Viktor Madarász

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto
Memportreto

Viktor MADARÁSZ [madarAs], hungare Madarász Viktor estis hungara pentristo.

Li naskiĝis la 14-an de decembro 1830 en Csetnek (nun Štítnik, Slovakio). Li mortis la 10-an de januaro 1917 en Budapeŝto.

Biografio

Li frekventis lernejojn por esti juristo. En 1848-1849 li finbatalis la liberecbatalon, kiel leŭtenanto. Poste li okupiĝis ankaŭ pri pentrado en Pécs, poste en Vieno. Ekde 1855 liaj pentraĵoj estis videblaj. Poste li lernis en Parizo kaj tie li pentris pentraĵojn pri la hungara historio. En 1861 lia pentraĵo estis premiita. En 1870 li hejmenvenis, sed en Hungario li ricevis malbonajn kritikojn, tial li rezignis pri la pentrado. Li mortis forgesita homo.

Verkoj (selekto)

  • Bujdosó álma (Sonĝo de kaŝvagadanto), 1856
  • Zrínyi és Frangepán (Zrínyi kaj Frangepán), 1863
  • Hunyadi László (László Hunyadi)
Madarász Viktor:Zrínyi kaj Frangepán en la malliberejo

Memorigiloj

  • strato Madarász Viktor en Budapeŝto

Fontoj

  • Hungara Vikipedio