Uzanto-Diskuto:Ludovica1

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Ludovica1!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 15:17, 19. Jul 2010 (UTC)

Vi enmetis novan artikolon Historio historiisma kun titolo ne facile komprenebla, ĉiukaze Historiisma historiografio aŭ Historiisma filozofio se ne simple Historiismo. Ĉiukaze vi ligis tiun artikolon al alilingvaj artikoloj kiuj jam estis ligataj al Historiismo (filozofio). Ne eblas fari tion ĉar ni havus ĝangalojn de interligoj. Mi elprenis la enhavon de la nova artikolo kaj metis ĝin en la malnova, kiu pluhavu siajn ligilojn. Por ke ne malaperu la nova titolo (eĉ se iom fuŝa) ĝi konvertiĝis en alidirektilo al la malnova artikolo. Mi esperas ke mi faris bone, krom la kutimaj korektoj de tajperaroj ktp.--kani 23:31, 22. Nov 2010 (UTC)

--79.24.168.112 04:49, 23. Nov 2010 (UTC) Konsentinde kaj konsentende.

Optime

Ludovica1

En la komenco de tiu artikolo aperis principo de interteco, kio estas nekomprenebla ĉar ne ekzistas en PIV teco. Eble temas pri tajperaro. Dum vi korektu ĝin, mi malaperigis la ligon kaj enmetis dubindan surogaton.--kani 21:41, 20 Feb. 2011 (UTC)


--79.17.212.108 06:21, 26 Feb. 2011 (UTC) Jes, temas pri preseraro. Ludovica1

--Ludovica1 17:18, 28 Feb. 2011 (UTC) Paciencon havu la administrantoj! Mi ankoraŭ, spite de viaj abundaj eksplikoj, ne komprenis kiamaniere mi povas komuniki kun vi...

Nun mi volas ATENTIGI pri mia eraro: Ĉar la tirolo de la artikolo "Sankta" devus esti ierofanio (kiu nur poste mi malkovris jam ekzistanta en vikipedio), mi proponas ke vi forstreku la titolon kun la koncerna enhavo. Mi rearanĝos kaj aldonos al titolo jam ekzistanta "ierofaniA".

Por ne fari bis in idem (por ne duobligi la samon), mi antaŭe kontrole serĉis ierofaniO/n, sed bedaŭrinde en vikio ĝi kaŝiĝis kun fina A kaj ne kun la fina O. Kore

Ludovica1

mezo kaj duono[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus korektis la apokrifojn. La sama latinida vorto povas doni esperante ĉu "mezo" ĉu "duono". Tiele eblas unua duono de la 1a jarcento, sed ne duono de la 1a jarcento, sed mezo de la 1a jarcento. Ĝis. --kani 21:19, 25 Mar. 2011 (UTC)


--Ludovica1 06:03, 28 Mar. 2011 (UTC) "Bone kaj dankinde" diras Ludovica1

Saluton. Foje mi trarigardas novajn artikolojn kaj korektas tajperarojn kaj simile. Ĉar mi neniom komprenas pri astronomio mi povis nek kompreni nek korekti la ripetatajn kaj kriplajn frazojn de la meza paragrafo de tiu artikolo. --kani 21:09, 10 Jun. 2011 (UTC)

--Ludovica1 14:28, 24 Jun. 2011 (UTC) artikolo: Timo antaŭ Dio.

Biblio estas hebrea ne juda: judaj povas estis la komentoj de postbiblia epoko. Kristo do estis hebrea, Zamenhof juda. Do Timo antaŭ Dio laŭ Hebreismo: Ludocica1

Hebreoj kaj spiritualeco[redakti fonton]

Saluton. Mi vidis malnovan mesaĝon vian en mia uzantopaĝo. Tien vi ne devas sendi ion ajn, ĉar mi ne vidos ĝin, sed nur al mia diskutopaĝo, kie ja mi vidis ĉion, ĉar oni avertos min ke io venis. Vi demandas pri tiuj du vortoj rilate al parencaj judoj kaj spiriteco. Tamen mi timas, ke vi plie defendas viajn redaktojn ol aprezas lernadon; mi dezirus erari. Pri judo kaj hebreo, mi scias ke ĉe PIV preskaŭ oni similigas ilin, sed en la uzado plej ofte hebreoj estas la prapopolo kaj ties lingvo, cetere revivigita. Dum judoj estas kaj la popolo de kiu venis Jesuo kaj la postea. Vi, kiel italo, suferas malfacile eviteble la influon de la nacia lingvo kie oni uzas ĉiutage hebreo en la loko de judo kaj vi intencas plej ofte uzi tiun vorton anstataŭ la plej oftan de judo. Tiele ne temas pri signifo sed de uzado kaj ties frekvenco. Mi kutime intencas korekti tion, eble foje mi eraras kaj mi pardonpetas pri tio; vi devus fari simile: tio estas ne permesi la influon de la itala. Pri spiritualeco, mi sekvas plej klaran informon de PIV, kiu estas ĝis ne aperos alia la Biblio de la esperantistoj. Spirito havas grandan signifaron kaj eblojn ricevi sufiksojn kaj kunmetaĵoj, dum tute ne ekzistas spiritualeco, kaj nur spiritualismo. Kompreneble el tiu termino eblas descendi al spiritualo, sed ne facilas diveni pri kio temas, same pri aliaj ebloj. Pro tio mi klopodas ĉiam alĝustigi al tiuj agnoskitaj radikoj. Kompreneble eblas suprenflugi, sed mi klopodas revenigi la lingvon al komprenebla lingvaĵo. Ĝis. --kani 11:07, 9 Jul. 2011 (UTC)

