Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Laterano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Obelisko sur la laterana placo.
Obelisko sur la laterana placo.

Laterano estas la nomo de kvartalo de la urbo Romo, kiu ekde la tempo de Konstantino la Granda estas la oficiala sidejo de la papoj, la gvidantoj de la katolika eklezio. Al la urboparto Laterano apartenas la antikva Baziliko Sankta Johano de Laterano (San Giovanni en Laterano (ofte simple nomata "laterana baziliko"), la restoj de la mezepoka papa palaco kun la "sankta ŝtuparo" (Scala Santa), la papa kapelo Sancta Sanctorum ("plejsanktaĵo") kaj la ruinoj de historia manĝosalono Triclinium kaj la Laterana Palaco el la 16-a jarcento kun placo, sur kiu staras la plej granda obelisko de la antikva Romo. La laterana baziliko estas la katedralo de la katolika diocezo Romo kaj unu el la sep pilgrimaj preĝejoj de Romo.

La tereno estis nomata laŭ la originaj posedantoj, la romia familio Laterani. Ĉirkaŭ la jaro 60 ĝi konfiskiĝis laŭ ordono de la romia imperiestro Nero, ĉar oni akuzis la familion pri intrigo. Dum la jaro 161 la imperiestro Marko Aŭrelio tie konstruigis palacon. En 226 la imperiestro Septimo Severo redonis parton de la tereno al la familio Laterani. Legu pli...