Vilém Blodek
El Vikipedio
Vilém BLODEK (3-an de oktobro, 1834 – 1-an de majo, 1874) estis ĉeĥa komponisto, kies opero En la puto estis esperantigita de Tomáš Pumpr kaj elsendata post la milito de Verda Stacio.
Blodek studis en la Praga konservatorio flutadon kaj komponadon. Poste li laboris kiel muzik-instruisto, koncerta pianisto, ĥorestro kaj ekde 1860 li fariĝis profesoro de flutado en la Praga konservatorio. Lia kreado estas originale lirika, poezia kaj koloreca.
Listo de verkoj [redakti]
- Koncerto D maĵora por fluto kaj orkestro
- Simfonio in d
- Clarissa (opero)
- En la puto (V studni, opero)
- Zítek (opero nefinita)
- kantoj, flut-komponaĵoj, preĝeja muziko
- Škola pro flétnu ("Lernolibro de flutado")
Eksteraj ligiloj [redakti]
Elŝuteblaj komponaĵoj en midi-formo (aŭskulteblaj kaj transformeblaj al muziknotoj ) ĉe Classical Archives (eblas senpage registriĝi kaj elŝuti 5 komponaĵojn potage) - serĉu sub komenca litero de la familia nomo de la komponisto