Saluton. Kial havi du artikolojn por la sama temo, nome dokumento? Almenaŭ la titolo direktis al sama koncepto. Tiele mi kunigis ilin. Metis la materialon de la dua (latina nomo) en la unua (kiun vi mem faris) kaj konvertis la unuan jam malplenan en alidirektilo al la dua. Tiele vi atingos la saman artikolon per iu ajn el la du nomoj. Nune eble la nova artikolo iom malordiĝis sed vi mem povas trarigardi ĝin kaj kontroli ĉu ĉio enordas.--kani 18:02, 19 Sep. 2011 (UTC) --Ludovica1 09:51, 13 Dec. 2011 (UTC) Jes bone!

Vi havas similan kazon ĉe Supera Instituto pri la latina lingvo kaj Supera Instituto por la Latina Lingvo. Bonvolu elekti unu, forigu la enhavon de la alia, kaj en ties redakta paĝo uzu la bildon supre kun blua sago (alidirektilo), metu en la kerno la elektitan titolon kaj la dua restu kiel alidirektilo (nenio malaperos). Se vi iom ne komprenis bonvolu demandi sed ne en via diskutpaĝo sed en la mia, ĉar kutime oni reagas al diskutpaĝo de la ricevonto, ne de la sendinto.--kani (diskuto) 18:35, 9 Sep. 2012 (UTC)

Saluton. Mi havas neniom kontraŭ la fakto, ke tiu artikolo havas titolon en alia lingvo, ne en Esperanto. Ja multaj artikoloj temas pri latinaĵoj ne nur en esperanta vikiepdio, ekzemple ankaŭ en la angla (kies ligon vi forgesis meti), sed male al kio okazas angle, hispane aŭ itale, Esperanto postulas pli da esperantigo ĝenerale. Do, la problemo (ekde mia persona vidpunkto) estas ke vi enmetas tro da latinaĵoj, kiuj povas esti ne tiom malfacile tradukeblaj. Ekzemple vi mem montras alternativojn en tiu artikolo. Kial ne titoligi ĝin refreŝiĝo aŭ funebra refreŝigo aŭ io tia? Mi jam diris, ke mi ne parolas pri tiu jam pasinta temo, sed pri venontaj...--kani (diskuto) 13:51, 30 Sep. 2012 (UTC)

Jes, via mesaĝo pri la artikolo pri la Instituto de Latina atingis min, sed mi ne bone komprenis, inter aliaj ĉar mi jam forgesis kion mi faris tiam. Se ĉio estas en ordo, bonege. Se ne, klarigu ĝin.--kani (diskuto) 19:10, 1 Okt. 2012 (UTC)

Saluton. En viaj lastaj artikoloj biografiaj supre de la tabelo aperas la nomo de la biografiato majuskle do ruĝe, mi ŝanĝis ilin al minuskloj kaj tiele bluas. Vi povas fari ĝin rekte, ĉu ne?--kani (diskuto) 20:22, 24 Okt. 2012 (UTC)

Vi faris bone dumtempe. Sed denove vi forgesis kaj denove aperas majuskle kaj ruĝe tio, kion mi devas ŝanĝi al minuskloj kaj bluo. Aŭ vi ne forgesis kaj volas nur puni nekredantan korektonton?--kani (diskuto) 00:04, 9 Dec. 2012 (UTC)

Saluton. En tiu artikolo estis iom multaj tajperaroj. Mi korektis kelkajn, sed plej verŝajne restis aliaj.--kani (diskuto) 23:23, 28 Dec. 2012 (UTC)

Bonvolu atenti ke ne ekzistas ĉi tie Ŝablono:disambigua (kiun vi enmetis en Kontraŭpapo Klemento la 3-a). La ĝusta ŝablono nomiĝas {{AliajSignifoj}}. Dankas pro la atento --Arno Lagrange @ 09:25, 6 Jan. 2013 (UTC)

Alinomigado de paĝoj[redakti fonton]

Sal Ludovica! Kiel vi skribis en Diskuto:Unua koncilio de Melfi mi alinomigis la paĝon.

