Viesīte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viesīte
Urbo
Flago
Blazono
Lando Latvio Latvio
Municipo Jēkabpils
Historia regiono Selonio
Supermara alteco 115 m s. m.
Koordinatoj 56° 20′ 42″ N 25° 33′ 27″ O / 56.34500 °N, 25.55750 °O / 56.34500; 25.55750 (mapo)
Areo 2,3 km² (230 ha)
Loĝantaro 1 533 (29.01.2021)
Denseco 666,52 loĝ./km²
Urborajtoj 1928
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-5237
Vikimedia Komunejo: Viesīte

Viesīte estas urbo en Latvia historia regiono Selonio, en la sudoriento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Jēkabpils kaj situas en okcidenta parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 31 km de Jēkabpils, 102 km de Daugavpils kaj 130 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 1 522 personoj sur areo de 2,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 650 loĝantoj/km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Viesīte landoj unue estis menciita en skribaĵoj en 16-a jarcento, kiam la grandbieno Eķengrāve (germane Eckengrafen) situis ĉi tie.

En la 1560-aj jaroj, la teritorio estis inkludita en la Duklando Kuronio kaj Zemgalio. En 1795 la grandbieno venis sub la kontrolon de Rusia Imperio.

En la 19-a jarcento, vilaĝo nomita Āžu miests estis establita plej proksime al grandbieno.[2]

En 1916, dum la Unua Mondmilito, la germana armeo konstruis etŝpuran fervojreton al Jēkabpils, Daudzeva kaj Nereta, kaj la linio Daudzeva-Viesīte-Jēkabpils ekzistis ĝis 1972. La fervojnodo faciligis la evoluon de la vilaĝo.

En 1926, Āžu miests estis renomita Viesīte kaj du jarojn poste al ĝi estis koncedita urborajtoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en la Augšzeme altebenaĵo.[3]

Averaĝa temperaturo estas -6 - -6,5°C en januaro kaj +17,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 700 mm jare.[3]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La ĉefa aŭtovojo de urbo estas P75 (Jēkabpils-Nereta-Litovio), lokaj vojoj estas V956 (Daudzeva-Viesīte-Apserde) kaj V806 (Viesīte-Ziemeļi).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj[2][4]
1930 1258
1969 3200
1990 2533
2000 2140
2021 1497

Etna strukturo[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj kune Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 2140 1667 (78%) 295 (14%) 48 (2%) 21 (1%) 35 (2%) 67 (3%) 7 (0%)
2021 1497 1186 (79%) 179 (12%) 33 (2%) 11 (1%) 27 (2%) 4 (3%) 16 (1%)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kulturpalaco
  • Muzeo "Selonio"

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mazais Latvijas autoceļu atlants - Latva Malgranda voja atlaso
  2. 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 687.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]