Verga milio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Verga milio
Panicum virgatum 'Heavy Metal' en frua printempo
Panicum virgatum 'Heavy Metal' en frua printempo
Biologia klasado
Domajno: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomajno: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Panicoideae
Genro: Panico Panicum
Panicum virgatum
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Disvastiĝo de verga milio en Usono
Grajnoj de verga milio

La verga milio (Panicum virgatum) estas poaco, kreskante sur ebenaĵoj de Norda Ameriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La verga milio estas plurjara herba planto, kiu atingas kreskoalton de ĝis 2,5 m. Ĝi havas ruĝetan pajlon kun ronda kversekco kaj estas distingebla de la aliaj preriaj herboj je ties blankaj haroj ĉe la alligo de la folioj. La folioj longas 20 ĝis 40 cm kaj larĝas 0,3 ĝis 1,5  cm. La infloreskoj estas finstaraj spikoj. La verga milio formas subterajn rizomojn.

Uzo[redakti | redakti fonton]

La verga milio estas C4-planto, kio igas ĝin pli rezista al la sekeco. Sur unu kvadrata metro povas kreski ĝis 700 plantoj. Ĝi estas grava paŝteja herbo en Usono, kaj oni uzas ĝin ankaŭ por preventi la grundan erodon. La verga milio estas ankaŭ grava kandidato por produktado de celuloza etanolo.

Oni uzas ties diversajn kulturvariojn kiel ornamplantojn en Eŭropo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]