Se vi volos mem alinomigi ĝin, vi trovu butonon "alinomigi" super la titolo. Depende kiun etoson vi uzas, ĝi devas esti tie kiel butono aŭ sub iu sageto. Amike. --KuboF (diskuto) 18:44, 13 Jan. 2013 (UTC)

Saluton. Mi ĵus alinomigis la paĝon Filozofio de la fiziko, laŭ via peto en la diskuto. Antaŭe mi priskribis la manieron por alinomigi paĝon, mi pretas plu helpi vin pri tio. Se vi uzas la etoson Vektoro (vi povas kontroli tie ĉi) vi rigardu la breton tuj super ĉiu paĝo, tuj maldekstre de la serĉokampo - tie estas sageto, ŝvebigu la muson super ĝin kaj aperos ligilo Alinomigi. Alklaku ĝin kaj sekvu tiuj instrukciojn. Okaze de ia demando ne hezitu min kontakti, ĉu ĉi tie aŭ en mia diskuto. Amike. --KuboF (diskuto) 17:20, 2 Feb. 2013 (UTC)

Sal Ludovica. Mi ĵus forigis la paĝon Metafizika snfineco kies enhavon vi metis ankaŭ al Metafizika senfineco. Dankon pro via korekto! Estontece tamen bonvolu la paĝon alinomi laŭ Helpo:Alinomi paĝon. Amike. --KuboF (diskuto) 17:33, 4 Nov. 2014 (UTC)

Saluton. Mi alinomigis al Minimuma formulo por ke estu unue la adjekto kaj poste la substantivo, kiel kutimas en Esperanto. Same en la redakto de la paĝo.--kani (diskuto) 19:30, 13 Jan. 2013 (UTC)

--95.244.204.57 06:47, 3 Feb. 2013 (UTC) Ĝuste kaj juste! Kaj tion mi imitos estonte,

Ludovica1

Saluton. Mi ne komprenas vian lakonan mesaĝon. Kion vi volas diri? Ĉu ke la nova titolo estas ĝusta? Ĉu ke ne? Ĉiukaze mi lasis mesaĝeton en la diskutpaĝo de la artikolo. Mi pri kemio malfakulas, sed pri lingvo evidentas ke oni ne povas uzi sandistinge du radikojn por la sama koncepto nome sulfur kaj zulfur kaj tiele en la redaktado de la artikolo ambaŭ kunekzistis. Mi korektis tion kaj ankaŭ aliajn malgrandajn tajperarojn. Oni povas konservi komencon di (anstataŭ du) se oni respektas la internacian teknikan terminon sed ne eblas konservi tion kaj samtempe ŝanĝi sulfur al zulfur. Amike.--kani (diskuto) 11:14, 23 Mar. 2013 (UTC)

Saluton. Mi proponas, ke ni daŭrigu la diskuton en la diskutopaĝo de la artikolo, ĉar mi metis atentigon kaj proponon tien. --Tlustulimu (diskuto) 12:29, 23 Mar. 2013 (UTC)

--79.41.77.13 18:58, 23 Mar. 2013 (UTC) Mi refaros ĉion. Morgaŭ mi enmetos la samnon kun la ĉi suba titolo (priskutita kun amikoj) Disulfura ponto.

Mi enmetis la provaĵon kaj laŭiris de eraro en eraron. Mi esperas ke via pacienco ne suferu limon| Ludovica1

Simako Ebionita[redakti fonton]

Saluton, Ludovica1. Mi vidis, ke vi aranĝis la intervikiojn de Simako Ebionita laŭ la malnova sistemo. Sed ekde kelkaj tagoj eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q1458645, ĉar mi aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 10:31, 3 Apr. 2013 (UTC) --Ludovica1 (diskuto) 05:37, 4 Apr. 2013 (UTC)

Dankon, sed mi konfesas ke mi nekapablas enkampigi la novan sistemon. Mi nun estas inokulanta la artikolon "Evangelio laŭ Ebionitoj". Kiel kaj kiam mi alestigu la novan sistemon?

Miaj naŭdek jaroj malrapidas aŭ eble ekstopiĝas antaŭ novajzoj. Ebl iom posto iom mi komprenos... Dume mi pluagas laŭkutme esperante en la pacienca helpo de la ekzamentaoj.

