozan aktivecon konstruan kiu signifis gravan multobligon kaj senordan de la urba surfaco kaj la sekva perdo de la splenda tradicia arkitekturo kaj la tipismo. De la 1990-aj jaroj, kun novaj aliroj, la fenomeno de la kampara turismo kaj la malsupreniro de la konstruo, oni iniciatis timeman revenon al la arkitekturaj originoj kaj plej granda sentiveco al la tradicia estetiko de la regiono, ne ĉiam akompanita de la publikaj institucioj pro konstruaĵoj modernegaj kaj maltaŭgaj kiaj la "Domo de la Vilaĝo aŭ de Kulturo", la "Polideportivo" aŭ la "Centro de Sano".

Krome estas preĝejo de la 16 jarcento kaj du ermitejoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]