Viacamp y Litera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viacamp y Litera
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22585
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40  (2023) [+]
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 0° 37′ O (mapo)42.1283333333330.61472222222221Koordinatoj: 42° 8′ N, 0° 37′ O (mapo) [+]
Alto 602 m [+]
Areo 107,737651 km² (1 077 3.7 651 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Viacamp y Litera (Provinco Ŭesko)
Viacamp y Litera (Provinco Ŭesko)
DEC
Viacamp y Litera
Viacamp y Litera
Situo de Viacamp y Litera
Viacamp y Litera (Hispanio)
Viacamp y Litera (Hispanio)
DEC
Viacamp y Litera
Viacamp y Litera
Situo de Viacamp y Litera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Viacamp y Litera [+]
vdr

Viacamp y Litera [bjaKAMpi liTEra] (Viacamp i Lliterà en ribagorza kataluna)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ermitejo de Viacamp.

Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko Ribagorza, sur la supra fluejo de la rivero Viacamp, alfluanto de la rivero Cajigar, al kiu ĝi alfluas ĉe Tolva. Ĝi limas norde kun Puente de Montañana, okcidente kun Tolva kaj kun Estopiñán del Castillo ene de la komarko. Oni parolas variaĵojn de la kataluna. Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj: Viacamp (municipa ĉefurbo) kaj Litera. Krome estas senhomejoj Chiriveta, Estall, Fet, Finestras, Monfalcó kaj Mongay.

La klimato estas malvarma, nome montara. Ene de la teritorio estas la montaro Montsec de l'Estall, nome la aragona parto de la ravinaro Monrebey kaj de la Akvorezervejo de Canelles.

La loĝloko Viacamp mem kiel sidejo de la municipo (602 msm)[2] estas je 107 km oriente de Huesca. Viacamp y Litera estas komunikata laŭ la ŝoseo N-230 oriente kun Puente de Montañana kaj la provinco Ilerdo, sed sen rekta ŝosea konekto, ĉar la ŝoseo N-230 sekvas norden la limon kun Katalunio, kaj kun Tolva kaj kun Benabarre okcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Viacamp.

La kastelo estis konstruita en la 11-a jarcento. Ĝi atestas pri la defenda gravo de la areo. Ankaŭ en Chiriveta estas kastelo.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Viacamp y Litera kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 39 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro. La kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • Restaĵoj de la kasteloj.
  • Preĝejoj kaj ermitejoj.
  • Naturaj lokoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Decreto Legislativo 2/2006, de 27 de diciembre, del Gobierno de Aragón, por el que se aprueba el texto refundido de la Ley de Delimitación Comarcal de Aragón
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Viacamp y Litera en la hispana Vikipedio.