Kore

Tudovica1

Pri la supra afero, mi devas konfesi ke ankaŭ mi estis skeptika kaj vidis malbonaĵon en la funkciado de la nova sistemo, sed nun mi komprenas, ke ĝi estas facila. Vi devas klaki nur ĉe la fino de la listo de lingvoj kie aperas ekzemple en la itala Modifica link kaj aperos nova paĝo stranga, ĉe la fino klaku ĉe Add (aldonu, en lingvo eo kaj en artikolo la nomon de la nova esperanta artikolo. Tiu sistemo ne funkcias tiele se temas pri priesperanta artikolo neaperinta en aliaj lingvoj aŭ pri artikolo aperinta ĝis nun nur en unu lingvo. Tiam oni uzu la malnovan. Ĉiukaze mi kontaktas vin ne pro tio, sed pro la fakto, ke iu avertis min, ke vi lasis mesaĝon en diskutpaĝo de IPulo (tiu kiu uzas kmputilon sed ne registriĝas) dirante al mi ion pri iu averto pri kiu mi tute neniom scias, ion pri invito al speciala uzantopaĝo. Ĉiukaze mi supozas, ke tio celas la fakton, ke se vi volas respondi al mi, vi ne devas uzi tiun vian paĝon, kvankam eble tio ne similas al kutima sistemo de normala retpoŝto, sed male vi devas iri al mia diskutpaĝo kaj tie meti vian respondon. Ĝis. --kani (diskuto) 11:02, 7 Apr. 2013 (UTC)

Saluton. Mi sekvas vian laboron, ĉar mi foje korektetas tajperarojn aŭ aldonas ligojn ktp., nome plibonigetas ne nur viajn artikolojn sed ankaŭ de multaj aliaj vikipediistoj kaj mi deziras, ke aliaj faru same rilate al miaj artikoloj. En viaj artikoloj kaj pri Antikveco kaj pri katolikaj aferoj vi uzas latinismojn ofte, laŭ mia opinio tro ofte, ĉar Esperanto ne funkcias kiel multaj aliaj lingvoj. Certe oni rajtas uzi latinaĵojn en Esperanto same kiel fremdaĵojn el aliaj lingvoj, sed la ĝenerala tendenco estas traduki ĉion eblan, kaj vi tion ne faras, laŭ mia opinio, ĉar vi estas influita, kiel mi kaj kiel ĉiu, de la gepatra lingvo kie oni uzas multe kaj senprobleme latinismojn, sed Esperanto estas nek via itala lingvo nek mia hispana lingvo. Unu el la problemaj konsekvencoj estas kiam tiu latinismo koincidas (konfliktas) kun jam ekzistinta esperanta vorto. Ekzemple fasti ekzistas esperante kun tute alia signifo, fakte preskaŭ tute mala. Mi foje aldonas la mankintajn alilingvajn ligilojn al viaj artikoloj, kion mi ne faros ĉe Fasti almenaŭ dum ĝi nomiĝos tiele.--kani (diskuto) 18:08, 25 Apr. 2013 (UTC)

Saluton denove. Kaj denove mi insistas ne inundi Esperanton per neesperantaj vortoj kiuj povas esti esperantigitaj. Rigardu la alilingvajn ligilojn de la koncepto Devo, nur en la greka oni konservas la grekan formon, sed la aliaj lingvoj tradukas. Kial Esperanto devas esti pli klasikisma ol aliaj lingvoj? Ĉu vi volas inventi novan lingvon latingrekesperanton?--kani (diskuto) 12:03, 26 Apr. 2013 (UTC)

--79.11.53.226 13:03, 26 Apr. 2013 (UTC) Viaj decidoj iom min suferigas. Studentino pri folozofio, al mi pensiita profesoro, petis: "kio estas tiu katekon? ŝi petis pri katheton, ne pri devo kiu el si mem ne entenas la historion de katekon. La internacia kulturo konas katekon kiu marĝene fontas ankaŭ al devo. Katekono, fine, riskas perdi la historiecan nocion malkontentigante sanktulojn kaj diablojn!

Tamen, via decido valoras pli ol mia opinio.

Ludovica1

Saluton. Mi proponas, ke ni daŭrigu la diskuton pri devo en la artikola diskutopaĝo, ne ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 13:07, 26 Apr. 2013 (UTC)

Alilingvaj ligiloj[redakti fonton]

Saluton. Meti la alilingvajn ligilojn, almenaŭ kiam jam estas kelkaj en origina versio, estas ege facile. Vidu: por Reĝo de la Romanoj mi ne metos ili, por helpi vin lerni; mi esperas, ke ankaŭ neniu faros ĝin tuje. Vi povas iri al itala versio (aŭ alia) it:Re dei Romani. Tie ĉe la maldekstra marĝeno estas la listo de lingvoj kiuj havas similan artikolon. Fine estas averto Modifica link, klaku tie kaj aperos anglalingva paĝo kun listo kaj de lingvoj kaj de la titoloj en la diversaj lingvoj. Fine estas indiko add (aldonu), klaku tie kaj aperos nova linio kun du partoj: en la unua metu eo kaj en la dua la esperantan nomon de la artikolo kaj poste klaku save (konservu). Jam ĉio estos farita. Se vi ne sukcesas, bonvolu kontakti min kaj mi helpos. Dankon.--kani (diskuto) 20:05, 29 Apr. 2013 (UTC)

