Meta-Vikio
El Vikipedio
Vikimedia Meta-Vikio, aŭ Meta, estas la Vikio uzata por kunordigi la projektojn de la Fondaĵo Vikimedio.
Starigita en novembro 2001 sub nomo "Meta-Wikipedia", Vikimedia Meta-Vikio fariĝis unu el la rimedoj kiujn uzas kunlaborantoj el diversaj projektoj de vikimedia fondaĵo en plej diversaj lingvoj por interdiskuti. Aliaj rimedoj estas retaj diskutlistoj, diskutpaĝoj ĉe ĉiuj unuopaj artikoloj, diskutpaĝoj de uzuloj kaj ĝeneralaj diskutejoj en ĉiu aparta projekto.
[redakti] Multlingveco en Meta-Vikio
Meta-Vikio iĝis diskutforumo multlingva, kiun uzas diversaj teamoj de Wikimedia dank’ al la sama teknologio MediaWiki, kiu funkciigas ĉiun lingvan Vikipedion. Multlingveco de Meta-Vikio estas tamen foje kritikata pro la troa signifo de la angla lingvo, kio rezultas keuzantoj el anglalingvaj landoj havas pli da influo al la decidoj farataj en Meta-Vikio.
Lingvaj problemoj ĉe Meta-Vikio kaj aliloke tra la projektoj de la Fondaĵo Wikimedia estis la ĉefa motivo dum kandidatiĝo de Arno Lagrange, administranto de Esperanta Vikipedio, al la estraro de la fondaĵo[1]. La voĉdono okazis septembre de la jaro 2006, kaj Lagrange ne estis elektita.
[redakti] Ligilo
Por ligi al Vikimedia Meta-Vikio el alia projekto de Vikimedia projekto la sintakso estas [[meta:Nomo de la paĝo]]
Esperanta Cefpaĝo de Vikimedia Meta-Vikio
[redakti] Fontoj
- ↑ Lagrange postulas egalecon en Vikipedio, Арно Лагранж призывает к большему равноправию в Википедии.
| Projektoj de la Fondaĵo Vikimedio | |
|---|---|
|
Vikilibroj • Wikijunior • Vikiversitato • Vikimedia komunejo • Vikivortaro • Vikinovaĵoj • Vikipedio • Vikicitaro • Vikifontaro • Vikispecioj • Vikimedia inkubejo • Meta-Vikio • MediaWiki |

