Vilhelmo la 4-a (Britio)
Vilhelmo la 4-a Henriko, germane Wilhelm IV. Heinrich, angle William Henry (naskiĝinta la 21-an de aŭgusto 1765 en Londono, mortinta la 20-an de junio 1837 en Kastelo Windsor) estis ekde 1830 ĝis 1837 reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando kaj reĝo de Hanovro. Li postsekvis sian fraton Georgo la 4-a.
Per lia morto finiĝis la persona unio inter la reĝlandoj Hanovro kaj Britio kiu ekzistis de 1714 ĝis 1837. En Britio, reĝino Viktoria heredis la britan tronon. En la lando Hanovro, laŭ la salfranka leĝo nur viro rajtis heredi la tronon. Tial nova hanovra reĝo fariĝis alia parenco, Ernesto Aŭgusto.
Vidu ankaŭ
- Adelajdo de Saksio-Meiningen, lia edzino
Antaŭe: | Reĝo de Hanovro | Poste: | |
---|---|---|---|
Georgo la 4-a | 1830-1837 | Ernesto Aŭgusto la 1-a |
Antaŭe: | Reĝo de Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando | Poste: | |
---|---|---|---|
Georgo la 4-a | 1830-1837 | Viktoria |