--Ludovica1 (diskuto) 08:14, 30 Apr. 2013 (UTC) Mi jam sekvis tiun instruaĵon vian sed en mia komputilo ne aperas tiu "add". Vere ĝi fulme aperas kaj fulme estingiĝas. Mi reprovos en alia komputilo. Dume faru vi la necesajn aldonojn. Dankon. Ludovica1

Ne, dankon.--kani (diskuto) 17:28, 1 Maj. 2013 (UTC)

Saluton. Mi forigis la ligon al la itala artikolo ĉar tiu havas ununuran enton dum la aliaj lingvoj estas ĉe en:Tammuz (deity).--kani (diskuto) 19:13, 6 Maj. 2013 (UTC)

Kiu filtrilo?[redakti fonton]

Kiun filtrilon vi menciis en Diskuto:Teodosiaj dekretoj? Kaj kial vi kreis diskuton sen artikolo? --KuboF (diskuto) 15:27, 28 Jun. 2013 (UTC)

--Ludovica1 (diskuto) 04:27, 29 Jun. 2013 (UTC) Mi provis, dekfoje, enirigi vikipedion artikolon "Teodosiaj dekretoj, sed ĉiam aperas skribaĵo diranta "Filtrilo pro spamo" kaj la. Ĉu eblas infomiĝi pri tio kio prvokas tian neniigan reagon?

Ludovica1

Hmm, mi vidas ke vi jam sukcesis, tamen tio interesas min. Ĉu vi ŝanĝis ion en la artikolo, ke ĝi estis akceptita? Ĉu vi bv. povus sendi al mi vian originan artikolon kaj mi kontrolos kio povus problemi? Amike. --KuboF (diskuto) 16:58, 30 Jun. 2013 (UTC)

--Ludovica1 (diskuto) 16:43, 1 Jul. 2013 (UTC) Jes, mi muntis en vikipedio popece la artikolon; ĉe la lasta ero prezentiĝis tia filtrilo: kaj mi spertis ke ĝi estis provokita de iu "ekstera ligilo", kiun mi fostrekis kaj ĉio kvietigis! Por mi nun malfacilas rekuperi la damaĝantan vortan kombinaĵon.

Ludovica1

Saluton. Teodosiaj dekretoj kaj Neorganika kombinaĵo venas sen alilingvaj ligiloj. Mi ne ĉiam povas diveni kiel nomiĝas la korespondaj artikoloj en iu lingvo. Por vi estas pli facile meti la alilingvajn ligilojn, sekvante la suprajn instrukciojn. Bonvolu ne sklavigi aliulojn. Sklaveca tempo jam foriris.--kani (diskuto) 11:20, 30 Jun. 2013 (UTC) --79.31.192.113 15:20, 30 Jun. 2013 (UTC) Dankon. Mi trovis la solvon, nome la ero kiu provokis la alfalon de la filtrilo pro spamo: temis pri citaĵo inter la Eksteraj ligiloj, kiu, forigite, lasis liberan la kampon. Dankon. Ludovica1

Vi ne respondis al mia averto. Mi jam instruis al vi kiel meti la alilingvajn ligilojn, kaj mi pretas klopodi helpi se vi tre malverŝajne trovos problemon. Sed mi ne serĉos ilin por aldoni, post kiam al vi estus estinta pli facila. Valentino (filozofo) restos orfa sen kontakto kun aliaj vikiepdioj kaj same pri venontaj orfaj artikoloj viaj. Mi jam faris sufiĉe. Ĝis.--kani (diskuto) 23:16, 1 Jul. 2013 (UTC)

--79.11.222.59 17:48, 2 Jul. 2013 (UTC) Mi tion faras ĉiam, laŭ viaj instruaĵo. Sed mi konstatis ke foje okazas ke la informo malfruas evidentiĝi. Foje post horoj. Ĉiukaze, dankon Ludovica1

Saluton. En viaj lastaj artikoloj aperas iu stranga averto en la komenco, nome voĉo de kaj la dato. Tio tute ne necesas, neniu faras ĝin kaj sekve mi forigas ĝin. Fakte datoj de artikoloj kaj eĉ de ĉiu interveno aperas en la Historio (vidi historion). Ĉu vi faras tion por iu ajn tialo?--kani (diskuto) 23:48, 8 Jul. 2013 (UTC)

Saluton. Kiel interesato pri Biblio eble interesos al vi ankaŭ nova artikolo en Vikipedio nome Benito Arias Montano, aŭtoro de la Poliglota Biblio.--kani (diskuto) 00:46, 13 Jul. 2013 (UTC)

