Vario LF3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vario LF3
Tramo Vario LF3 en Ostrava
Tramo Vario LF3 en Ostrava
Fabrikisto Pragoimex, KOS, VKV Praha
Produkto en jaroj 2006 -
Fabrikitaj pecoj 2
Teknikaj indikoj
Longo (sen kupliloj) 30 100 mm
Larĝo 2 500 mm
Alto de ŝranko 3,085 mm
Preteca maso 38 000 kg
Maks. rapideco 65 km/h
Ŝpuro 1435 mm
Okupiteco
Lokoj por sidi 61
Lokoj por stari (8 pers./m²) 168
Motoroj kaj elektra ekipaĵo
Nombro kaj povumo de motoroj 8 x 90 kW
Tensio en troleoj 600 V
vdr

Vario LF3 estas tipo de ĉeĥa triartika malaltplanka tramo. La veturilo estis evoluigita fare de komunaj fortoj de firmaoj Pragoimex, a. s., Krnovské opravny a strojírny s. r. o. (KOS) kaj VKV Praha, s. r. o., kiuj ankaŭ kunlaborante kun Transporta entrepreno Ostrava (TEO) fabrikas ĝin.

Entuziasmiĝintoj okupiĝantaj per tramtransporto ofte parolas pri Vario LF3 kiel pri "trivano" (la triartika Vario LF3 estas derivita de veturilo Vario LF = "vano").

Konstrukcio[redakti | redakti fonton]

Pretendoj por kvanto de transportitaj personoj en tramoj ĉiujare milde plialtiĝas. Tial ankaŭ kreskas bezono de grandkapacitaj veturiloj, kiel estas ekzemple veturiloj Tatra KT8D5, kiuj nuntempe sukcese moderniĝas. Sed necesas iliajn kvantojn plialtigi, kio ĉe KT8D5 ne eblas. Kelkaj transportaj entreprenoj decidiĝis rekonstrui pli malnovajn tramojn al grandkapacitaj triartikaj (BrnoTatra K3R-N, PlzeňTatra K3R-NT). La alian eblecon (liveron de novaj veturiloj) eluzis Ostrava en aspekto de tramo Vario LF3.

Temas pri unudirekta okboĝia motora tramveturilo, konsistanta el tri artikoj, kiuj estas kunigitaj per artikoj kaj kovrigaj balgoj. En la dekstra flanka parto troviĝas kvin pordoj. En ĉi artiko troviĝas malaltplanka parto. La parto de la malalta planko (350 mm super supro de relo - SR) atingas 50% el la suma areo. La altplankaj partoj (860 mm super SR) aperas en la unua triono de la unua artiko, la tria triono de la lasta artiko kaj en ambaŭ artikoj super ĉasioj.

Vario LF3 estas ekipita per asinkrona elektra ekipaĵo de TV Europulse (kiu estas lokigita sur tegmento), derisortitaj boĝioj Komfort kaj duonpantografo. Dezajnon de fruntoj proponis inĝeniero arkitekto František Pelikán.

Por ĉiu ĉasio estas difinita unu alternigilo. Por direktado kaj diagnostikado de la elektra ekipaĵo estas uzita mikroprocesora distribuita gvidsistemo CECOMM.

En la jaro 2008 estis fabrikita la unua ambaŭdirekta veturilo markita kiel Vario LF3/2.

Teknikaj parametroj[redakti | redakti fonton]

  • Longo (sen kupliloj): 30,1 m
  • Larĝo: 2,5 m
  • Alto: 3,085 m
  • Maso de malplena veturilo: 38 t
  • Lokoj sume: 229
    • por sidi: 61
    • por stari: 168
  • Plenumo de motoroj: 8 x 90 kW
  • Maks. rapideco: 65 km/h

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 2006 estis intertempe fabrikitaj 2 veturiloj.

Ĉeĥio Ĉeĥio[redakti | redakti fonton]

Trafiko Artikolo Tipo Jaroj de livero Nombro de veturiloj Registraj numeroj Notoj
Ostrava artikolo Vario LF3 ekde 2006 dume 2 pecoj[1] 1401, 1602 veturilo 1401 estis printempe de 2007 alinumerita je 1601

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Přehled tramvají v Ostravě - srpen 2008. Alirita 2008-08-30.[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]