Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Orgeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hirundonesta orgeno en la katedralo de Trier.
Hirundonesta orgeno en la katedralo de Trier.

Orgeno (greke ὄργανον órganon „ilo, instrumento, organo“) estas muzika instrumento ludebla per klavoj. La sono estas produktita per fajfiloj, tra kiuj blovas la aerfluo nomata faklingve „orgenvento“. Kontraste al elektronika orgeno, kiu ne havas fajfilojn, tiaspeca orgeno nomiĝas „fajfilorgeno“, kiu apartenas al la aerofonoj. La plej multaj orgenoj enhavas ĉefe lipfajfilojn, kaj dum trablovo de la aero tra fajflabioj la aerkolono en la interno ekvibras kaj produktas la tonon. Kroma tipo de fajfiloj estas la „anĉfajfiloj“, kies vibrantaj lamenoj kaŭzas la tonon.

De sur sia ludotablo la orgenisto povas en- aŭ elŝalti unuopajn fajfil-vicojn de diversaj tonaltoj kaj sonkoloroj (registroj). La fajfiloj estas mastrumataj per unu aŭ pluraj klavaroj kaj eventuale per la pedalaro, al kiuj la registroj estas fikse ligitaj. La premo sur la klavo transiras per la traktilaro mekanike, pneŭmatike aŭ ankaŭ elektre al la valvoj sub la fajfiloj. Orgenoj estas konataj ekde la antikvo kaj evoluis precipe dum la baroka kaj romantikisma epokoj ĝis sia nuna formo. Legu pli...