Vandaloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vandaloj prirabas Romon, Heinrich Leutemann (1824-1904)

Vandaloj estis ĝermana popolo, kiu eble devenis de Vendsyssel en Norda Jutlando. Laŭ la unuaj mencioj ili vivis iam preter Odro kaj en la 2-a jarcento atakis kun aliaj ĝermanaj triboj Romion. La romianoj setligis ilin fine de la 2-a jarcento en Dakio. En la 4-a jarcento ili translokiĝis al Panonio. Ili fuĝis for de la hunaj atakoj al Gaŭlio, ĉ. 409 plu al Hispanio. La okcidentaj gotoj trudis al ili setladon en sudo de Hispanio; de tie, kun la alanoj, ili transmigris al Nord-Afriko (tra Ĝibraltaro) al areo de la nuntempaj Alĝerio kaj Tunizio. Tie ili venkadis Romion kun helpo de sklavoj kaj koloniistoj. Ili kreis en la konkerita teritorio sian ŝtaton kaj sub gvido de sia reĝo Gejzeriĥ (~ Genseriko) militmarŝis kontraŭ partoj de la Roma Imperio, ili en 455 prirabis Romon. Post morto de Geiserich, ilia ŝtato malfortiĝis kaj en 534 la Bizanca militestro Belizar detruis ĝin. La vandaloj poste asimiliĝis al la loka popolo.

Oni nomas vandalismo la sensencan detruadon de artverkoj kaj aliaj aĵoj. Tion disvastigis malamikoj de la vandaloj, la romianoj. Fakte, la vandaloj kunportis la artverkaĵojn kaj aliajn valoraĵojn kaj detruis nur minimume.

Vidu ankaŭ