Vicki Baum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vicki BAUM [viki baŭm], aŭ plennome: Hedwig BAUM (* la 24-a de januaro 1888, † la 29-a de aŭgusto 1960) estis juda verkistino.

Naskiĝinte en Vieno, ŝi laboris unue kiel harpistino kaj poste kiel ĵurnalistino en Berlino, Kijlo, Hanovro kaj Mannheim. Ekde 1914 ŝi dediĉis sin ankaŭ al la verkado de romanoj. Internacian famon ŝi gajnis per sia romano Menschen im Hotel (= Homoj en la hotelo), kiu unuafoje publikiĝis en la jaro 1929 kaj unu jaron poste jam furoris kiel teatraĵo en pluraj eŭropaj landoj kaj en Usono.

En la jaro 1931 Vicki Baum okaze de la filmigo de Menschen im Hotel vojaĝis al Novjorko kaj Hollywood. Ankaŭ tiu ĉi projekto (titolita Grand Hotel, ekz. kun Greta Garbo en grava rolo) fariĝis sukceso: Ĝi eĉ gajnis Oskaron en la kategorio plej bona filmo. En 1932 la verkistino definitive ekloĝis en Kalifornio kaj - post kiam hejme la nazia reĝimo malpermesis ŝiajn librojn - ŝi en la jaro 1938 fariĝis usona civitanino kaj komencis verki ankaŭ en la angla lingvo.

Vicki Baum mortis je la 29-a de aŭgusto 1960 en Losanĝeleso (Kalifornio). Postmorte (en 1962) aperis ŝia membiografio Es war alles ganz anders.

Listo de verkoj

  • Frühe Schatten (romano, 1919)
  • Ulle, der Zwerg (romano, 1924)
  • Menschen im Hotel (romano, 1929)
  • Stud. Chem. Helene Willfüer (romano, 1929)
  • Zwischenfall in Lohwinkel (romano, 1930)
  • Leben ohne Geheimnis (romano, 1932)
  • Das große Einmaleins (romano, 1935)
  • Die Karriere der Doris Hart (romano, 1936)
  • Liebe und Tod auf Bali (romano, 1937)
  • Hotel Shanghai (romano, 1939)
  • The Ship and the Shore (romano, 1941)
  • Cahuchu (romano, 1944)
  • Es war alles ganz anders (membiografio, eld. 1962)

Tio aperis en Esperanto

Amo kaj morto en Balio / El la germana lingvo trad. P.H. Mooij. Reviziis Karl Beckmann kaj Akiko Woessink-Nagata. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 1986, 420 p. ISBN 92-9017-033-6
Originalo: Liebe und Tod in Bali