Alinomigu. Poste ja aperas Modifica link, sed anstataŭ en alia fenestro, provu en sama.--Chaminade (diskuto) 13:08, 24 Jul. 2013 (UTC)

Saluton. Mi ŝanĝis Semipelagianismo al Duonpelagianismo. Ja PIV agnoskas la prefikso semi- sed duono estas pli esperanta vorto kaj evitas la ĉi tie malprobablan konfuzon kun "semi", sed ebla en aliaj kuntekstoj. Ĉiukaze la vorto Semipelagianismo restas kiel alidirektilo. Ĝis.--kani (diskuto) 12:32, 22 Aŭg. 2013 (UTC) --Ludovica1 (diskuto) 14:41, 25 Aŭg. 2013 (UTC) Bone, konsentite.

Ludovica1

Jam ekzistis tiu artikolo. Do, mi prenis la enhavon de via nova artikolo, metis ĝin en la malnova, kiu havis aliligvajn ligilojn kaj konvertis Juda Sinedrio en alidirektilo.--kani (diskuto) 21:31, 1 Sep. 2013 (UTC)

Denove jam ekzistis tiu artikolo. Do, mi prenis la enhavon de via nova artikolo, metis ĝin en la malnova, kiu havis aliligvajn ligilojn kaj konvertis Manskribisto en alidirektilo de Kopiisto. Vi mem en via artikolo skribas Manskribisto aŭ Kopiisto ktp. Nun la tuto estas iom fuŝa, sed oni povas aranĝi. Vi povas fari tion, se vi volas.--Seminario (diskuto) 08:00, 17 Sep. 2013 (UTC)

Saluton. Nun mi estas jam iom laca serĉi allingvan ekvivalenton por viaj artikoloj. Vi scias ilin kaj povas klopodi uzi la novan sistemon ligi ilin. Nur klopodu ĉe la listo en maldesktra marĝeno de la originala versio. Se vi ne trovas la ĝustan vojon mi povas helpi al vi lerni, sed mi ne faros tiun taskon. Mi faris tion por multaj el viaj artikoloj por ke ili ne restu orfaj, sed kiel mi jam diris, mi estas iom laca. Krome vi plu metas latinaĵojn. Mi dubas ke ĉio tio nepras. Rigardu en tiu artikolo la ĉapitron En la romia imperio; ĉu vere nia esperanta lingvo ne kapablas diri tion? Ĉu vi volas inventi latinesperanton? Vi mem en la venonta ĉapitro En katolikismo tradukas al kardinaloj enkoraj, do plibone ĉiam adjektivo unue tio estas enkoraj kardinaloj, do vi jam havas ĝustan tradukon; kial havi strangan ruĝan ligilon al artikoltitolo duon-latina duon-esperanta? --kani (diskuto) 20:34, 6 Nov. 2013 (UTC)

Bona vespera, kara Ludovica1, il nostro amico comune Dominik mi ha parlato di te e ho voluto visitare la tua Uzanto pago.
Complimenti!
Mi ne parolas Esperanto, ma cerco di dare il mio contributo su questa Wikipedia, pricipalmente su tutto ciò che concerne il Brazilo (Kantistoj, kantistinoj) e la Romkatolika Eklezio (sono Cavaliere della Katolika Grek-Melkita eklezio).
Abbiamo in comune anche gli studi e per questo mi farebbe piacere che ci scambiassimo opinioni o consigli, se possibile.
Ti saluto con un abbraccio forte
Rei Momo (diskuto) 22:35, 8 Nov. 2013 (UTC)

Saluton. Vi metis tiun artikolon sen ligoj, poste metis saman materialon sub Zono (liturgio) kaj faris la ligilojn. Mi ŝanĝis la ligilon al la unua kiu jam estis korektita. Tiele la lasta restas kiel alidirektilo. Nedankinde.--kani (diskuto) 19:56, 15 Nov. 2013 (UTC)

--Ludovica1 (diskuto) 07:55, 28 Nov. 2013 (UTC) Bone! Dankon

Ludovica1

Saluton. Mi ŝanĝis acidon fortan al Forta acido, ĉar vi jam scias, ke en Esperanto adjektivo iras unue. Almenaŭ en titoloj kaj gravaj lokoj. Tamen mi vidas, ke en tiu artikolo restis kelkaj ruĝaj titoloj inverse, kun adjektivo fine. Ĉu vi povas korekti tion? Eble iu el tiuj artikoloj jam ekzistas en la ordoĝusta versio. Mi ne faras ĝin ĉar mi absolute scias neniom pro kemio. Certigu vi mem ĉu la nomoj estas la ĝustaj.--kani (diskuto) 13:42, 25 Nov. 2013 (UTC)

Sal. Kvankam ordo en Esperanto povas esti kaj "adjektivo substantivo" kaj male, en Vikipedio estas preferata "substantivo adjektivo" (nur por klarigo :)
Dankon pro viaj artikoloj pri Forta acido kaj Malforta acido! Mi cerbumas ĉu ne estus pli bone tiujn du artikolojn kunigi en unu artikolon Forteco de acido. Kion vi pensas? Amike. --KuboF (diskuto) 16:47, 26 Nov. 2013 (UTC)

--95.236.214.150 15:43, 27 Nov. 2013 (UTC)

Tio ne malplaĉus al mi sed okazas ke alilingvaj ligoj faras tiun distingon. Faru vi kion al pli plaĉas.

