Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2016/1

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Diskriminacio lingva pro la nova ilo por montri la intervikiajn ligilojn al aliaj lingvoj[redakti fonton]

Vidu la diskuton kaj partoprenu la voĉdonon en teknikejo ĉi tie!

Lingvejo[redakti fonton]

Teknikejo[redakti fonton]

Saluton. Mi klopodis alinomigi tiun artikolon al Lingvoj en NiĝerioLingvoj de Niĝerio, ĉar kvankam Nigerio estas alinomigo de la ĉefa artikolo, PIV agnoskas nur Niĝerio-n, kiu estas la nuna titolo da la ĉefa artikolo. Oni respondas al mi, ke temas pri iu nigra listo. Pri kio temas?--kani (diskuto) 00:01, 3 Jan. 2016 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus iomete korektis la artikolon, ĉar ĝi enhavis malĝustan nomon de ŝablono, tiel ke ĝi ne povis funkcii. Krome mi ankaŭ korektis iomete la tekston kaj ligilojn al prilingvaj artikoloj. Kaj finfine mi ŝanĝis la titolon al Lingvoj en Niĝerio kaj aldonis la intervikiojn per Vikidatuma ero. --Tlustulimu (diskuto) 22:13, 22 Jan. 2016 (UTC)

ŝablono: Informkesto reganto[redakti fonton]

Mi aldonis novajn parametrojn, por "religio" kaj "subskribo" al {{informkesto reganto}}. Rezulto videblas ĉe Frederiko la 1-a (Prusio). Mi petas ke iu kiu povas la kodadon pli bone ol mi, kontrollegu ĉu mi faris bonorde. Eble vi ankaŭ trovas eblecon pli bone aranĝi la bildeton kun la subskribo en la informkesto. Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 21:53, 3 Jan. 2016 (UTC)

@Moldur: Bona ideo. Sed mi aldonis subskribo supre al la dokumentado, ĉar la parametro estas enplektata en la informkeston per la Lua-modulo {{InfoboxImage}} kaj informo pri tio ankoraŭ mankis. Krome mi aldonis la du novajn parametrojn al la rilata ŝablono {{informkesto regantino}} kaj alĝustigis ties dokumentadon. --Tlustulimu (diskuto) 19:38, 16 Jan. 2016 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

Armando Zecchin[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus legis, ke Armando Zecchin hieraŭ forpasis, nur monaton post sia 91jariĝo. :-( Ĉar li ankaŭ aktivis en la vikipedio sub tri malsamaj nomoj, ni devus pripensi, kiel ni nun traktu liajn uzantokontojn. Temas pri la jenaj:

Ĉe la laste forpasintaj uzantoj de vikipedio, iuj el niaj administrantoj forbaris la uzantojn. Sed ĉu iu el niaj uzantoj eble eĉ persone konis la forpasinton kaj povus aranĝi referencon pri tio en la artikolo? Poste mi povus peti stevardon pri tutvikia forbaro, se tio necesus por eviti misuzojn. --Tlustulimu (diskuto) 18:31, 6 Jan. 2016 (UTC)

Mi foje kunlaboris kun li. La tero estu malpeza al li.--kani (diskuto) 21:24, 6 Jan. 2016 (UTC)
Kiel aktiva en nia vikipedio li estis nur ĝis la lastaj du semajnoj! Ĉu vi povus alidirekti el iuj al unu uzantopaĝo (eble Zecchin Armando})?--Salatonbv (diskuto) 13:36, 7 Jan. 2016 (UTC)
Ĉu forbari forpasintan uzanton? Mi pensas, ke tio ne necesas, sed protekti la uzantopaĝojn kaj diskutopaĝojn nepre jes! Tion mi tuj plenumigas. DidiWeidmann (diskuto) 22:42, 29 Jan. 2016 (UTC)

Roboto; 1-a de januaro[redakti fonton]

En artikoloj 1-a de januaro, 2-a de januaro, ktp estas listoj: mortoj, naskiĝintoj. Nia kolego havas Roboto. Ĉu iu estas kontraŭ fari listoj per roboto? Ĉu en listo oni povas aldoni nur bluaŭ ĉu ankaŭ ruĝaj ligiloj/personoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:14, 16 Jan. 2016 (UTC)

Saluton, kiu kolego havas kiun roboton kaj kie eblas vidi specimenon de ĝia agado? Min tio interesas, ĉar mi nun evoluigas tian roboton por la ĉeĥa Vikipedio – kiu verku tiajn listojn aŭtomate helpe de Vikidatumoj. Laŭ kio laboras tiu ĉi roboto? Via demando donis tro malmultajn informojn por ke iu povu surbaze de tio decidi. Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 16:56, 16 Jan. 2016 (UTC)
@Blahma:, pardonu. Ni hodiaŭ parolis pri tio. Li ankoraŭ ne havas pretan roboton. Mi diras pri pl:Wikipedysta:Masti kaj pl:Wikipedysta:MastiBot. Masti ne estas esperantisto ankoraŭ sed ni (mi kaj li) pensas ke tio ne estos problemo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:27, 16 Jan. 2016 (UTC)


Revizantaj rajtoj por ne-esprantistoj[redakti fonton]

Karaj mi lastatempo multe reviziis artikolojn, sed vidas ke restas giganta laboro (pli ol 60000 ne kontrolitaj artikoloj!!! Tio estas ankoraŭ kvarono!!!). Mi konstatas, ke pluraj ne-esperantistoj, kiuj multe kontribuas precipe en komunuejo kaj aliaj gravaj vikipedioj regule ekzemple aldonas dosierojn al niaj artikoloj, sed ĉar ili ne disponas pri reviziaj rajtoj ofte dum monatoj, se ne jaroj ilia tute bonaj kontribuoj restas sen akcepto. Mi tial permesis al mi en kelkaj tre evidentaj kazoj atribui al tiaj homoj reviziantajn rajtojn, kvankam ili tion ne jam petis. Mi tamen antaŭ fari tion pli grandskale (mi tion ĝis nun faris en vere tre esceptaj kazoj) volas tamen peti vian opinion ĉu vi subtenas, ke la burokratoj post servera kontrolo de la kontribuoj de tiuj personoj en la aliaj projektoj havu tian rajton kaj vian mandaton procedi tion. Tio faciligas al ni la reviiza laboron, ĉar ja temas pri homoj, kiuj ne celas fari malbonon al nia projekto. Dankon por via opinio. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:24, 25 Jan. 2016 (UTC)

Mi ankaŭ pensas ke estus tre bone doni aŭtomatkontrolantrojtoj por ili. --Ochilov (diskuto) 03:32, 26 Jan. 2016 (UTC)
Mi tute aprobas. Ni malkuraĝas novajn uzantojn, kiuj vane atendas reviziigon. 60 0000 ne kontrolitaj artikoloj donas al nia vikipedio mizeran efekton. --pino (diskuto) 12:39, 27 Jan. 2016 (UTC)