Viktor Scheffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Scheffer
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1900 (1900-12-14)
en Budapeŝto
Morto 27-an de decembro 1966 (1966-12-27) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • terfizikisto
vdr

Viktor Scheffer [ŝefer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Scheffer Viktor estis hungara inĝeniero, profesoro, geofizikisto.

Viktor Scheffer [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1900 en Budapeŝto. Li mortis la 27-an de decembro 1966 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Viktor Scheffer akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1928. Inter 1929 kaj 1933 li laboris en la geofizika instituto en sia naskiĝurbo, poste en diversaj entreprenoj pri naftoesploro. Li partoprenis en esplorado pri naftoj en Transdanubio, foje ankaŭ eksterlande. En 1958 li doktoriĝis, en 1963 li pensiuliĝis. Li instruis en 3 hungaraj universitatoj kaj en universitato de Lejpcigo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Dunántúl regionális geofizikája (1949)
  • Geofizikai módszerek a kőolajkutatás szolgálatában (1952)
  • Geofizika (1958) - studenta lernolibro
  • Some contributions to the geophysical knowledge of the Carpathian basins (1960)
  • A földi hőáram felszíni értékeloszlása Európában (1965)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.