Kore. Ludovica1

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:58, 30 Dec. 2013 (UTC)

Saluton. Ĉu ekzistas Vetera katolikismo, kiel vi skribis en Helpa episkopo aŭ temas pri tajperaro?--kani (diskuto) 17:30, 21 Maj. 2014 (UTC)

Il Timone[redakti fonton]

Ĉu Il Timone havas artikolon nur en esperantlingva Vikipedio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:18, 13 Jun. 2014 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus ligis ĝin al la Itala artikolo it:Il Timone per d:Q3792981. Bonvolu ligi same laŭ VP:VD ĉe estontaj artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 09:28, 13 Jun. 2014 (UTC)

--Ludovica1 (diskuto) 08:28, 24 Jul. 2014 (UTC) Dankon. Mi ne ligis ĉar la sistemo foje ne obeas kaj mi atendas kelkajn tagojn por reprovi.

Ludovoca1

Saluton. Ĉar vi foje faras artikolojn sen kalkuli ekvivalentojn en aliaj lingvoj aŭ almenaŭ ne metas la alilingvajn ligilojn, vi ĵus faris artikolon, kiu jam ekzistis en Vikipedio kun la titolo Novkristano kaj la ligiloj al aliaj ingvoj, el kiuj multe kun simila nomo. Nun, endas konverti vian titolon en alidirektilo (kiel diskutebla neologismo) al la malnova artikolo. Krome tiu eblo konverso ne estas akceptita en PIV. Antaŭe vi povas savi kion vi volos el via artikolo, se tio jam ne estas en la malnova, kaj meti ĝin en Novkristano; poste mi konvertos ĝin en alidirektilo. Ĉu akceptite?--kani (diskuto) 19:35, 6 Jul. 2014 (UTC)

Saluton. Ĉar vi eniris en Vikipedion kaj ne respondis eble pro tempomanko, mi faris kiel diris, ke mi faros, por ne forgesi tiun aferon. Mi metis la tutan materialon de vi metitan en Konverso ene de la malnova artikolo Novkristano kaj konvertis Konverso en alidirektilo por Novkristano.--kani (diskuto) 15:04, 7 Jul. 2014 (UTC)

Salutojn, kara samideano. Gratulojn, viaj biografioj estas BONEGAJ. Ne nur tiu de Sinkelo sed ĉiuj aliaj. Bonajn kontribuojn. Claudio Pistilli (diskuto) 12:08, 22 Jul. 2014 (UTC) --Ludovica1 (diskuto) 08:22, 24 Jul. 2014 (UTC)

Bondezirojn mi bezonas ĉar miaj naŭdekjaroj antaŭmaarŝas semante malkaresojn. Nun, pro malsano, mi ferias en loko kie la komputilo ligiĝas al interneto malkontinue kaj do perdas rafinojn. Dankon. Ludovica1

(mi ne scias ĉu vi legos tiun noton. Ĉu vi havas vojon tion sciigis al mi?

Ĉiukaze por meti la alilingvajn ligilojn ne metu ion ajn en la angla aŭ alilingva versio. Pli utile estas ke vi metu la nomon de la artikolo en iu lingvo en la komenco de la esperanta versio. Poste mi aŭ alia forigos ĝin kaj faros la meton de Esperanto en la sistemo, sed ne tuŝu la originan version nek metu malnovsisteman ligilon en la esperanta versio.--kani (diskuto) 22:30, 23 Feb. 2015 (UTC)

Ĉiukaze por meti la alilingvajn ligilojn ne metu ion ajn en la angla aŭ alilingva versio. Pli utile estas ke vi metu la nomon de la artikolo en iu lingvo en la komenco de la esperanta versio. Poste mi aŭ alia forigos ĝin kaj faros la meton de Esperanto en la sistemo, sed ne tuŝu la originan version nek metu malnovsisteman ligilon en la esperanta versio.--kani (diskuto) 19:43, 26 Feb. 2015 (UTC)

NE METU EN REDAKTOPAĜO LIGON AL ANGLA VERSIO. TIO MALHELPAS LA LIGON. --kani (diskuto) 18:52, 27 Feb. 2015 (UTC)

NE METU EN REDAKTOPAĜO LIGON AL ANGLA VERSIO. TIO MALHELPAS LA LIGON, nek tuŝu la originan version.--kani (diskuto) 19:01, 3 Mar. 2015 (UTC)

Mi jam vidas, ke vi ne komprenas.--kani (diskuto) 21:11, 5 Mar. 2015 (UTC)

--Ludovica1 (diskuto) 17:34, 10 Mar. 2015 (UTC) Bone. Mi faros. Dankon.

