Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/51

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La egiptaj piramidoj de la Nekropolo de Gizo, vidataj elaere

Piramido (el la greka: πυραμίς piramis) estas strukturo kies eksteraj surfacoj estas triangulaj kaj konverĝas ĉe unu sola punkto ĉe la pinto, igante la formon piramido en la geometria signifo. La bazo de piramido povas esti trilatera, kvarlatera, aŭ plurangula formo, signifante ke piramido havas almenaŭ tri eksterajn triangulajn surfacojn (almenaŭ kvar fasadojn inkluzive de la bazo). La kvadrata piramido, kun larĝkorpa bazo kaj kvar triangulaj eksteraj surfacoj, estas ofta versio.

La dizajno de piramido, kun la plimulto de la pezo pli proksime al la tero, kaj kun la piramidjono sur pinto signifas ke malpli da materialo de supre puŝos malsupren. Tiu distribuado de pezo permesis al fruaj civilizoj krei stabilajn monumentajn strukturojn.

La piramidoj estis konstruitaj de civilizoj en multaj mondopartoj. Dum miloj da jaroj, la plej grandaj strukturoj sur la Tero estis piramidoj. Unue la Ruĝa Piramido en la Dahŝur-tombejo kaj poste la Granda Piramido de Ĥufu, ambaŭ en Egiptio, ĉi-lastaj estas la nuraj mirindaĵoj el la Sep Mirindaĵoj de la Antikva Mondo daŭre starantaj. La piramido de Ĥufu estas konstruita plejparte el kalkŝtono (kun grandaj ruĝaj granitblokoj uzitaj en kelkaj internaj kameroj), kaj estas konsiderita arkitektura majstraĵo. Ĝi enhavas 2,300,000 blokojn intervalantaj en pezo de 2.5 tunoj ĝis 15 tunoj kaj estis konstruita sur larĝkorpa bazo kun flankoj je proksimume 230 m, kovrante 13 akreojn. Ĝiaj kvar lateroj turniĝas al la kvar ĉefpunktoj rekte kaj ĝi havas angulon de 52 gradoj. La origina alteco de la Piramido estis 146.5 metroj, sed hodiaŭ ĝi estas nur 137 metroj alta, la 9 metroj mankantaj estas ŝuldata al la ŝtelo de la bonkvalita kalkŝtona kovraĵo, por konstruado en Kairo. Ĝi daŭre estas la plej alta egipta piramido. La plej granda piramido laŭ volumeno estas la Granda Piramido de Cholula, en la meksika subŝtato Puebla.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Aviceno - Insulo Alexander - Svislando