Veščica (Razkrižje)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Veščica, hungare Végfalva estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Štajerska, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Razkrižje, en Intermurejo.

Municipo Razkrižje en Slovenio, kie Veščica troviĝas

Bazaj informoj

Situo

Veščica situas sur deklivoj, laŭ rojo inter Muro (rivero) kaj Kroatio.

Historio

Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Csákvár, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Ĝis la 2-a mondmilito la vilaĝo suferis pro la oftaj inundoj, poste Muro (rivero) ricevis digojn.

Fontoj

  • slovena Vikipedio
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si