Ludovica1

Saluton, Ludovica1. Mi ĵus alinomis strange titolitan artikolon al Triuno. Se tio estis en ordo, vi povos daŭrigi ĝian redaktadon. Se ne, bonvolu informi min, kiu problemo pri la titolo ankoraŭ estas. Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:31, 16 Apr. 2015 (UTC)

(+) Mi ĵus vidis, ke ĝi estis duplikato de Helraldika Triunuo, kies intervikio nun ligas al la:Scutum fidei. Kiun problemon vi mem havis meti la intervikiojn? --Tlustulimu (diskuto) 16:46, 16 Apr. 2015 (UTC)

--Ludovica1 (diskuto) 14:31, 9 Maj. 2015 (UTC) Temas pri artikolo forstrekenda, erare inokulita En mia komputilo ne obeas la intervikia funkcio. Ĝi nek aktiviĝas per la manoj de kompetentuloj. Ĉu vi volas provi min helpi? Faru Dankon, Luovica1

Kiam mi enmetis la alilingvajn ligilojn, mi konstatis ke vi erare tajpis Integralismo anstataŭ Integrismo, eĉ metis referencon el PIV kiu ne estas pri Integralismo kiel vi diris sed pri Integrismo. Integralo estas matematika afero. Ĉiukaze la malnova titolo restas kiel alidirektilo. Se iam iu deziras uzi la nomon por pritrakti ion pri integraloj, tiu devos reŝanĝi la enhavon. Tio eblas.--kani (diskuto) 18:31, 28 Maj. 2015 (UTC)

Malneŭtraleco en Lingvo[redakti fonton]

Vi ŝajne estas tiu, kiu aldonis la sekcion Homa lingvo kaj besta lingvo al tiu artikolo. Tiu sekcio ŝajnas tiom kontraŭ-neŭtraleca al mi, ke mi enmetis la rilatan ŝablonon.

1)Vikipedio ne estas loko por paroli pri opinioj, sed pri faktoj.

2)Vi almenaŭ enmetu kiuj estas la subtenantoj de bestoprotektemo al kiuj vi ofte aludas.

3)Ĉiuokaze mi eĉ ne certas, ĉu tiu sekcio vere utilas en artikolo pri lingvo.

Mi atendas vian respondon, en Diskuto:Lingvo (ĉi tie mi skribis nur por atentigi vin). Mi jam petas pardonon por ebla troa perforteco en miaj diraĵoj.

PS: Mi skribis tiun ĉi kontribuon unue en via alia uzantopaĝo Ludovica, sed Uzanto:Tlustulimu atentigis min pri via alia nomo.--KEO144000 (diskuto) 17:01, 30 Okt. 2015 (UTC)

Saluton! En Platonismo de Gregorio de Nyssa, de kie vi penis la citaĵon "Kiel rimarkigis Hannah Arendt, “en Dio povo kaj volo koincidas, la separado estas la signo de la kreituleco. Do. la netrankvileco de la animo fariĝas kondiĉo, ne difekto, kiu neniam forlasas la homon."? Maksim (diskuto) 15:43, 9 Feb. 2016 (UTC)

Saluton, @Maksim: La uzanto ne plu povas respondi, ĉar li forpasis antaŭ kelkaj semajnoj. Vidu ankaŭ Armando Zecchin kaj Uzanto:Ludovica. --Tlustulimu (diskuto) 15:53, 9 Feb. 2016 (UTC)

Mesaĝo de Ludovica1 el Vikipedio:Diskutejo/Arkivo[redakti fonton]

Ĉu estas tiu la loko por peti helpon? Se jes, jen la situacio: provante enŝovi la artikolon "Teodosiaj dekretoj" tuj aperas skriba informo: "Filtrilo pro spamo". Kion oni faru en tiu kazo? mi eliminis suspektatajn erojn de la artikolo, sed ĉiam la sama reago alfalas!

Ludovica1


Mi trovis la ĉi supre mesaĝo en Vikipedio:Diskutejo/Arkivo, kie ne estas la korekta loko por ĝin. Do mi transloĝiĝas ĝin al tie. Mi dankas la uzanto por lia kontribuoj, kaj povas ankaŭ nur bedaŭri ke li ne plu estas kune kun ni. 786r (diskuto) 13:00, 2 jul. 2016 (UTC)[Respondi]